Eugène de Zilah

de ZILAH, Eugène. 1939-2020. Franciĝinta hungaro. Naskiĝis en Mezötur, Hungario. Ekkonis Esperanton 13-jara. Forlasis Hungarion post partopreno en la ribelo de 1956. En Francio laboris en banko, doktoriĝis pri filozofio, instruis filozofion en liceo. Multe vojaĝis. En 1985 kun la edzino Madeleine de Zilah lanĉis la kulturan revuon "La Gazeto. En 1988 li fondis "OSIEK". De 1991 vivas sur sia jaĥto "Kerguelen" kaj laboras plentempe pri Esperanta verkado. Verkas literaturan prozon, eseojn, artikolojn.

/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Vivi sur barko (memoroj, 1994)
Kaj kiu pravas (memoroj, 2002)
La princo ĉe la hunoj (romano, 2011)

Reen al: AŭtorojRomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj