|
Bjørn A. Bojesen
La
stato de l’ salato
Vizaĝoj – Novelaro 2000-2009, eld. Eldona Societo Esperanto, Stockholm 2010, 175 p., ISBN 9789185288366.
Inter uzantoj de la paĝaro macupdate.com – elŝutejo
por makintoŝaj programoj – fifamiĝis la lingvosciencilo Praat. Ĉu multaj
makintoŝuloj do lingvosciencistas? Ne, la komentaĉintoj eĉ ne testetis la programon.
Sed ĝi havas plorige malbelan ikonon, sciu!
Ektenante la libron Vizaĝoj miamane min
frapis simila abomeno grafikista. Ke eblas, eĉ ene de amatora libromerkato, eldoni
tian okulkaĉon! Kelko da skizitaj vizaĝoj (kun politike korekta distribuo etna)
strie ridetas tra tergloba krado, meze de amazone verda fono kiu ŝpruce
disradias iks opojn da la vorto “Vizaĝoj”. Aspektas iel kiel krucvortenigma
kajero kia kelklande ĉipe aĉeteblas en trajnstaciaj kioskoj.[1]Kompreneble
la plej okulskrapa libro povas kaŝi en si trezorojn. Do, provante forigi pensojn
pri baskvalitaj komiksoj, mi eklegis ĉi “Novelaron 2000–2009”.[2]
Estas virto de Vizaĝoj fokusi preskaŭ ekskluzive
je la noveloj mem. Freŝe mankas vortoklarigoj kaj filologiaj diskutoj. La
libron per kurta historia enkonduko provizis Sten Johansson, lasante la 29
novelojn paroli mem.[3]Kontribuas
verkemuloj de diversaj aĝoj kaj seksoj el ĉiuj kontinentoj krom Antarkto.
La kvalito de la noveloj – kiel plejparto de
Mi devas konfesi, tamen, ke la redaktistoj faris
ĝenerale brilan elekton. En Vizaĝoj surprize grandas la gemaro.
Inter la noveloj kiuj lasis spurojn en mia
menso, menciindas Peco de kablo de Mikaelo Bronŝtejn, Ducent mejloj ĝis
Talooska de István Ertl, Pordo al la maro de Sten Johansson, Io
devas okazi de Miĥail Korotkov, Geedza ringo de Paulo Sérgio Viana
kaj Rulkreskaĵo de Tim Westover.
Peco de kablo invitas onin al jam fremdiĝinta mondo: Sovetunio. Ĉu Viktoro pretas oferi
sian amikecon al Borkovskij por mem saviĝi de
Ducent mejloj ĝis Talooska estas, laŭ mi, la pinto de la kolekto. Per pluraj paralelaj fadenoj Ertl
sukcesas teksi vere streĉan rakonton, kun viglaj personoj kaj surpriza fino.
(Eĉ plie, li sukcesas prilumi la lingvan problemon sen ajna mencio de
Esperanto!)
Pordo al la maro repruvas kial Johansson elstaras inter niaj novelistoj. Per malmultaj
vortoj li kapablas pentri marbordan pejzaĝon kaj personojn vibrantajn je emocioj.
(Nu, eble mian ŝaton influis tio ke la rakonto okazas en mia propra lando!)
Mi ne scias ĉu Io devas okazi estas elstara
novelo. Sed funde kortuŝas ĝia priskribo de multjara junulo kiu subite sentas
sin olda…
Ankaŭ Geedza ringo temas pri maljuniĝo,
kaj pri soleco, sed el virina perspektivo. Lasante la leganton sekvi la mal- kaj
reaperon de nupta ringo, la aŭtoro samtempe permesas al la ina rakontanto tenere
elmontri la vundojn de ŝiaj vivo kaj kunvivo.
Rulkreskaĵo mi aparte ŝatas pro ĝiaj fantastaj trajtoj. La priskribo de la
bienista familio kaj ties malurbeca bieno en lok’ sennoma estigas en mi enan filmon
kun senfinaj ebenaĵoj – jen mita Nordameriko antaŭ la moderniĝo, kun eĥoj de la
rakontoj de L. Frank Baum (La sorĉisto de Oz). La rulkreskaĵoj mem
memorigas min pri la ombruletoj/polvuletoj de la animacia[4]
mondo de Hayao Miyazaki (Mia najbaro Totoro kaj La vojaĝo de Ĉihiro).
La ”vizaĝojn” plukis kvin redaktistoj, kaj la (ŝajna)
deziro kontentigi ĉiun bedaŭrinde distiris la kvalitan koheron. Al kelkaj
noveloj mankas energio, dum aliaj dronas en grizverda ĉiutageco. Ekzemple,
kvankam mi mem laboris en lernejo, mi absolute ne komprenas kial interesus
pli-malpli senintrige verki pri lernejanoj preparantaj teatran spektaklon. Alia
feblo estas la emo de kelketaj aŭtoroj ekspluati ajnan oportunon mencii la
lingvon Esperanto – ŝajne tute sen prizorgo ĉu tio rakonte malbalastas aŭ ne.
Nun estas via vico esplori kiel multvizaĝa
estas nia novelarto! Nepre aĉetu Vizaĝoj en via loka libroservo. Kaj ne
forgesu viziti bindiston survoje…
[1] Pri
la tiparo eĉ ne indas paroli. Sed se vi havas tempon krozu al
http://www.bancomicsans.com/ .
[2] Kial ne 2001–2010?
[3] Nu,
fakte 35, ĉar avangardas Jorge Camacho per 7 mikronoveloj.
[4]
animacio:
kreado kaj prezentado de desegnitaj moviĝantaj bildoj (animaciaĵoj),
ekzemple porinfana desegnofilmo
(ReVo).