Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Jorge Camacho

Unuaj paŝoj dialogen

 

La paŝo senelirejen kaj Dialogo inter surduloj, de Jean Codjo, eld. FEL, Antverpeno, 2007

 

La paŝo senelirejen kaj Dialogo inter surduloj, verkitaj resp. en 2001 kaj 2002, estas du noveloj de Jean Codjo, beninano loĝanta en Kanado. Ambaŭkaze la agadejo estas iu nepreciza loko en Afriko, kiel en la filmo The interpreter (La interpretisto, 2005, de Sydney Pollack); restas ĉe mi dubo pri tio, ĉu ankaŭ ĉiuj menciataj loknomoj, personnomoj kaj fremdvortoj estas same fantaziaj.

Nu, anstataŭ verki rekte pri Benino kaj Kotonuo, la aŭtoro preferas prezenti al ni la loĝantojn, kulturojn kaj sociojn de iuj landoj kaj tempoj svage fabelecaj aŭ alegoriaj, ĵus antaŭ, dum kaj post la unua kontakto kun blankuloj. Kvankam malsamas la lokoj kaj roluloj, Dialogo inter surduloj parte legeblas kiel daŭrigo de La paŝo senelirejen; ĝuste en tiu ĉi verko Codjo kondukas nin en tiun virgan mondon kun ĝiaj ĉiamaj ritoj (kiel la virige inica cirkumcido) kaj kutimoj (kiel poliginio aŭ pluredzinismo). Kaj li faras tion tre vive kaj informriĉe, en lingvaĵo klara, flua kaj plaĉa, kun koncepte freŝaj esprimoj kiel "dudeksezona knabo".

Iam poste la tempo abrupte antaŭenpasas fulme, ĉio ŝanĝiĝas, la stilo iĝas iom troiga, ĝis fine ni trovas onin "en la nuna ĝangalo" de (post)koloniismo kaj kapitalismo, kun fina frazo eĥanta la romaneton La bestofarmo, de George Orwell. Kaj en Dialogo inter surduloj la dialogo inter la blankaj koloniantoj kaj la nigraj koloniatoj (jen viktimaj, jen komplicaj) iĝas la kerno de la intrigo. Iuj situacioj ripetiĝas, sed ĉi-foje la spegulo redonas bildon surprize tro favoran de la mondo blankula. La demando, ŝajne direktita unuavice al afrikanoj mem, estas la maleblo fermi sin for de eksteraj influoj; kiel diras unu el la roluloj, "sed kiu inter ni iam renkontis homon, kiu propravole deziris esti blinda?".

Temas pri du sufiĉe interesaj verketoj, beletre ne aparte ambiciaj, sed des pli legindaj en la kunteksto de nia malekvilibre internacia literaturo originala.

 

* * *

 

Kiel dirite, lingve kaj stile oni trovos agrablan legaĵon. Jam fininte la recenzon, mi nur atentigu pri kelkaj manketoj facile korekteblaj. Unue, utilus glosi la vorton "voduo", uzatan por iaj dioj, kiel la dio de la iloj (ŝajnas al mi, ke Sten Johansson iam uzis "vuduo" por kulto de la Karaiba Maro; en mia rakontaro Sur la linio, per "voduo" mi esperantigis la nomon de la germana flugbombo V2). Due, necesus forigi iujn erarojn, ekz."*ĝis kiam" anst. simpla "ĝis", "*(ne)okazebla" anst. "(ne)okaziva" kaj fojajn francismojn kiel "*venero" (anst. "kulto, respektego, adorado"), "*enfera" (anst. "infera"), "*engaĝigota [batalo]" (anst. "komencota, kondukota, entreprenota"), "*atrapi" (anst. "kapti) kaj "karbono" (anst. "karbo"). Fine, mi atentigu pri la misuzo de "po": ne "La nudaj knaboj havas ĉemane sep ŝtonetojn *po knabo" aŭ "Mi tiam jam havis du edzinojn kun ĉirkaŭ 4 infanoj *po edzino" sed resp. "La nudaj knaboj havas ĉemane po sep ŝtonetoj(n)" kaj "Mi tiam jam havis du edzinojn kun po ĉirkaŭ 4 infanoj".

 

* * *

 

Kio sekvas, estas nura sinsekvo de pensoj estigitaj de la legado kaj recenzado de ambaŭ libretoj de Codjo. La aŭtoro verkis i.a. pri la koloniado de Afriko, sed tio, kiel skribis Ken Miner pri eseo de Trevor Steele en sia blogo la 26an de majo 2008*, "pensigas refoje pri la projekciado de nuntempaj valoroj en la foran pasintecon. Supozeble tio ne nocas, se oni konscias (kiel Steele), kion oni faras." Verdire, kio do okazas pri la nuntempo? Kiel statas nun la rilatoj kun la trudita heredaĵo de la koloniintoj en la diversaj socioj de Afriko? Kiel spertas Kanadon, Beninon kaj la interajn kontrastojn beninano loĝanta en Kanado? Mi konfesas, ke mi ŝatus legi pli membiografian kaj faktecan romanon de Jean Codjo pri ĉiuj ĉi temoj, kiel siatempe faris la baratano Lakshmiswar Sinha en la rekomendinda libro Jaroj sur tero (1966; laŭ mia scio daŭre trovebla en niaj muzeecaj libroservoj).

En sia verko La conquête de l’Amérique, la question de l’autre (La konkero de Ameriko, la demando pri la aliulo, 1982), la francbulgara filozofo Tzvetan Todorov pristudas la kolizion, la absolutajn miskomprenon, nekomprenon kaj ali-komprenon inter la amerikaj socioj antaŭaj al Kolumbo kaj la hispanaj invadantoj ekde 1492. Verŝajne ekzistas similaj verkoj pri la koloniado de Afriko, kiujn mi ne konas. Sed estus utile povi legi pri ĉio ĉi en esperanto originalaĵojn verkitajn de afrikanoj mem, for de la kaptiloj de eventuala "afrikismo" (mensa atribuado de la samaj trajtoj al ĉiuj anoj de diversaj afrikaj socioj, iamaj kaj nunaj), paralela al la "orientismo" kritikita de la palestina eseisto Edward Said.

Jen kiel mi komprenas la senton pri strangeco, la malsamecon de vidpunktoj priverkitajn de Codjo (ekz. pri kisado kiel amsigno; aŭ pri la libero elekti amaton; aŭ pri la blankula "logiko" koncerne dokumentojn, identigilojn kaj legitimilojn). Ambaŭ titoloj laŭte demandas nin pri la eblo trovi elirejon el la nuna malparadizo, pri la dezirindo aŭskulti, kompreni kaj dialogi.

 

 

* http://www.sunflower.com/~miner/TAGLIBRO_package/taglibro.html

 

 


Jean Codjo

La paŝo senelirejen kaj Dialogo inter surduloj