Al ĉiuj recenzoj el La Brita Esperantisto

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

Ligo al La Brita Esperantisto

Ne ĉiam facilaj … sed legindaj

Recenzas Malcolm Jones

Edwin de Kock. Sub fremdaj ĉieloj. Antverpeno: FEL, 2007. 288 paĝoj gluitaj. (Serio Stafeto, n-ro 32). ISBN 978-90-77066-33-1. Prezo ĉe FEL: 22.49 eŭroj.

Jen unuatrafoliume enigma libro: pri kio temas? Ĉu pri poemkolekto? Ĉu pri biografio aŭ membiografio? Ĉu pri literarurkritiko kaj poetiko? Ĉu pri historio de almenaŭ parto de la Esperanto-movado (nome la sudafrika)? Ĉu pri presigo de materialo jam aperigita sur lumdisko 'Testamente' en 2005? La respondo devas esti 'Jes'! Ĉio tio — kaj pli — troviĝas inter la allogaspektaj kovriloj.

La subtitolo, 'Poeme kaj biografie via', jam indikas almenaŭ duflankecon de la verko, kaj tralegado malkovrigas ankoraŭ aliajn aspektojn. Dek-kvar-paĝan antaŭparolon sekvas kvindeko da poemoj, plejparte mallongaj, kaj serio de ses artikoloj, okupanta entute ĉirkaŭ du trionojn de la libro, 'Pri kaj ĉirkaŭ Edwin de Kock'.

La antaŭparolon verkis Arno Kucharzik, malnova — dum sesdek jaroj — amiko de la poeto, mem klerulo kaj poeziŝatanto, kiu multe inspiriĝis de Kock dum kaj post iliaj studentaj jaroj. Li pritraktas la verkiston kaj lian verkaron laŭ siaj respondoj al kvar fundamentaj demandoj, tiel prezentante, kun ekzempligaj citaĵoj el la nunaj kaj pli fruaj poemoj, klaran, kleran kadron por nia propra pritakso de la subjekto. Iometa manko tamen estas, ke la teksto estas tradukita el anglalingva originalo: tie ĉi ni ne ek- scias, ĝuste kiu tradukis, sed la ofte 'poezia', neologisma vortelekto — ne tute taŭga por tia prozaĵo — donas ian indikon.

La poemoj estas tre variaj laŭ enhavo, longo kaj stilo, sed, verkitaj de homo naskiĝinta en 1930, multaj ja pensigas pri la paso de la tempo (oftas datrevenaj poemoj), pri la ŝanĝo de cirkonstancoj — aparte la loĝlokoj, kion aludas la titolo Sub fremdaj ĉieloj, citaĵo el la poemo 'Foriroj' — kaj pri la morto (elstaras 'Laŭdi la morton' kaj 'Adiaŭ al la memo'). Ĉie evidentas la trajtoj, pro kiuj de Kock jam estas konata: altnivela, ofte inventema lingvouzo; trafaj, surprizaj bildoj; diversaj formoj kaj verslongoj, kun favoro al 'orientismo' — jam antaŭe li verkis 'Japaneskoj'; kaj en la nuna verko aperas krome 'ŝiĝoj' laŭ korea tradicio.

Liaj erudicio kaj pens(ig)emo profunda igas la poemojn ne ĉiam facilaj, foje ne tuj kapteblaj — li eĉ ofte provizas piednotajn glosojn pri nomoj kaj eventoj aluditaj en la poemoj: certe tio helpas, sed samtempe ĝi iom forprenas — aŭ prokrastas — la ĝuon de poemlegado, do oni nepre relegu, eĉ plurfoje legu la poemojn. Hezitema legonto eventuale komencu per laŭaspekte simplaj, sed pli dirantaj, poemetoj — ekzemple 'For', 'Foriroj' kaj 'Falinta neĝero': tiuj donas bonan guston de la vort- kaj ide-manipula stilo, kaj kuraĝon (!) por alfronti la pli longajn erojn.

La artikolaro donas pliajn okazojn konatiĝi kun la aŭtoro — liaj vivo, mondrigardo kaj literaturaj principoj, plejparte pere de liaj propraj vortoj, parte per skribaĵoj de aliuloj. Menciindas, ke unu artikolo — 'Kronika Daŭrigo' (p.196) — ne troviĝas en la 'Enhavo' (p.8), kaj du aliaj artikoloj jam aperis aliloke krom sur la menciita lumdisko: 'Iom pri mi kaj mia verkado' fontas 'el Vojaĝoj kaj Aliaj Poemoj, kun postaj adaptoj', kaj 'La Regula Stafeto kaj la originala Esperanta poezio' el 'Serta Gratulatoria in Honorem Juan Régulo'.

Oni devas miri pri la multaj, grandaj atingoj de la verkisto en Esperanto-agado kaj -verkado (pro kiuj li iĝis honora membro de UEA en 2000); kaj kiam oni eksciis la biografion de la familio de Kock en Sud-Afriko, oni devas miregi! En nia komforta norda Eŭropo, se ni ne faris apartan viziton, ni apenaŭ povas konjekti, kiel estis/as la vivo en tiu alia mondparto — sed tiuj ĉi artikoloj faras grandan klarigan kontribuon. Kiom da postenoj Edwin kaj Ria devis okupi, kiom da transloĝiĝoj jam ene de Sud-Afriko sperti (por ne mencii la grandegan ŝanĝon en 1994: nova vivo en Usono!) — pro kiom da kialoj.

Kaj kiom da defioj kaj kritiko la poeto devis fronti en sia verkado — flanke de esperantistoj mem! Klare, Edwin de Kock havas grandkvante kaj memfidon kaj persistemon, kaj, kiel evidentiĝas en la poemoj kaj en la membiografio, la subtenon de tre forta religia fido. Elektinte esti Esperanto-poeto, kunkreanto de 'sendependa' Esperanto-poezio, li ne skuiĝis sed faris ĉion eblan por daŭrigi sian verkadon malgraŭ malfacilaĵoj en la ĉiutaga profesia laboro aŭ la postuloj de kreskanta, prizorgenda familio.

La libro estas vere leginda: leganto ne forpuŝiĝu de ŝajna egoismo kaj sinpravigado de la aŭtoro, nek de la (ĉu troa?) entuziasmo de liaj proparolantoj, nek de la foje ne ekvilibrigita lingvaĵo en la libro (oni devus kontroli pli rigore la tekstojn de unu-du aliaj kontribuintoj), nek de la kelkaj misesprimoj de la poeto mem (ŝajne anglismoj, plejparte en la prozaĵoj).

Legu kaj malkovru rimarkindajn vivon kaj verkaron, tutkore dediĉitajn al 'nia afero' kaj nepre agnoskendajn de 'nia popolo'.

 

 


Sub fremdaj ĉieloj Edwin de Kock Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto Ĉefpaĝo originala literaturo