Gaston Waringhien
Tosto pro preta PIV-manuskripto! |
WARINGHIEN, Gaston.
1901-1991. Franco; agregacia profesoro, vortaristo k.a. Naskiĝis en Lille. Esperantisto de 1917. Gvidis kursojn, verkis kaj tradukis. Prezidanto de la Akademio, 1963-1979. Kunredaktoro de "Literatura mondo", ĉefredaktoro de "La nica literatura revuo". Multege tradukis poezion, ĉefe el la franca, sed ankaŭ el la angla, germana k.a. Kontribuis al Angla antologio. Lia vortarista laboro: Plena vortaro (1930 kaj postaj eldonoj); Plena ilustrita vortaro (1970); Granda vortaro esperanta-franca (1957).
Sub la pseŭdonimo Georges E. Maŭra aperis poemoj en Dekdu poetoj (1934). kaj en "La nica literatura revuo". "Liajn tradukojn distingas brila formo, granda enhava fideleco, arta lingvo, perfekta transdono de sento kaj penso. [...] Multe li okupiĝis pri poeziaj demandoj, la rezulton de siaj studoj li resumis en sia 'Skizo de Esperanta metriko', aperinta en la libro 'Parnasa Gvidlibro'." Totsche, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 572
Waringhien - vortsencojn fiksas,
Malnovan ritmo-kodon fleksas
Lertarte li en versoj miksas Waringhien - vortsencojn fiksas. / Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.
Aliaj verkoj: Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2013:
Legu poemojn de "Georgo Maura": el la libro Dekdu Poetoj Legu poemon de Gaston Waringhien: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |