Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 


Ricardo Felipe Albert Reyna

 

Tri mondoj kaj revo

 

Nu, kaj do? Rakontoj raportoj recenzoj revoj,
de Sen Rodin, eld. EXIT, Kluĵo, 2010, 159 p.,
ISBN 9786069246016.

 

 

Sen Rodin (tio estas, “Sen Patrio”) estas la vera nomo, de li elektita, de Filippo Franceschi, unu el la vivigantoj de la ĉiutaga verkado en esperanto, verkado kiu lia-kaze havas rilaton kun ĉiutaga familia uzo de la lingvo. Liaj diversaj verketoj aperas jam de pli ol kvindek jaroj diversloke kaj diverslibre. Kaj jen li proponas al ni plian kolekton de siaj verkoj post Bildoj pri norda lando, publikigita en 2006. Sed mi parolu pri la nuna kolekto.

Kiam mi prenis la libron al miaj manoj por la unua fojo, mi pensis, agnoskende: “Jen ia literatura vivprotokolo de kristankultura moderna ateisto!”, kvazaŭ per tiu vortigo mi elĉerpus la esencon de la verko.

La rekomenda antaŭparolo de Donald Broadribb ne kontribuis al ŝanĝo en mia unua, nevola, pritakso de la tiam ankoraŭ nelegita verko. Sed pravis Zamenhof: ne bela estas amata, sed amata estas bela. Dum mi legadis, foje eĉ relegadis, la diversajn erojn arigitajn en la libro, mi ne povis eviti senti ian translibran amikecon al homo, kiu tiel sincere senvestigas siajn ideojn kaj siajn sentojn, nudajn menson kaj koron, antaŭ siaj samlingvanoj, kadre de preskaŭ religia sinteno al la lingvo kiel grava parto de etika vivmaniero. Sed mi komencu ekde la konsisto de la libro mem.

La diversaj libreroj nete grupiĝas en tri fakoj plus unu dokumento: anekdotoj, artikoloj, recenzoj kaj testamento.

La unuan fakon konsistigas verŝajnaj kaj malverŝajnaj anekdotoj, el kiuj eblas tiri moral-instruon favoran al simpla vivado kaj kontraŭ malsimplaj reguloj. Kun leĝera tono, naŭ rakontoj plurforme portas nin tra la vivo, ĉu biografia, ĉu ideografia[1], de nia aŭtoro: jen li leteras malverŝajne pri Perdita ŝanco vojaĝi al la realigebla utopio de Karmelinda, neatingita pro griza kalkulemo anstataŭ esperplena fido (sed ĉu eble la moderna homo ne plu kapablas fidi?), jen li kronikas tutverŝajne pri sia martira vojo, vipita de burokratoj, en Sankta Maria, jen li verkas bele laŭdan nekrologon al Madeleine de Zilah en Silanverinoj...

En la dua fako, la dek artikoloj rangas inter lingvistiko kaj politiko tra urboplanado, dufoje parodiaj (Stranga koŝmaro, kvazaŭa laŭdo al lingva naturalismo; kaj ĈISM, propono faciligi la lernadon de la ĉina lingvo kvazaŭ internacia). La komuna temfadeno estas pravo de sukplena vivo kaj malpravo de sekaj teorioj. En tiu kadro, Kreiva kripo, artikoleto kontraŭ la konsidero de mortigo kiel arto, facile viciĝus inter la argumentoj kontraŭ vulpoĉasado en Britio kaj kontraŭ taŭrbatalado en Hispanio.

La tria mondo, tra kiu nia aŭtoro promenas, estas sesopo da recenzoj traktantaj du originalajn kaj du tradukitajn librojn, plus draŝa recenzo kontraŭ la filmo La gepardo, de Luchino Visconti, kiel surekranigo de romano de Tommaso di Lampedusa. Precipe tiu lasta recenzo eksplicite traktas principojn, per kiuj oni povus taksi artverkojn: “harmonio inter formo kaj enhavo [...] unusola kriterio allasebla por pritaksi verkon sur estetika tereno”; “por krei novan artaĵon [...] estas necesa aŭtonoma rekreado”. Harmonio kaj memstareco kiel valoroj metas lian koncepton pri estetiko plene en la eŭropan ribelon de moderno kontraŭ tradicio, kiu ŝanceliĝas inter klasikismaj estimo al ekvilibro kaj regulsekvado, kaj ribelema unuarangigo de identectrajtoj ne spureblaj al universalaj principoj.

Same eŭropkulture moderna estas la atento al eŭtanazio, kiam doloro kaj sufero ne plu havas sencon en hedonisma, ne plu kristanisma, socio. Mi celas la lertan finton, per kiu li provas fineson rezervante la atuton de sia Biologia testamento kiel sinceran kronon de la verko: bona vino al la fino! Tia sincereco eksudas el la tuta verko, tra kiu senĉese elstaras individuismo kiel valoro minacata de diversaj altrudoj, ĉu raciaj, ĉu neraciaj.

Multon alian mi povus komenti pri la ideoj malantaŭ la rakontoj, recenzoj kaj artikoloj. Tamen mi preferas lasi la taskon elsarki la konceptojn al la leganto, kiu povos ĝui la facilfluan kaj vortoriĉan prozon de nia verkisto.

Mi povus kalkuli lingvajn apartaĵojn, kiuj tamen neniel surprizos homojn alkutimiĝintajn al eĉ nur leĝera literaturo en nia lingvo. Sen Rodin ne ĉiam sekvas la vortarojn laŭ sklava maniero, sed nur prezentas la kutime normalan, nur iom preciozisme virtuozan, eŭropan esperanton kun la konata procesio de lingvaj virtoj kaj malvirtoj. Ne indas listigi eventualajn preserarojn kaj plum-erarojn: mi konsideras ilin preteratentindaj miraĝoj, fatamorganoj elsorĉitaj de la feino Morgana, kiu meritus ankoraŭ ĉapitron en la libro, kiun mi finis legi kun bedaŭro, ke ĝi ne daŭras plu kaj plu, malgraŭ profunda nekonsento kun la aŭtoro ie kaj tie. Sed ĝuste por tio ni povas uzi nian fenestran lingvon: por konatiĝi kun homoj malsimilaj al ni. Aŭ ĉu ni eble ne estas tiel malsimilaj?...

Laste, sed ne balaste, Serena Franceschi regalas nin per nigra-blankaj bildoj, kvazaŭ komentoj de la tekstoj, nur ne de la Biologia testamento (kiel ilustri morton, eĉ plej eŭtanazian, post tiel vivoplena verko?). Tiuj simplaj ilustraĵoj aldonas estetikan valoron al verko, kiu sukcesas esti bela ĝis grado de legindeco pro formo kaj enhavo, eĉ se verŝajne plej multaj legantoj ne konsideros ĝin majstroverko de la homaro, sed nur bela alparolo, kvazaŭ letero, de homo al homo. Tial mi ne atentis eventualajn novismojn en la rakonta kaj analiza teknikoj (supozeble malĉeestajn, ĉar verŝajne ne tion celis la aŭtoro), sed nur la virton bele rakonti pri intaj, ontaj kaj untaj okazaĵoj, kiuj, imageble, interesos ne malmultajn legantojn.

 

 



[1]   ideografio: (ald. al la signifo en NPIV) kategorio el verkoj, kies ĉefa  trajto estas priskribo de difinitaj ideoj.

 

 

 


Sen Rodin

Nu, kaj do?