Stephan Zodel

ZODEL, Stephan. 1898-1963. Aŭstro. Industrioficisto, redaktoro de personara gazeto. Esperantisto de 1928. Lia instruisto estis la ĉefurbestro de Vieno Franz Jonas. Ĉefe li verkis novelojn, rakontojn, eseojn originalajn. Lia romano Senkonsila amo ricevis premion en la romankonkurso de UEA (1956). Zodel estis verkisto de mallaŭtaj akordoj. Lia ŝatata medio estis la kamparo en la alpregiono, kie la konfliktoj de la homoj obtuziĝas en la proksimo de la giganta potenco de la naturo.
/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.

Legu novelon de Stephan Zodel:
Venĝo de musoj

Reen al: Aŭtoroj - RomanojNoveloj/rakontoj