Willem A. Verloren van Themaat

VERLOREN VAN THEMAAT, Willem A. 1931-1996. Nederlandano; esploristo pri scienco. Studis Esperanton ĉe Sigismundo Pragano en la Amsterdama Universitato (1955-59). Doktoriĝis pri matematiko. Vaste artikolis en sciencaj revuoj ekstermovadaj kaj en Esperanto-periodaĵoj, ĉefe pri temoj scienc-filozofiaj, interlingvistikaj kaj literaturaj. Li kun-iniciatis kun H. Tonkin la inkluzivigon de E-rilataj eroj en la Bibliografion de la Usona Asocio pri Modernaj Lingvoj. El liaj grandnombraj verkoj elstaras La akvariinfanoj (1976), romano pri eksterutera vivtenado de fetoj, la studo La vicordo de la frazelementoj en Esperanto (1973), la eseo Esperanto: Ideologio kaj kulturo (1996), la traduko de Tiele parolis Zaratuŝtra de Nietzsche (1977, el la germana) kaj de parto de la poezia Nederlanda antologio, kies ĉefa kunredaktoro li estis (1987). Li opiniis aparte pluginda kampo la tradukadon de originalaj Esperantaj literaturaĵoj: aperis liaj nederlandigoj de La infana raso de William Auld (1982) kaj de 16 poemoj en la antologio Zeg, luister eens (1981), kaj li ellaboris bibliografion de Esperantaj beletraĵoj tradukitaj en aliajn lingvojn.
Aktiva en Esperantlingva Verkista Asocio, en la lastaj ses jaroj li servis kiel ties sekretario.

Verkoj:
La Akvariinfanoj (romano, 1976)

/ Revuo Esperanto 1089.

Legu Pri traduka kaj originala literaturo fare de W.A. Verloren van Themaat.


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj