Al ĉiuj recenzoj el La Brita Esperantisto

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Ligo al La Brita Esperantisto

Diverskolore

Recenzas Paul Gubbins

Trevor Steele. Diverskolore.
Kaliningrad: Sezonoj, 2005. 112 paĝoj. £7.99.

Aparte plaĉis al mi, en tiu ĉi ja diverskolora kolekto de mallongaj prozaĵoj, la vinjetoj pri Hindujo -- aŭ Barato, se vi preferas: Steele 'pro inercio' (p. 5) restas ĉe la tradicia formo.

Ene de malpli ol kvardek paĝoj oni multe lernas pri Hindujo: ekzemple pri kastoj, religioj, kaj la lingva situacio. Legeblas ankaŭ skizoj pri aliaj landoj, ankaŭ recenzoj kaj noveloj -- ĉiu en bona, natura Esperanto el la plumo de multe vojaĝinta, multe studinta homo, kiu neniam prelegas sed ĉiam inteligente prezentas.

 

 

 


Diverskolore Trevor Steele Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto Ĉefpaĝo originala literaturo