Stevan Živanović

ŽIVANOVIĆ, Stevan.

1900-1938. Serbo; kuracisto, literaturisto. Pseŭdonimo S. Balkanano. Naskiĝis en Nova Gradiška. Kiel 19-jarulo li esperantistiĝis en Zagreb. Verkis multajn gravajn artikolojn en "Esperanto Triumfonta" (poste "Heroldo de Esperanto"), "Esperanto", "Konkordo", "La Suda Stelo" kaj aliloke. Trifoje liaj poemoj gajnis premiojn ĉe la katalunaj Floraj ludoj. En 1934 en lia redakto aperis bonega Esperanta vortaro por jugoslavoj kaj baldaŭ ankaŭ serba ŝlosilo. Pluraj noveletoj, multaj poemaj tradukoj kaj originalaĵoj. Multaj liaj manuskriptoj restis nepublikigitaj. Lia grava kontribuo estis al la Beograda Esperanto-movado. Al Beograd li venis en 1929, en 1930 li refondis la tiean Esperanto-societon. Propagandisto, gvidis kursojn. Kunlaboris per originalaĵoj en diversaj gazetoj. Kun d-ro Stefančić li ekredaktis "Bultenon" (Beograd, 1931-32) kies daŭrigo fariĝis "La Suda Stelo". En "Reeĥoj. Jugoslavia poemaro" (1961) aperis tri liaj poemoj.

Verkoj:
La mizeruloj (rakonto 1922)
Bela kaj Stela - unu akcidento kiaj okazas ĉie en la mondo (1925)
La diino de la maro (1926)
Serba ŝlosilo - Ključ esperanta (1933)
Esperanta-serbokroata vortaro (1934)
La sonorilo de Bled (originala romano 1959).

/Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" (2002).
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 587.


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj