Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Romano pri amikiĝo kun kanakoj

Recenzo de Jorge Camacho
el BA 22, feb 2015

Kanako el Kananam, de Kenneth G. Linton, eld. The Esperanto Publishing Company, Rickmansworth, 1960. 200 p.

Kio estas romano? Ĉu, laŭdifine, romano estu fikcia? Ne nepre. Ekzistas ankaŭ membiografiaj romanoj. Maleblas pridubi la romanecon de la membiografia La litomiŝla tombejo, de Karolo Piĉ. Por ke romano estu romano, gravas ankaŭ la aranĝo, la maniero prezenti la faktojn, homojn kaj agojn; ne malpli kungravas la denseco kaj intenseco (alivorte, la poezieco) de la stilo kaj lingvaĵo. Tamen, koncerne la same membiografian pri nia pvz-umado (1959-2004 - ludovikito kaj liaj kamaradoj) , de itô kanzi, en ĝi iom tro pezas la nuda kronikado de datoj kaj faktoj pri la impona kaj fascina entrepreno eldoni plurdekvoluman plenan verkaron de L. L. Zamenhof, malgraŭ la enteksitaj rakontoj pri la vivo de la aŭtoro mem kaj pri la persona aŭ perletera konatiĝo kaj kunlaborado kun homoj kiel i.a. Tacuo Huĝimoto, Gaston Waringhien, Reinhard Haupenthal kaj Ulrich Lins; kaj malgraŭ la riĉa kaj sprita stilo de itô, reala japano lumjarojn for de la fantomaj orient-azianoj imagataj de Renato Corsetti kaj K-io por propagandi sian liliputigitan, bonsajan version de Esperanto.

En Kanako el Kananam, la aŭtraliano Kenneth G. Linton rakontas sian unujaran restadon kiel armeano en kanaka regiono de Nov-Gvineo fine de la dua militego, en 1944-1945, kaj sian amikiĝon kun kelkaj tieaj indiĝenoj, speciale kun unu el ili, Mageu, kanako el la vilaĝo Kananam. Linton rakontas flue, klare kaj entuziasme pri tiu renkontiĝo inter popoloj, lingvoj (ekzemple la melanezia piĝino), mondoj kaj kulturoj.

En la antaŭparolo li skribis: “Kvankam ĉi tiun kronikon mi, kompreneble, ne prezentas kiel ian sciencan esploron, nur simple rakontante miajn aventurojn kaj impresojn, mi tamen penis kiel eble plej fidele prezenti personojn, lokojn, kaj okazintaĵojn, kun la forta deziro konservi la veran lokan atmosferon”. Kaj li vere sukcesas fari tion per teksto kiu, krom unuapersona atesto, legiĝas ankaŭ kiel streĉa, atentokapta originala romano.

Krom la aŭstraliaj armeaj kamaradoj kaj la novaj kanakaj geamikoj, grave rolas en ĝi ankaŭ la novgvinea naturo kaj la diverseco de kutimoj kaj kulturoj de la tieaj indiĝenaj popoloj. Mi nur mencietu ke, intertempe, iuj vortoj uzitaj de Linton kiel “betlo”, “pisino” kaj “tino” jam ricevis en Esperanto-vortaroj alian formon (resp. “betelo”, “piĝino” kaj “tinuso”).

Legate en 2014, la romano tamen sentigas ĉiupaŝe la kvazaŭ naivan vidpunkton de bonkora aŭstraliano, de stranga, mastra blankulo kiu renkontas kaj amikiĝas kun foje sovaĝ-aspektaj, ĝenerale honestaj nigruloj (ankaŭ en romanoj de Trevor Steele aŭstraliaj aborigenoj estas “nigruloj”). Linton ŝajnas ne aparte konscia pri la koloniisma situacio en kiu vivas la kanakoj, aŭ eble li preferis ne emfazi tiun flankon de la realo, kvankam en unu aŭ du lokoj legeblas kiel la aŭstraliaj armeanoj kaŝas maŝinpafilojn ekster videblon fare de la kanakoj (p. 129, 138). Fakte mankas al nuntempa leganto la vidpunkto de la kanakoj rakontata de ili mem. Espereble iam oni verkos postkolonian studon pri verkoj kiel tiu ĉi, aŭ kiel Vagado sub palmoj kaj Vivo kaj opinioj de majstro M’Saud, de Jean Ribillard.

 

 


Kenneth G. Linton

Kanako el Kananam