Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

 

 

Anna Löwenstein

 

Transporto al novaj medioj

 

Neokazinta amo, de Lena Karpunina, Serio “Stafeto” n-ro 31, kun antaŭparolo de Sten Johansson, eld. FEL, Antverpeno, 2007, 148 p., ISBN: 90 77066 28 7.

 

La aparta talento de Lena Karpunina troviĝas en ŝia kapablo transporti nin al la plej variaj medioj. En la novelo “En mia strato” ni konatiĝas kun taĝika vojo inter du longaj vicoj de platanoj, kie ardas brulanta suno; en “La siberia parencaro” ni spertas noktan veturadon en taksio tra siberia urbo dum ekstere ululas neĝoŝtormo kaj neĝeroj hajlas kontraŭ la fenestroj; en “Paradizo de sultanoj” ni kunvojaĝas al turisma kvartalo apud egipta marbordo, kie vendejestroj trudas siajn varojn al ĉiuj preterpasantoj.

Ankaŭ pri homoj kaj pri interludado de karakteroj Karpunina estas atenta observanto. En la unua novelo, “Neokazinta amo”, kiu donas sian nomon al la tuta kolekto (ne ĉiuj el la dek kvin rakontoj efektive temas pri amo), ŝi priskribas la infanecan kaj senesperan pasion de pola junulo al vizitanta esperantistino. Alia novelo, same lokita en Esperanta medio, estas “La demando pri emancipiĝo”; la rakontanto dum kongreso samtempe devas forpuŝi la ĝenan atenton de rusa junulo, dum ŝi mem estas fascinata de kanada esperantistino, kiu starigas al ŝi apenaŭ respondeblajn demandojn pri rilatoj inter geviroj en Rusujo.

Aparte notinda grupo de rakontoj estas la lastaj ses, kiuj traktas diversajn okazaĵojn en siberiaj punlaborejoj dum la stalina epoko. Ili estas interesaj ne tiom pro la ĉirkaŭaĵo, kiu fakte malpli vivece reliefiĝas ol en iuj el la aliaj rakontoj, sed pro nekutimaj detaloj pri la organizado de tiaj lokoj. En “Tiu tago” ni malkovras, ke la malliberuloj estis transportitaj al alta punkto en la norda arbaro, kie ili devis mem haki la arbojn por konstrui sian propran malliberejon antaŭ la alveno de la siberia vintro. En pluraj el la rakontoj Karpunina klarigas, ke la gardistoj lasis skispurojn ĉirkaŭ la laborareo de la malliberuloj, kiujn ili ĉiutage kontrolis je oftaj intervaloj por certiĝi, ke neniu fuĝonto transiris tiun limon. En “Pro savo de homo…” ŝi montras, ke almenaŭ iuj el la gardistoj povis esti homecaj kaj ŝatataj de la malliberuloj.

En kelkaj noveloj de la kolekto la rakontanto mencias, ke ŝia patro estis travivinto de orfejoj kaj malliberejoj de la stalina epoko. Tial la leganto nature konkludas, ke Karpunina akiris sian intimecon kun la organizado kaj etoso de tiaj punlaborejoj pro rakontoj, kiujn ŝi mem aŭdis de sia patro. Tiu konstato portas nin al interesa demando pri la persono de la rakontanto. La noveloj prezentas varian gamon da lokoj, situacioj kaj roluloj, plej ofte – kvankam ne nepre – verkitaj en la unua persono. Plurfoje dum la legado leviĝis en mia menso la demando, ĉu temas pri efektivaj spertoj de la verkisto mem (aŭ de ŝia patro, kiam temas pri tiuj lokitaj en siberia punlaborejo) aŭ pri inventitaj okazaĵoj. Eĉ kiam ŝi rakontas en la tria persono, oni ĉiam ricevas la impreson, ke la verkisto priskribas okazaĵojn, kiujn ŝi mem travivis.

La rakontoj similas personajn leterojn aŭ artikoletojn, interesaj, viglaj, trafaj – kaj certe rekomendindaj ekzemple kiel legaĵo ĉe Esperanto-grupo aŭ dum kurso. Ĉiu peco en la kolekto estas perfekte polurita priskribo de iu situacio aŭ okazaĵo... sed kiel noveloj ili ne estas tute kontentigaj. Ĉu tamen mi maljuste kritikas la verkiston, ke ŝi ne sukcesis plenumi celon, kiun ŝi fakte neniam celis? Ŝi mem nenie asertas, ke ŝiaj verkoj estas fikciaj. Se oni serĉas nur priskribojn, eblas legi kun ĝuo kaj simpatio, admiri la kapablon de la verkisto vivigi situaciojn kaj lokojn; sed ĉu vere nur tion ŝi intencis?

Unu el la plej interesaj rakontoj, “La siberia parencaro”, komenciĝas tre drame, eĉ klasike, kiam la patro de Lena – kaj en ĉi tiu rakonto ŝi efektive nomiĝas Lena – ricevas telegramon kun la mesaĝo “… venu por adiaŭi. Mi mortas. Via patrino.” La penoj de ŝiaj gepatroj kunmeti la necesan sumon por aĉeti la flugbiletojn, aludoj pri la malfidinda karaktero de la mortanta avino, la malfacila vojaĝo kaj alveno dum siberia neĝoŝtormo, la dramaj okazaĵoj kiam ŝi alvenas kun sia patro: jen ĉiuj ingrediencoj por sukcesa novelo. Sed post tiu ekscita komenco, la streĉo forvaporiĝas kaj la rakonto diseriĝas en relative banalaj memoroj pri interkonatiĝo kun la familianoj kaj agrabla novajara festado.

La verkisto proponas al ni abundon da literatura krudmaterialo kaj da verkista talento, sed ŝajnas, ke ŝi ne scias kiel kunmeti tiujn materialojn por konstrui el ili la pli imponan verkon, kiun ili meritas. Ŝi donas al ni la enscenigon kaj la rolulojn; tio kio mankas, estas la intrigo. Lena Karpunina havas la spertojn, la konojn, la kapablon verki romanon, kiu katenus la leganton de la unua paĝo ĝis la lasta. Ĉi tiu kolekto de rakontoj, artikoletoj kaj memoraĵoj estu nur la unua paŝo direkte al tiu pli ambicia celo.

 

 


Lena Karpunina

Neokazinta amo