Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Romano granda sur nuraj 86 paĝoj

István Ertl

Ĉu vi konas Blaise Cendrars?, de Manuel de Seabra, eld. IEM, Vieno, 2007, 86 p.

Kiam la figuro de Manuel de Seabra forte konturiĝis meze de la 90aj jaroj en nia beletro, li ne ricevis la bonvenigon kiun li meritis. Kaj tamen: kie, ĉe kiu ni trovas en nia literaturo tiom karnajn figurojn kun sortoj tiel realaj, antaŭ tute viv-fidela fono? Recenzo eble ĝusta, sed ne justa, de Antonio Valén en la revuo Esperanto* ekzemplis la malfacilon konfrontiĝi kun la fenomeno Seabra: por Valén la lingvaj-stilaj mankoj de nia aŭtoro sufiĉis por forgesti lin el nia literaturo. (Dum la saman verkon Sten Johansson bonvenigis kiel "novan klasikaĵon" en La Gazeto**!)

En 1996, ĉe la publikigo de La armeoj de Paluzie esperiĝis iompostioma aperado de la tuta Seabra-vivoverko. Bedaŭrinde, tiu videbliĝado okazas nur guton post guto, volumon longe post volumo. Promeso en obskuro aperis en 1997, La tago kiam Jesuo perfidis Judason en 2001. Pri tiu sporadeco mi neniun kulpigas, nur bedaŭras: trinkinte buŝplenon, kial resti soifa dum jaroj?

Ĉu vi konas Blaise Cendrars? Egale kion vi respondos, ĉi tiu romano restos same leginda. Koni la poeton Cendrars (naskitan, cetere, en la Esperantuje fama svisa urbo La Chaux-de-Fonds, en… 1887) povas utili por kapti kelkajn subsignifojn, sed tio tute ne esencas. Ĉe la legado pli gravas kapablo agordi sian perceptemon je la sugestia, kurtfraza, hakita tono kaj perspektiv-ŝanĝada stilo ĉe Seabra. Intenseco kvazaŭ radiodrama karakterizas ĉi tiun rakonton el la lasta epoko de la portugala kolonia regado en afrika lando.

El tempoŝanĝaj fragmentoj kunpuzliĝas la intrigo: studenta tempo de ribelemo kaj amo, am(or)o transanta socian distancon, konfrontiĝo kun polico diktatura, ekzilece deviga soldatservo por nesukcesinto ekzamena. Poste: militi kontraŭ gerilanoj sub broga suno, lerni ke homo ne homas se malamika, esperi resti viva, pasigi la tagojn kun eskapilo: libro.

Libro. Ĝi fariĝas perilo, kontaktilo, ekster-milita neniesejo. Simbolo tiel valora ke por ĝi oni riskas la vivon. Se vi en 2008 eble kunludas librokrucigadon (www.bookcrossing.com), vi pale paŭsas la ĉi-libran aventuron, en kiu blanka soldato al nigra soldato pruntadas legaĵojn trans frontlinio.

Pri la libro editore laboris Gerrit Berveling. Supozeble al li ni povas danki ke ĉi-stadie de la vivoverko ni ne plu bezonas Valénsimile heziti, pro stilaj stumbloj, pri la valoro de nia aŭtoro. Tial ni senhezite diru: jen pinta plenumo de nia beletro, romano granda sur nuraj 86 paĝoj.

Unu penson tamen mi aldonu: la en-si-mema valoro de Ĉu vi konas?... estas senduba, sed kion pri ĝia valoro kunteksta? Beletraĵoj ekzistas, efikas ja ne en vakuo, sed meze de siaj verk-antaŭuloj kaj -posteuloj, en rilato kun la atendoj kaj kono de la publiko. Ĉu leganto sen scio pri Portugalio aŭ malkoloniado aprezas ĉi tiun verkon same? Mi mem malmulton scias pri tiuj temoj, kaj tamen... Estas konate ke la romano jam aperis en 1984 portugale kaj katalune, trafante en tiuj lingvoj legantojn kun pli da scio ĉitemara. Seabra asertas sisteme verki ĉiam unue en Esperanto. Liaj tekstoj estas do, laŭ lingva difino, originala literaturo (koincide kun la titolo de lia Viena eldonserio). Tamen, se la aŭtoro estus dekomence celinta tutmondan legantaron, li certe pli eksplicus la fonon kaj cirkonstancojn de sia rakonto. Ĉu detaliga elverkado bone efikus al ties nivelo? Paradokse, pri tio mi ne certas. Sed la demando meritas esti levita.

* aprilo 1997, p. 73.** n-ro 74, 1998.01.31, p. 31

 

 


Reen al:

Ĉu vi konas Blaise Cendrars? Manuel de Seabra Listo de recenzoj en Beletra Almanako Ĉefpaĝo originala literaturo