Boris A. Zozulja
ZOZULJA, Boris A. 1941-2020. Ruso; inĝeniero, programisto. Naskiĝis en Ukrainio; loĝas en Rostov-na-Donu, Rusio. Studis industrian aŭtomatigadon, partilaboron kaj komputikon. Esperantisto de 1975. Gvidis Esperanto-kursojn. Mastro de la eldonejo "Verda Kukolo". Verkis poezion, lernilojn, vortaron. Tradukis en kaj el la rusa.
/Ordeno de verda plumo, 2006
Verkoj:
Plumprovo (poemoj, 1994)
Reen al: Aŭtoroj Romanoj Noveloj/rakontoj Poemaroj Dramoj