Al ĉiuj recenzoj el La Brita Esperantisto

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Ligo al La Brita Esperantisto

Arne, la ĉefido

Recenzas Paul Gubbins

Leif Nordenstorm. Arne, la ĉefido.
Dobricovice: Kava-Pech, 2005. 112 pa
ĝoj. ISBN 80-85833-77-9. £4.37.

Agrabla libreto kun vikinga fono kaj taŭga por junaj kaj malpli junaj legantoj. Facile kaj flue legeblaj ĉapitroj en bona Esperanto prezentas la travivaĵojn de la knabo Arne, kiu vivas en apudmara komunumo foje minacata de piratoj. Por Arne, kiu pasigas siajn tagojn ludante aŭ ĉasante, la ekzisto relative bonas; male por la sklavo Trumbe.

Post aparte kruela traktado de la sklavo, Arne ekhontas kaj iom post iom lernas, ke ankaŭ sklavoj estas homoj. Jen teme la plej konvinka aspekto de la libreto; multe pli ol ekzemple la aludoj pri kristanismo, kiuj servas esence nur religian propagandon kaj apenaŭ kontribuas al la intrigo. Ĉarme -- kiel kutime -- ornamas la libreton desegnaĵoj de Pavel Rak.

 

 

 


Arne, la ĉefido Leif Nordenstorm Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto Ĉefpaĝo originala literaturo