Ligo al La Brita Esperantisto

La aventuroj de L.R.M. Stultulof la Xa

Recenzo de Daphne Lister el La Brita Esperantisto Julio - Aŭgusto 1978

La aventuroj de LRM Stultulof la Xa kaj Levu la manojn! de F. V. Dorno. 2a eld., Hungara Esperanto-Asocio, 1977. 140p.

Ĉu eblas, ke verko estu kaj tro leĝera kaj tro peza? Se jes, La Aventuroj de LRM Stultulof la Xa pekas ambaŭrilate. Ĝi estas tro leĝera en la senco, ke ĝi ne sufiĉe akre penetras, kaj tro peza en la senco, ke ĝi estas tro malsubtile eksplicita. Se oni ne etikedus ĝin “satiro” ĝi plaĉus, kiel amuza, legiga novelaro, sed satiro postulas ponardon, ne klabon. Satiro devus efiki iom kaŝe, sed nomi la ĉefrolulon Stultulof la Xa de Fuŝio efikas, kvazaŭ Salome komencus sian dancon sen la vualoj, kaj ofte situacioj estas farsaj pli ol satiraj. La stilo estas vigla kaj flua, sed la verkisto ŝajne ne tre bone komprenas la lokigan tempon.

Levu la Manojn!: Miaopinie, originala dramo estas la malplej evoluinta branĉo de la Esperanta literaturo, kaj tia teatraĵo, kia “Levu la manojn!” neniel plibonigas la situacion. La roluloj estas krudai stereotipoj, la intrigo banale naiva, kaj la dialogo plumba. Sablonaj ŝercoj abundas (ankaŭ cetere preseraroj), kaj la ĝenerala etoso estas preterespere eksmoda.

“Stultulof la Xa” estas pli ĝuebla ol “Levu la manojn!”, sed mi dubas ĉu entute la libro meritas lokon en “Libroserio 2” de la Hungara E-Asocio.

Daphne Lister

 

Reen al:

La aventuroj de L.R.M. Stultulof la Xa F. V. Dorno Listo de recenzoj en La Brita Esperantisto Ĉefpaĝo originala literaturo