Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 


István Ertl

 

Forta strukturo, varia nivelo[1]

 

Kvazaŭ ĉio dependus de mi, de Trevor Steele.

 

La strukturo sukcesas surporti la pezon de la romano, ĉar bone tenas la intereson la paralelaj fadenoj pri la sorto de Germanio, kaj tiu, persona, de Kurt Lenz. Tio, ke ni jam scias al kio kondukis la potenciale ankoraŭ plurdirekta kaoso de la respubliko de Weimar, kreas suspenson tian kian ni sentas ĉe krimhistorio, sciante murdon neevitebla... Sed bonas ja ke la romanstrukturo fortas, ĉar tio maskas plurajn malperfektaĵojn, plejparte minorajn.

Por komenci per la malperfektaĵo plej rapide detektebla dum legado: la enmeto de rekta peranto inter Lenz kaj la leganto estas principe tre konvena mekanismo, taŭga por meti nin en korpoproksimon kun la protagonisto – sed ĝuste li, la rakontanto, ne akiras verajn dimensiojn, malgraŭ la potencialo de fortaj kontrastoj: Lenz mortinta kiel mezaĝulo, nia rakontanto vivanta (por rakonti al ni!) en la aĝo de 90 jaroj; Lenz, vera patrioto, ĉiam fidela al sia Germanio, nia rakontanto iĝinta aŭstralia; Lenz esence virin-fidela malgraŭ sento-dueco al la edzino Paula kaj amatino Gloria, nia rakontanto papiliema... sed, eble ĉar ĉiam rapide necesas reveni al la okazaĵoj ĉirkaŭ Kurt, la figuro de la rakontanto restas tro skema.

Plue: malegalas la nivelo de ellaboriteco tra la libro. Komence ŝajnas tro aŭdaca la decido enscenigi Hitleron mem (defio kiun diversnivele plenumis la verkistoj Csaplár, Mailer, Mulisch, E. E. Schmitt kaj certe multaj aliaj), sed tiun defion Steele bone respondas per atribuo de homaj, ve tro homaj, ecoj al la Estro, ekde kuko-vorado ĝis furzemo. Kontraste, la librofina sceno kun SS-ano Hagen, laŭforme teatreca dialogo, kiu devus formi apogeon de la libro, iĝas tro plata, en la fino eĉ je la nivelo de klubvespera improvizo (“ĉu ni trinku vinon aŭ bieron?”). Eble ĉar Hagen ne havas tiom fortan ĉeeston tra la romano ke tio kredindigus lian aperon kvazaŭ deus ex machina[2].

Pliaj ĝenetoj, karakterizaj ne nur ĉi-romane ĉe Steele, estas:

 

la aŭtora insisto pri la realeco de ia postmorta vivo (ne temas pri la ideo mem, kun kiu eblas konsenti aŭ mal-, sed pri ĝia artisma pravigiteco. Ĝi havis sian lokon en Sed nur fragmento, sed ĉi-romane aperas, simile kiel Hagen, tute lastminute, kvazaŭ ŝtupareja postpenso);

pli ĝene, tio ke pluraj figuroj aperas kiel homaj estaĵoj ne ĉiudimensiaj, sed kiel movataj de unu aŭ du agmotivoj. Jen Paula: trompata edzino, duonsukcesa patrino, amiko de botelo. Jen Gloria: la sindona amantino, senkondiĉe servanta adoratan amaton. Tia malmult-motiveco povas sufiĉi ĉe figuroj restantaj en la fono, kiel la patro de Paula aŭ la onklo Gustav, sed rolantoj agantaj scenej-antaŭe devus havi pli da dimensioj. Kaj la maniero kiel ili sin esprimas, ofte ne sufiĉe distingiĝas. Ekz. la romanfina letero de Paula sonas kvazaŭ ne Paula sed Steele mem verkis ĝin.

 

Kaj kia kovrilo! Normale mi malŝatas ke recenzanto dediĉu atenton al fizikaj kontingencaĵoj, sed ĉi-kaze endas:

Legante la romanon en buso, mi ĉiam sentis bezonon kaŝi la kovrilon. Eble mi maltrafis tiel belan okazon (“ne, ne, mi legas ne nazian propagandon, sed Esperantan beletron”), tamen mi preferis kaŝi...

Maljam nun mi rimarkas ke mi nur kritikis la romanon, apenaŭ laŭdis. Se ĉi tiu estus recenzo kaj ne blogero, mi certe detalus ankaŭ la laŭdindaĵojn.

 

Leginte la supran tekston, Trevor Steele komentis retpoŝte la 5an de januaro 2011:

 

... vi opinias, ke la “teologia” fino de Kvazaŭ ĉio dependus... ne akordas kun la cetero. Nu, se jes, tio estas manko de konvinkopovo miaflanke. Mi volis pensigi, ke dum sia suferado en la krifoj de SS kaj SA Lenz ekkonis la nesufiĉecon de nura politika agado, ankaŭ flanke de ĵurnalisto. Ĉiu ajn homo en tia situacio, kie la morto estas daŭre nur milimetrojn for, devus pliprofundiĝi en sia pensado. La libro menciita, Du hast mich heimgesucht bei Nacht, vere ekzistas[3], kaj atestas al ĝuste tiu profundiĝo, kiam oni scias, ke la ekzekutista hakilo aŭ pendumilo povus fini la nunan ekziston ĉiuminute. Kaj la rezulto estas mirinda trankvilo kaj kompreno. Ie en la libro Lenz diras, ke ĉio estas politiko; same li povus diri fine, ke ĉio ankaŭ politiko estas formo de “religio”, kvankam tiu lasta vorto ne bone esprimas la deziratan sencon.

 



[1]   La teksto origine aperis en blogo, ĉe pistike65.wordpress.com/2010/ 03/06/steele-kvazau-cio-dependus-de-mi.

 

[2]   deus ex machina: (latine) “dio el maŝino”, t.e. (en teatro) neatendita sceneja efiko; (fig.) solvo de situacio dank’ al interveno de forto ekstera al la intrigo.

 

[3]   “Vi hantis* min en la nokto”, sukcesa antologio (Munkeno, eld. Chr. Kaiser, 1954) kun “lastaj leteroj kaj notoj de viktimoj de la nazia reĝimo”. – *La germana verbo “heimsuchen” estas malfacile tradukebla; “hanti” estas la plej konciza, “veni kun la celo timigi” eble pli trafa traduko.

 

 


Trevor Steele

Kvazaŭ ĉio dependus de mi