Nicolino Rossi
El la kor de aŭtenta poeto
Taglibro de nenifaranto de Nicola Ruggiero, Partizánske, Espero, 2008, 71 p.
Poeto estas homo stranga: li surmetas ian menslarĝigan lenson, tra kiu li alrigardas la mondon kaj sin mem aliperspektive. Ĉiu individuo ja havas sian lenson, kiu strabige lin igas percepti sian mondrealon, alĝustigitan al propraj inklinoj kaj dezirfluoj. Kaj juna poeto, pli ol ajna homo mezklere mergita en sia ĉiutageco, spektas sin mem kaj la disvolviĝantajn mondeventojn tra plej realomodifa prisma lensaro.
Ĉu eblas, dudekunua-jarcente, ankoraŭ poeti novisme kaj malbanale kaj tra ĉi tia lensaro eldiri sian mondperceptan, emocivekan poezian vizion? Eblas Foje, tute neatendite, surhorizontas emerĝe el la diletanteca abundo de nia esperanta poetemo iu talentoriĉa voĉo, kiu onin impresas freŝe kaj surprize. Desplias la surpriza impreso, se temas pri vibranta voĉo de junulo decide alironta promesplene sukcesan poetan karieron.
Evidentas, ke la Taglibro de nenifaranto estas poemaro tuj altirinta la atenton de poeziemaj legontoj, ĉar senpere rimarkeblas la malbanala vortumo de iu mondrealo spektata de juna poeto tra spertoj enradikiĝintaj ĉe poeziaj tradicioj klasikdevenaj: la helena kaj la latina literaturoj.
Sed Nicola Ruggiero, surpaŝinte sulkojn de klasikismo, tamen promenas laŭ inversa vojo, laŭdire de lia klere komentinta antaŭparolinto Mauro Nervi. Sen aliĝi al kaj disflue de tiu tradicio, de ĝi inspirite, li vojas sian sentomondon, kaj sian mondrealon li priskizas per tembro nova kaj potencavoĉa, sur fono de klasikisme filozofiaj sinesprimoj.
La formo ne malpli ol la versenhavoj iel engreftiĝe sorbas
inspiron el la humo de helenaj modeloj famiĝintaj. Fakte li
ekigas sian poemaron per Alkaje #1, por nemiskompreneble
mesaĝi al ni, kiom klasike trempita estas lia poeta edukiĝo.
Kaj tuj uverturas signifodense, antaŭpaĝe, tiu duobla stelo
de William Auld, kiu fulmrapide entrenas la junan italon en nian
nuntempon sobrigan. Alkaje li kantas amon al knabino
hungara, al ŝia rido lin Muze inspiranta poezie: ŝi poetino de
la amo, kiu apenaŭ aŭskultas lian kanton
.
Mi estas sola antaŭ l decida cel:
ja estas malfacile amadi vin
dum ĉio fluas preter vivo
(p. 16)
kaj iu frida luno preteras kaj kaŝiĝas nokte, spektanto
sensenta de homaj fatoj tra l jarmiloj: ĉi tion la poeto
ne esprimas, sed ja subkomprenigas per tiu lasta verso:
kiam la luno kaŝiĝas nokte. (p. 16)
Sonetas majstre la mirinda surprizo de amo al junulino per
versekvilibro el filigrana travideblo, per rimaj tembroj el
sparkanta, miriga freŝeco esprimantaj sentelvokivajn emociojn,
tra verssonoraj serenoj
Kisoj kaj kisdeziroj elĉenigas
vibrojn el tenero kaj ĝojo
:
Mi vere kordeziras vin ekkisi
sur manoj, kaj tujege supreniri
silente ĝis la vangoj kaj ekbisi
kaj poste pri okuloj viaj miri,
.. (p. 18)
kaj tute ne gravas, por la juna poeto, la kielo kaj la kiomo ĉe
la amliga gekuno de kunesto, ĉar
Tute ja gravas, ke vi korproksimas.
Gravas, ke, ĉe l vekiĝo, la parfumon
de via korp mi flaru, la feliĉon
mi prenu sur vizaĝon kaj en koron
. (p. 20)
ĉar ja la amikino povas eĉ loĝi aliurbe kaj alitempe, ja la
amanto vidas ŝin en la koloro de sia ĉiutageco. Kaj tamen la
sentaj erupcioj submetiĝas, ĉe lerta poeto, al la frido racia
de l versekvilibro, ĉar poezio estas, onidire, akrobataĵo
lingva, ŝnurdancistaj ekvilibroj de sonoj kaj sencoj. Kaj tiun
akrobatan vortekvilibron Nicola Ruggiero primastras plej
adekvate, kvankam iu elstara nia poeto, kiel Mauro Nervi, iam
asertis siapoeme, ke
poezio
estas fizika lerto kaj sento de malpleno. (Havenoj)
Amo, per plej delikataj ektuŝoj de diverstembraj klavaroj, povas
revibri esence kaj alude-eltrove per hajkaj esprimoj el koncizo
japaneska, kiaj:
Min vin amegas
kiel la migdala arb
dum ĉie martas
.
kaj
Vi estas dista,
sed kiel mev de l maro:
mi ja revenos. (p. 21)
Naturfenomenoj kaj -scenoj plektas sin kun la korparolaj
elvokivoj amaludaj, ĉar la amrepertuaro povas esti eta, kaj
gitarludo sufiĉus por ĝin esprimi sent-satige, kvankam
Malhavas mi l feliĉon kiam sola
mi estas en ĉi ĉambro kaj gitaron
mi ludas
(p. 24)
Edukite ĉe la klasikaj literaturoj helena kaj latina, la
juna italo mirinde alojas meditotrempe filozofiajn ekpensojn kun
diafanaj emocioj, erotikan sparkon kurtadaŭran kun sento de
intelekta multklopoda pensoĉeno, suferon pro amo perdita kun la
dolĉo de ĉionsolva morto
Plibele estus morti ol ami dum-milite,
ho dio, kiel povus mi ami dum ekstere
brulegas arbaj aroj kaj ĉiuj sin malamas (p. 33)
Sed ja ankaŭ, por sin pozitivige reellevi el angorprema momenta
deprimo, eblas
reeki ami vivon por vere eki ami. (p. 30)
Ja ĉia vivosperto estas kvazaŭ kirlodanco tra la balo por la
vivo, kaj post ĉiu stumblo indas kaj endas reekstari kaj sin
alsvingi
ek al nova danco, por travivi sian tagon,
trasperti sian vivrutinon, kiam plaĉe aŭ neagrable, ĝi povus
al ni sin proponi. Sed tamen,
kaj tamenojn li trasentas
akre, ĉar
Min naŭzas mia nekapablo esti
forĝisto de ĉi mia sorto, falon
en kutimecon timas mia vento
kiu ja blovas sen la devo resti. (p. 27)
La vivbatalo akras ankaŭ por juna homo, eble jam enamiĝinta kaj
senrevigita de amdesapontoj ajnembuskaj, kaj li staras sola
antaŭ l knalo kaj rimarkas spegule sian malgajecon,
kaj la okulojn ruĝaj pro ponardaj larmoj de l
senreviĝo. Kaj tamen la sezonoj alternas, al senreviĝo povus
sekvi feliĉ-plenumiĝo, kiu ja sciu? Ja la estonto kuŝas
liamane, ĉar
Vidu, ĉiu vintro
jame havos neĝon
el alia farbo
. (p. 45)
sed juna knabo povas sian vivovojon foje trasingulti, foje
traesperi amoplene, sed refoje povas
.
Kaŭre ĉe angulo
knabo ploras knanjon
sub kaŝtano nuda
. (p. 50)
kaj plu soli
kiel olivarbo / en kverkar.
La virinallogo ĉiamestanta daŭre lin tiras priversi ŝin,
la specialan amikinon, kiu ja ne ĝissatige sukcesas plenumi
la amavidon de l junulo. Poeto en sia sparkaĝa vivintenso
fojfoje trempitas am-implike en iu grizo regno de la
korvoj, kvazaŭ en iu cindrujo, kiu
enkaŝas sagojn,
miajn misagojn
. (p. 62)
ĉar lia valizo plenas jam
. je viaj mornoj
.
La grizoj malpuraj, la mornoj nordetosaj de urboj foraj, kie la
poeto erarvagas sinserĉe povas respurigi lian vivfadenon
.
En Varsovio, en la neĝ malpura
mi trovas min mem. (p. 62)
Eblas, ke li ekkriu sinkomprene ĉe fulma celtrafo de arkana
ekrivelo pri doloro akraklinga, ajnaspeca, ĉar
Ne plu mi timas tion kio poste
okazos al mortalaj homoj, novaj
al vivo kaj sensciaj
. (p. 65)
kaj tamen
Malbon estos facile eltenebla
se longa, kaj se akra nur mallonga
(p. 65)
Jes ja, la vivoŝtormaj disblovigoj, kiuj tratempestas la animon
dronantan en la tropezon de la vortoj, multklopode akuŝitaj ĉe
la inspirofontoj poeziaj, kun influoj Auld'eskaj kaj de Kock'aj,
kun aludoj Niĉeeskaj kaj Bodleraj
..Ĉu ties "Floroj
de l malbono" rearomas en la versoj de Ruggiero
prikantantaj la ĉiaman inon de l pasio ama?
Ŝi amas ĉiujn kiuj ŝin serĉas kaj
disdonas malavare plezuron kun
trankvilo
. (p.32)
ĉu, tamen, alkaja skando kun helenkultura fona respureblo ĉe
Bodlera inspiro?
Aŭtenta poeto, eĉ se juna, ĉiam parolas el la abundo de sia
koro, kaj tion lerte kaj elegante faras Nicola Ruggiero plej
kredinde.