Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Mao Zifu

Nova arto poezia

Simptomoj (originala poemaro senprefaca), de Gonçalo Neves, Serio Stafeto n-ro 25, eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1999. 72 paĝoj vinktitaj, ISBN 90-71205-86-X.

Noveco signifas rompon, ribelon kaj forlason de pasinta tradicio kaj nuntempa regularo. Rimarkinde estas ke iu ajn poezia formo aŭ skolo prosperas antaŭ ol oni ĝin regularizas, sed kiam tion oni faras, tiu ĉi poezio baldaŭ velkas. La kialo estas tre simpla. Sub iu preskribo vi kaj mi kaj li verkas versaĵojn kun similaj strukturo, stilo kaj metodo; senescepteco rezultigas ŝablonon. Ŝablono sendube estas teda. Tedeco detruas la poezion. En la poemo Nova arto poezia Neves skribis: "Lasu la florojn vigli en la kamparo. / Ne pluku ilin bukeden." Jes, senbridon postulas freŝeco, noveco. Libera certe restas Neves.

Por komuniki la liberon de Neves, ni citu plurajn liniojn el la libreto Simptomoj:

kaj fate sola,
bate sola,
mate sola
(Karnavale);

la vaporo de ŝviteroj
ardaj, salaj kaj scintilaj
(Afrika kanto);

Vi konstruos vin bela,
vi burĝonos,
vi konturos,
vi sinuos.
(Sara)

Unuavide, ni sentas ke en la pecoj ĉiu vorto aperas ofte en nia ĉiutaga vivo; neniu apartenas al fremda mondo. Neves parolas klare. Ĉe li la gramatiko estas akademia. Sen mistika frazo kontraŭ PAG. Ŝajnas ke estas nenia perfido.

Atentu, klareco kaj ordinareco ne egalas senprofundecon. Nu, en la versoj fate, bate, mate, sola estas tre popularaj vortoj, kaj la sintakso, tre klasika, tamen mirakla efekto vidiĝas kaj aŭskultiĝas, post kiam ili estis nevese enkonstruitaj – fate sola, /bate sola, /mate sola. Noveco konsistas ĝuste en tio ke el konataj vortoj li faras malkonatajn frazojn kun signifoj imagigaj, pensigaj, remaĉeblaj, kompreneble fine kompreneblaj. Parenteze, en la poemaro iuj vortoj por iuj estas ordinaraj sed por aliaj, fremdaj. Ekzemple, periplo, lofi, enverguri... por maristoj, ordinaraj, sed por presistoj, fremdaj; male, ĉe la vorto galeo, la situacio estas inversa.

Ni diru, la poezio de Neves estas nova sed ne dadaisma. Neves ribelas kontraŭ la tradicio en formo kaj strukturo – poemoj ne nepre kun ritmoj kaj rimoj, sed ĉe li penso kaj esprimo restas kunfandiĝaj, respondaj unu al la alia. En la poezio de Neves rimaj kozoj estas iam metitaj antaŭe aŭ meze de verso, sed ne fine de versoj; ritmoj sentiĝas per vortoj sed ne per silaboj, nome, supraĵaj ritmoj kun fiksa longeco cedas al pulsoj de emocio. Unu vorto povas esti verso; ankaŭ dekkelkaj.

Ne ĉiu poemo estas senritma. Sed ie iam estas ritmo kun etoso de vido kaj aŭdo. Sensfrapa troviĝas la suba peco:

La ŝtormon sekvos temp’ silenta.

Strangol’ aorta sekon semos
tra l’ kamp’ ŝirita kiu rajtis
proprieti sian sokon.
(Gagata)

Evidente tiuj versoj estas jambaj. Tamen, atente rigardu kaj aŭskultu. Sss-ŝeco sentiĝas. Kia etoso! Se ĉi tie laŭ la tradicio oni ritmumus kaj rimumus, ignorante la sss-ŝecon, nur "semas", "temas" ks., la etoso perdiĝus.

Rompante regularon (ne nur li), Neves havas sian karakteron. Unu el la plejaj: reaperigo unu post alia de samaj vortoj aŭ seriigo sinsekve de samaj vortotipoj. La fenomeno vidiĝas klare en la supre citita unua grupo. Tiamaniere, bildoj ricevas sufiĉe emfazon, kaj emocioj elfluas kiel akvo el la ĉielo. Ili vidiĝas konsternaj kvazaŭ pino solsola sur krutaĵo, kaj aŭdiĝas korskuaj kvazaŭ basa efekto en muziko.

Kio kaj kiaj do estas poeto kaj poeteco? Tion neniu neniam kapablas pesile respondi. Tiuj kiuj emas panegiri meritojn de registaro ricevas poetecon ĉe reĝo; tiuj kiuj simpatias la popolanojn estas respektataj kiel poetoj de la popolo. La antaŭaj mortas kune kun la reĝo; la lastaj vivas senmortaj en la popolo. Reĝo, efemera, pita; popolo, eterna, granda. Kiel popola poeto, Neves montras vastajn scenojn fantasmagoriajn pri realo aŭ fatamorgano. Spioni ĉe sakstrato reziduojn, gvati konturojn de najbarinoj, gapi al la brusto de afrikanino, riveli amoron de triopo, proparoli por amikoj... de metropola rubo ĝis kampara pastoralo, ĉiuj aferoj aperas en la poezio de Neves, ne por favoro de reĝo, sed nur por esprimo de sentoj kaj manifesto de naturo. Diste de glorkantoj, do vera popola poeto faras poemojn sen preciozo. Volupto estas ĉiutage okazanta afero inter animaloj, eĉ inter plantoj – nenia tabuo. Neves eĉ lasis amorojn okazi inter lingvoj. Li estas poeto, kreanto de la universo, kun poeteco, for de la pita centro kaj en rilato gemuta kun la granda reto kovranta tempon kaj spacon.

Resume, Neves estas kreanto de poezio kiu koncernas la vivon kaj la universon, kiel li aludis en la unua citaĵo komence de la libreto. Li poeziumas per impresoj kaj impulsado, sen obeemo kaj politiko. Ni ne devas atribui lin al iu skolo. Almenaŭ ne povas juĝi laŭ tiu ĉi broŝuro 72-paĝa kun 36 poemoj; lastaparte 10 pecoj pritemas poezion mem kaj Esperanton. Kuraĝa aranĝo. Se iu volus alilingvigi la libreton, eble iuj el la 10 ne interesus legantojn, ekzemple neesperantistojn.

 

 


Gonçalo Neves:

Simptomoj