Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Cindy McKee

Mispaŝoj al plena obsedo

Darik Otira, Vojaĝo al kuniĝo. Konfesoj de seksobsedito.

La veturiganto Darik Otira = tia Rikardo transportas nin per lingvo simpla, klara kaj rekta, por ke ni atentu la intrigon. Hura.

La protagonisto Rikardo estas obsedita pri propra kaco. Lia kaco vojaĝas de ina buŝo ĝis alia, ĉu la inoj entuziasmas aŭ ne. Tio evidente estas lia ideo de kuniĝo. Li estas rimarkeble senemocia viro, kiu ne formas sentemajn ligojn kun siaj koramikinoj; cetere la vorto koramikino estas misa; li evidente restas ĉe knabino pro la fakto ke ŝi volas. Ĉiu rilato dum la universitataj jaroj ja estas rilatoj kiujn la knabinoj havas kun li, ne inverse.

Komence, mi pensis, "Ho, Rikardo estas kutima knabo. Kiam la hormonoj trafas, knaboj transformiĝas en grandajn kacojn." Ĉu mi jam tiel frue trouzas la vorton kaco? Kutimiĝu. Ankaŭ kutimiĝu al la vorto midzu. Aparte kiam Rikardo spertas la midzeman knabinon Monika.

Ankaŭ, ĉe la komenco mi kredis ke la gepatroj kulpis pri la venonta (mi jam sciis, pro la titolo, ĉu?) krizo en la vivo de Rikardo. La aŭtoro verkis pri gepatroj kiuj malfidelas, batadas, kverelas, finfine decidas forsendi la solinfanon Rikardo al pensionato. Tiel, la aŭtoro metas la menson de la leganto en empatian staton. Kompatinda knabo! Paĝon post paĝo tiu simpatio vaporiĝis, dum mi legis liajn manovrojn ĉe knabino post knabino por atingi midzadon. Se lia peto "Midzu min!" estis rifuzita, li ja rezigne seksumis laŭ genera maniero.

Sed miro de ĉiuj miroj... miraĝoj... Rikardo konatiĝas kun Monika, knabino kiu nekredeble emas midzi. Ĝis tiu punkto, mi kredis ke la libro povus esti realaj memoraĵoj, sed Monika ne povus esti reala. Ŝi tro volonte midzas dum horoj! Ĉiam, kiam mi revenis al la libro, mi timkaŭris antaŭ la paĝoj, sciante ke mi renkontos formon de midz – ĝisnaŭze. Plej ofte kun la u-finaĵo, sed ne ĉiam, ĉe midzema Monika.

Monika estas samanimulo, senemocie plenumanta bezonon. Nur, mi neniam komprenis ŝian bezonon havi penison en la buŝo tiel ofte kaj tiel freneze longe.

Post la malapero de Monika, Rikardo konatiĝas/koitas kun multaj aliaj knabinoj, preskaŭ senescepte sentenere. Unu-dufoje li strebas plezurigi la knabinon kaj sentas la plezuron kiun tio reciproke donas al li, sed tion rapide forgesas.

Kaj dum ĉi tiu periodo li lernas Esperanton kaj vojaĝas al kelkaj kongresoj kaj kunvenoj. Divenu kion li faris en tiuj kongresoj. Ho, ne nur tio, mi memoras ke li naĝis... ho jes, dum li naĝis...

Rikardo ja vere estis obsedita. Ĉu li ĝuis ŝatokupojn? Nu, li lernis Esperanton kaj la germanan. Ĉu li havis multajn amikojn? Ne.

Post diplomiĝo, Rikardo translokiĝas al Germanio, kaj, nesurprize, oni konvinkas lin roli en pornaj filmoj. Jam delonge li estas sufiĉe hardita. Pensi pri Irina, la partnero hejme, ne donas paŭzon. Fakte, Irina neniam malkovras la multajn malfidelojn. Post kiam la ĉef-kanajlo de la porna rondo altiras atenton de la polico, Rikardo eskapas persekuton de la germana polico revenante al sia devenlando Britio. Ruze. Li trompas Irinan, dirante ke ili iras tien nur por ĉeesti geedziĝon. Sciante ke ŝi ne inklinas loĝi tie, sciante ke ŝi ne konas la anglan. Irina estas rumanino; ilia hejma lingvo estas Esperanto.

Ili ekloĝas en Britio. Terure, Rikardo neglektas Irinan, malgraŭ ke ŝi estas en fremda lando de fremdlingvanoj. Estante homa, Irina turnas sin al alia esperantisto, kaj post iom da tempo (mi kredas ke ŝi luktis kontraŭ la tento) ŝi kokras Rikardon. Konscienco pikas; ŝi konfesas. Kaj Rikardo komencas la turmenton. Ekspluatante la ekziston de konscienco en Irina, li postulas senĉesan midzadon. Vi ne kredos min, sed mi uzas la vorton senĉesa ne laŭ la kutima iom troiga maniero. Ĝi estas laŭvorta vero.

Mi tre koleris. Mi kriis je la pasiva Irina, "Iru, prenu la polvosuĉilon! Konatigu lin kun nova ludamikino, kiu neniam laciĝas!" Tamen, ŝi nur pasive malfermis la buŝon.

Pasas longa tempo de tio – mi foliumas, – eble la turmento de Irina daŭras monaton. Kiam Rikardo iras Londonon, Irina fuĝas aviadile, revene al Rumanio. Fine ŝi povas manĝi!

Kaj Rikardo kolapsas. Semajnojn en la lito; li tute ne funkcias. Kiam li komencis mediti sian mistraktadon de aliaj, mi hurais. Jes, Rikardo konfesis al si mem, ke li malbone traktas aliajn. Kiam li pripensis la ignoron de la gepatroj, mi surpriziĝis. Ho, la aŭtoro erarvojaĝigis legantojn. Lerta manipulo komence de la libro.

Ha, Rikardo decidas telefoni krizan centron. Kaj li aliĝas al terapia grupo. Unu el la virinoj en tiu grupo decidas ke li plaĉas, kaj post du paĝoj, ili geedziĝas. Tio estas ŝoke mallonga tempo, sed eĉ pli ŝoke, ili ne amoras ĝis la nupto, al kio ŝi iras virge Susano estas kristano.

Tio estas la fino, kaj Rikardo diras ke li ĉiam estos regata de la kaco, sed ke Susano regas la kacon.

Nu. Mi legis mi ne scias kiom da paĝoj pri buŝa koito kaj fojfoje penis-en-vagina koito, sed nur kelkajn paĝojn pri pento kaj ŝanĝiĝo. Mi rezonis ke oni ne povas rakonti multon pri iu kiu nur kuŝas en lito, tamen, iam mi kredis ankaŭ ke oni ne povus ripeti la vorton kaj agon midzi tiel ofte. Mi devas memori la titolon. La libro estas kroniko de obsedo, ne de ŝanĝiĝo.

Ĉu erotikaĵo, laŭ mi? Por viroj, eble. Ne por ĉi tiu virino. La ago estis tro mekanika; ne plezurcela. Por multaj virinaj legantoj, la eterna midzado estos humiliga, kvankam dua-persona; pro la tendenco meti sin en la rolon de la ina figuro. Ili sendube konkludos ke Rikardo estas mizogino.

Ĉu psikologia analizo? Jes. Ne laŭ vidpunkto de psikologo, sed laŭ Rikardo mem, kiu, malgraŭ la decido lasi la paseon en la paseo, volas kompreni sin, kaj surpaperigas siajn memorojn.

 


Darik Otira

Vojaĝo al kuniĝo