Nicolino
Rossi
La lingvo serena. Plena originala verkaro,
de Baldur Ragnarsson, eld. Edistudio, Pisa,
2007. 799 p., ISBN 9788870360783.
Iu lin diras poeto duklinga, ne, poeziisto tia. Laŭ
aliula pritakso: proceza poeto, kiu nin instigas serĉi precizojn. Kaj tio
nin puŝu stampi mortaj niajn poezi-konceptajn ŝablonojn. Cetera
komentisto nin kondukas de tradiciismo al modernismo, mangvide kaj instrue, tra
lia esperanta verkaro poezia kaj proza. Kaj lian poetikon, librokomence, oni alrigardas
tra prismaj perspektivoj iluminaj por niaj menso kaj koro. Eĉ
ĉerizarbojn, elvokantajn sud-italajn Lukulajn vilaojn, oni enfokusigas por
prilumi kelkajn ecojn de
Kia libro estas La lingvo serena? Certe poezia kaj
proza libro de Baldur Ragnarsson entenanta la du ĝistiamajn poemarojn,
datitajn je 1959 kaj 1973, plurajn liajn eseojn kaj iom plie. La libro atestas
pri la vivoverko, ĝis la jaro 2006, de unu el la ĉefaj kolonoj (mi ja
dirus: portanta piliero) de la esperanta kulturo entute. Fakte ne lia tuta
verkaro, ĉar post tiu dato aperis du pliaj liaj poemaroj, La neceso
akceptebla kaj La fontoj nevideblaj[1].
La lingvo serena estas verko de
artisto kaj pri artisto: la artisto vorta kaj esprima, do la poeto. Jen libro
kompleksa, ĉar temas ne nur pri originalaj poemoj en esperanto de Baldur
Ragnarsson, sed pri ĉi ties sinteno intelekta kaj senta al la propra
poezio kaj al la esperanta literaturo entute. Recenzi ĉi libron estus
rerakonti la verkistan vivovojon de nia islanda poeto, kion mi apenaŭ
kapablus.
Mi klopodos skizi kelkajn disajn pripensojn pri lia
versarto, kiuj stimulu legontojn al pliaj pritaksoj direkte al ekkono de
Nia kompreno pri
Konceptoj metamorfoziĝas daŭre, sin submetas al
pulsado de la sentoj je la servo de la amo, por konstrui propran universon el
vivopulsaj brikoj, preter tuŝoj kaj rezonoj, por akuŝi esprimojn
neprajn sed maldefinitivajn. Konceptoj kreaj, kaj miroj kaj deziroj
interŝanĝiĝaj, cedemaj, ĉar
mi konstruas
mian universon
sen anguloj
ĝi portiĝas
tra la vejnoj
en la oran nebulon
de la deziroj…
(Esploroj, Odo al la ruĝa koro)
La poeto ne havas, ne povas alpreni definitivan
starpunkton pri la vero, kiu neniel konturiĝas precize, ĉiam je
kelkaj coloj ĝi sin formovas pli distancen. La veroserĉanta homo
apenaŭ povas pravigi tiujn, kiuj trabatalis al si vojon pro vero
pruviĝonta friponaĵo, ĉar
neniam
desegnas sin
oratore
la vero.
(Esploroj, Ĉe la rando)
Ofte la vero poeta situas malsamnivele ol tiu, kiun ni
ordinaruloj meziomaj, civitanoj de l’ ĉiutageco perceptas tia. La
intensa vibroplena esprimklopodo poetika igas la poeton pli akravida, pli
ricevema, pli palpokapabla trasenti la tensiojn de l’ sopiroj, la klingajn
akrojn de la desapontoj. Trapenetri la veron postulas altajn kostojn je tempo
kaj memesplora sindediĉemo, altrudas korfundajn suferojn, akumulas
surfacajn spertojn, kiujn endas esplori por respuri al
memoroj
endorme viziteblaj
okuloj
enrigardeblaj
diskonscie.
(Esploroj, Difinoj 2)
Kaj por insulloĝanto, kiel nia islanda poeto, maro
kaj akvo estas elementoj plurnivele ĉeestaj kaj diversdirekte inspiraj: …
kaj denove akvo en ties pluroblaj formoj: nebulo, maro, riveroj, glacio
tratrempas lian versarton kaj surprizas nin emocie.
Ekde la jubilondaj sentoj fontantaj de juneca vervo
Sunoŝaŭme maro ŝvelas
sub la klar’ de l’ norda bluo…
Gaje dancas sur la ondoj
sub lazura ark’ ĉiela
mia bark’ al novaj mondoj…
(Ŝtupoj sen nomo, X, 1)
en esperoplena serĉemo por eltrovo de novaj vojoj
ĉe klaraj sukcesohorizontoj de la vivo, ĉar indas kanti:
Al la maro mi deziras
gaje kuri por plezuro,
vidi ondojn laŭe randi
blankan bordon de la fjordo.
(ŜSN, XIX, 1)
Indas kuri al tiuj feaj, pensorevaj bordoj, kie poetoj
kaj bardoj povas planti kaj kreskigi siajn poemkantojn kvazaŭ bon-odorajn
florojn. Sed la nigra marofundo estas por la poeto ankaŭ plia simbolo de
tristo kaj timo, pro plenda malespero kaj faŭkanta mavfata futuro. Tro
ofte la homa animo grizas kaj la homa koro sombras pro faktotrempita realo,
aŭ inkubsonĝa vizio, kiujn simbolas verse ago apenaŭ imagebla,
se ĝin plenumas maro:
Falas maroj: pezan bruon
eĥas sombre mia koro.
Saman tombon ni okupas,
la poet’ kaj nigra floro.
(ŜSN, VII, 2)
Apenaŭ imageblas marofalo: ĝi falas de kie
kien? Al kiu loko? Maro ondadas, ondokreste ŝaŭmas, ventvipate sin
kirlas muĝe, disbatiĝas roken, sed… ĉu falas ĝi? La poeta
vizio levas maron alinivelen, igas ĝin simbolo de nia turmentoplena memo
falonta en nigron de estonto malcerta, ĉar
En koro mia malluma
velka voĉo ululas,
tremanta noktoblovo
fride kordojn modulas.
(ŜSN, XII, 2)
Kaj tamen li kaj la maro kunfande alipersoniĝas,
vizie fuĝas alidimensien. Per bildecaj metaforoj la poezia tensio sin
levas esprimive ĝis altoj neimageblaj, en perfekta ekvilibro de senco kaj
sonoro vortaj, de sufiĉo kaj kompakto mesaĝaj:
Ĉielo maras. Ŝtalegriza fluo
muras. La realo dronas.
Osmozo korpa. Ĉiela menstruo.
Pluvoblo tifonas.
Ni vadas…
(ŜSN, XI, 2)
Jes ni vadas. La homoj vadas sub pluvoza ĉielo, tra
kotoplenaj vadejoj, sur glaci-kovritaj vojoj, tra la likvaj sufer-ondoj de la
vivo, kiujn tamen, foje, freŝa pluv-akvo mildige pansas, kvazaŭ
larmobeno esperiga:
Kiel freŝigan pluvon
mi faligas miajn larmojn
sur la pensan drivon.
(ŜSN, XVI, 3)
Jes ja, la poetaj pensoj, kiel ĉe la ceteraj homoj,
drivas plurdirekten, iras kaj fluas revene, diseriĝas centfadenen,
implikiĝas sonĝe kaj nostalgie, sin reflektas spegule, sur diafane
kvazaŭ akvaj speguloj, kiujn eta spiro povas krispige perturbi…
La speguloj de la akvoj
senĉese trafluas mian menson,
diseriĝas en mil mil facojn mikroskopajn
rekuniĝas…
… Tiel delikataj estas tiuj bildoj
ke la plej eta penso
agitas iliajn surfacojn
difektas la harmonion…
(Esploroj, Speguloj)
Harmonion celas ajna poeto. Harmonian ekvilibron de la
sencohava vorto kaj de ties sonoro alstrebas celkonscia poeto, kiel B.
Ragnarsson, kies faktece kompetentaj analizoj pri la ĝenerala esperanta
poezi-evoluo estas ĉi-libre legeblaj. Li plurloke ŝajnas pledi, en
siaj poezi-teoriaj pritaksoj, por nepra, sencohava mesaĝo nemiskompreneble
komunikebla per ĉiu unuopa verso, aŭ versgrupo. Ne tiom gravas,
laŭ Ragnarsson, la vortsonora liriko en poemo, kiom ĝia sencoporta
komunikota mesaĝo. Ni ne povas ne konsenti kun tiu aserto, kvankam mi ne
povas plene akcepti ian duarangigon de la verssonoro, ĉe sukcesinta
poezi-lingvo. Ne senutile, unu el niaj majstroj de la esperanta poezio, Mauro
Nervi, difinas poezion jene, en sia poemaro Havenoj: “Poezio estas
fizika lerto / kaj sento de malpleno…”, do iaspeca ŝnurdancista, ĉiam
necesa ekvilibro inter sencoporta enhavo kaj ties lingva sonoro.
La mesaĝo versa esence gravas por nia islanda poeto,
kies poetado estas tutcerte pli ofte fakteca ol lirika, pli influita de la
poemoj de iu kiel Konstantinos P. Kavafis, ol de esperantaj lirikistoj parnasismaj:
Oni transdonis
la mesaĝon en mian manon
mi prenis ĝin
kaj rigardis
al la malklara horizonto.
(Esploroj, La kuriero)
Ĉi kvinversan strofon ni povus dismeti unulinie
kvazaŭ prozon: la saman mesaĝan komunikon ni ricevus, sed ĉu ni
tiam konstatus, ke temas pri poezia esprimivo? Do, kio faras ĉi
tripredikatan frazon (oni transdonis / mi prenis kaj rigardis)
poezio?
Laŭ mia humila pritakso la demando respondindas
dunivele: unue oni pritaksu poemon en ĝia tuteco. La supre cititan strofon
influas
poezi-tensie kaj esprim-elvokive ankaŭ la kompakto senca kaj la elvokiveco
vortsonora de la du ceteraj strofoj kunkreantaj la tutan poeziaĵon. La
unuopaj vortoj kaj frazeroj sin reciproke influas per aludoj kaj resendoj al
signifoj kaj subsignifoj, kiuj trateksas la tuton. Cito de alia strofofragmento
helpus pli bone kompreni ĉi mian vidpunkton:
Ĉirkaŭe la homoj silentis
kiel spektroj..
… silentis/ kiel spektroj[2] resendas
alude kaj subsignife, per subtila poezia tensio, al la lastaj du versoj
antaŭstrofaj: kaj rigardis / al la malklara horizonto, tiel
teksante ian poezian vibron per aludo, sin reciproke influanta, al iu
sombroprema horizonto minaca, kiu silentigas homojn ĉirkaŭstarajn per
ia deprimo spektr-etosa, timodona.
Due, ni konsideru nur la komencan kaj tutsolan strofon
jam cititan, kiu grafike, proze dismetite, impresas kvazaŭ plata kaj
ĉiutageca. Sed tia ĝi ne estas, se ni enplektas, dumlege, ioman
emocion kaj mensan engaĝon. Kaj krome kaj ne malgrave, la titolo La
kuriero neniel duarangas en la elspurado de la poezia tensio subtenanta la
strofon. Titolhavaj poemoj ĉiam entiras gvidfadene la titolon en la
peradan rolon mesaĝi poezian kunvibron al ajna legonto. Mi, la kuriero,
ricevis transdonotan mesaĝon, ĝi kuŝas miamane, sed mi timigite
perpleksas antaŭ la malklara minaco de sombr-aspekta horizonto. Kiajn
danĝerojn kaŝas tiu malklara horizonto minaconta plenumon de mia
kuriera misio? Jen kelkaj subsignifoj perantaj ian aludan eksenton pri poezia
tensio, kiu subtenas la nur ŝajne platan vortumon.
La poeto foje inspire, sed plejofte pene, akuŝas
sian poemon, kiun la leganto/traĝuanto kunkreas partoprene per
cerbostreĉa elkodigo de aludoj kaj signifo-resendoj. Tiel
elŝeliĝas la dolĉa kerno gustuminda de frukto nur supraĵe
durŝela. Plejofte ni tion forgesas, ĉar nepre…
Ni forgesis
aŭskulti la flustron de l’ koro…
Ni forgesis
ke ankaŭ hodiaŭ matene
sin levis la suno.
(ŜSN, XIX, 39)
Ja valoras la penon al si meti tian legoklopodon por
plene traĝui
Calvizzano, 08.01.2011
[1] Eld. Mondial, Novjorko, resp. 2008 kaj 2010.
[2] spektro: fantomo,
aperaĵo, videbla senkorpa spririto, speciale se terura aŭ de
mortinto (uzita i.a. ankaŭ de Chaves: “tiu forgesita io spektrojn
formas”, Ciklo de deliro, I, en Animo prisma (1959; p. 63); la
signifo “lumgamo” estas scienca metaforo uzita de Neŭtono en 1671) – Red.