Józef Waśniewski

WAŚNIEWSKI, Józef. 1859-1897. Polo; ĵurnalisto. Pioniro de Esperanto en Pollando. Esperantisto de 1893. Kontribuis al "La Esperantisto", "Lingvo Internacia" kaj Fundamenta Krestomatio. Faris vojaĝojn vizitante esperantistojn. En 1896 lia originala novelo En la brikejo estis premiita en la unua literatura konkurso de "Lingvo Internacia". Verkis poezion pollingve.

/Enciklopedio de Esperanto, 1934
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
En la brikejo (rakonto, 1898)

Legu la novelon En la brikejo.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj