Valda Vinař

VINAŘ, Valda (Valdemar) (1918-1981), teatra aktoro, reĝisoro, poeto kaj verkisto. Naskiĝis en Kaposvár, Hungario, de ĉeĥaj gepatroj. Abituris en Prago, 1937. Krom teatre li laboris ankaŭ pri radioelsendoj. Esperantisto de 1949. Aŭtoro de multaj originalaj poemoj kaj rakontoj, premiita en Belartaj Konkursoj kaj aliaj literaturaj konkursoj. Esperantigis ĉeĥan literaturon: fabelojn de Božena Nĕmcová kaj Karel Jaromír Erben, rakontojn de Ludvík Aškenazy. Prilaboris parafrazojn de poezio sub la titolo Voĉoj el mallumo. Verkis plurajn originalajn teatraĵo-monologojn por sia edzino, la aktorino Eva Seemannová, interalie Ĉerande de l' Abismo. Eminenta poemtradukanto.

Lia Esperanta romaneto La Skandalo pro Jozefo aperis ankaŭ japane kaj ĉeĥe.

/Vikipedio 2002
/La Skandalo pro Jozefo, 2002

Verkoj:

La Skandalo pro Jozefo (originala satira rakonto apokrifforma, 1981)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj