Reen al la ĉefpaĝo

Belartaj Konkursoj de UEA 2000
3:a premio de la branĉo Eseo

Sten Johansson:

Belartaj Konkursoj de UEA 1950-1999

Dum la 33-a Universala Kongreso en Malmö en la jaro 1948, la dua postmilita, la Komitato de UEA principe decidis okazigi literaturan konkurson kadre de la Universalaj Kongresoj. La unua tia efektiviĝis en la 35-a UK en Parizo, en la jaro 1950, kaj enhavis du branĉojn: Originalan poezion kaj tradukitan poezion. Jam ekde la sekva jaro ankaŭ prozo kaj teatraĵo estis inkluzivitaj, kaj ekde 1952 la aranĝo estas konata kiel la Belartaj Konkursoj de UEA.

La Belartaj Konkursoj bezonis malmultajn jarojn por iĝi stabila kaj ŝatata tradicio, kaj jam ekde la mezo de la 50-aj jaroj ili okupas gravan lokon en la kongresaj programoj. Ili tamen ludas rolon ankaŭ ekster la kadro de la Universalaj Kongresoj kiel la plej konata literatura konkurso en Esperanto.

La branĉoj iom variis kun la paso de jaroj. Dum la unuaj 25 jaroj tradukaĵoj – precipe de poezio – estis grava parto, sed ekde 1976 la Belartaj Konkursoj koncernas sin nur pri originalaĵoj. Sola escepto estas la branĉo Infanlibro de la jaro, kie oni premias infanlibron eldonitan en la antaŭa jaro, negrave ĉu originalan aŭ tradukitan – efektive, preskaŭ ĉiam temas pri tradukita verko. Anstataŭ la tradukaĵoj aldoniĝis iom post iom aliaj branĉoj: Eseo (ekde 1976), Fotografio (1976-95), Porinfana literaturo (ekde 1979), Kanto (ekde 1984) kaj Vidbendo (ekde 1992). Fojfoje aperis ankaŭ aliaj okazaj branĉoj. La du branĉoj kun plej ampleksa partopreno tamen estas Poezio kaj Prozo.

Dum la 50 jaroj da Belartaj Konkursoj pli ol 4 500 verkoj partoprenis. Sescento da premioj estis atribuitaj al preskaŭ 250 personoj el 40 landoj. La reĝino de la Belartaj Konkursoj sendube estas Marjorie Boulton kun 22 premioj dum 11 jaroj.

En la listo de premiitoj oni povas sekvi longan vicon da konataj Esperantaj verkistoj. Jam en 1950-52 aperas la Skota kvaropo: Reto Rossetti, John S. Dinwoodie, William Auld kaj John Francis. En 1952 ni trovas du literaturajn stelojn el Ĉeĥoslovakio: Eli Urbanová kaj Jiří Kořínek, kaj la jam menciitan Marjorie Boulton. En 1953 inter aliaj Poul Thorsen estas premiita, en 1954 Claude Piron, en 1957 Edwin de Kock kaj Clelia Conterno-Guglielminetti, en 1960 Miyamoto Masao, en 1961 Tibor Sekelj, en 1962 Vesna Skaljer-Race.

La 70aj jaroj estis kriza periodo de la Belartaj Konkursoj, precipe koncerne prozon. De 1969 ĝis 1975 oni neniam atribuis unuan premion de prozo. Oni demandas sin, ĉu eble la krizo koncernis ĉefe la juĝkomisionon. En 1973 kaj 1974, la du lastaj jaroj de juĝado fare de la triopo Gaston Waringhien, Roger Bernard kaj Emilija Lapenna, la unua premio estis aljuĝita en neniu branĉo! Sub nova komisiono la premiado denove ekfloris, eble dank’ al nova generacio de partoprenantoj. Inter tiuj oni trovas Karel Pič kaj Bernard Golden ekde 1976, Rejna de Jong en 1977, Spomenka Štimec kaj Éva Tófalvi de 1978, Mauro Nervi de 1979.

El pli malfruaj jaroj eblas mencii antaŭ ĉio la Iberan lavangon: Liven Dek ekde 1987, Jorge Camacho ekde 1989, Gonçalo Neves ekde 1991 kaj Miguel Fernández en 1993. Plue Krys Ungar en 1989, Ulrich Becker de 1990, Mao Zifu en 1995, kaj – en la branĉo Kanto – Flávio Fonseca de 1993 kaj Tarcísio José de Lima de 1995.

Ĝenerale la Belartaj Konkursoj ŝajnas esti rigardataj kiel kampo de la ankoraŭ ne establitaj verkistoj. Tio tamen nenie estas eksplicite esprimita, kaj eble tiu sinteno en kelkaj periodoj malhelpis al la konkursoj ekhavi vere altan prestiĝon. De temp’ al tempo tamen iuj jam konataj Esperantaj verkistoj kuraĝis konkuri kun la novaj talentoj. En 1975 ekzemple William Auld revenis post 18 jaroj al la Belartaj Konkursoj, gajnante premiojn pri tradukitaj poezio kaj prozo. En 1982 Johan Hammond Rosbach revenis post dudek kvar jaroj, gajnante du premiojn pri poezio. Kaj en 1988 Tibor Sekelj revenis post dudek jaroj, gajnante premion pri prozo.

Ekde 1959 oni atribuas apartan premion, "Nova Talento", al la plej bona partoprenanto neniam antaŭe premiita. Tiu premio por multaj verkemuloj montriĝis esti vera salto-tabulo al pliaj premioj. Pluraj personoj revenis, ofte jam en la sekva jaro, gajnante plurajn premiojn en sia branĉo, kelkfoje eĉ en pluraj branĉoj. Bona ekzemplo pri tio estas Wouter Pilger, Nova Talento de 1963, kiu poste en 1966 kaj 1967 gajnis kvin premiojn (el kiuj kvar unuaj!) pri poezio originala kaj tradukita. Alia Nova Talento, kiu poste abonis premiojn dum jardeko, estis Bernard Golden (1976). En pli malfrua tempo Jorge Camacho (1989) kaj Gonçalo Neves (1991) ripetis tiun bravaĵon. Aliaj Novaj Talentoj tamen ne sukcesas – aŭ ne zorgas – reveni por pliaj premioj.

Ankaŭ la fakto, ke kelkaj personoj konkeris plurajn premiojn, vekis iom da zorgoj. Tamen ne eblas diri, ke iu limigita kliko akaparis ĉiujn premiojn, blokante la aliron al aliaj. Dek personoj gajnis pli ol po dek premiojn kaj per tio kaptis preskaŭ kvaronon el ĉiuj asignitaj premioj. 31 personoj gajnis inter kvar kaj dek premiojn, konkerante sume pli ol la duan kvaronon el la tuto. 55 personoj kun po du aŭ tri premioj kaptis iom malpli ol kvaronon. Kaj proksimume cent kvindek personoj gajnis po unu premion, tiel kaptante la lastan kvaronon el ĉiuj asignitaj premioj. Al tiuj premiitoj oni aldonu tridekon da personoj, kiuj neniam ricevis premion, sed atingis honoran mencion.

En la komenco de la historio de la Belartaj Konkursoj la sama persono povis gajni premiojn jaron post jaro, sed ekde la mezo de la okdekaj jaroj validas la nuna regulo: kiu gajnis unuan premion en iu branĉo, dum tri postaj jaroj ne rajtas konkursi en tiu branĉo.

Ĉar konkursanto rajtas ĉiujare proponi maksimume tri verkojn en ĉiu branĉo de la konkursoj, oni kelkfoje trovas la atutan rezulton, ke unu sama persono konkeras samjare unuan, duan kaj trian premiojn en unu branĉo. Tio okazis al Vesna Skaljer-Race pri poezio originala en 1964, al Mauro Nervi pri poezio dufoje, en 1981 kaj en 1984, al Jorge Camacho pri prozo en 1990, al Paul Gubbins pri teatraĵo dufoje, en 1994 kaj 1999 (tiun lastan fojon li efektive ricevis du egalajn unuajn premiojn plus unu trian).

Se oni listas la premiojn laŭ la loĝlando de la premiito, unu lando elstaras kiel senkonkura Mekko de la Esperanta literaturo. Tiu lando estas Britio, kun pli ol cent premioj. Precipe en la unua jardeko tiu pozicio estis elstara, sed ankaŭ en postaj jardekoj Anglaj kaj Skotaj Esperantistoj furoras en la premiolistoj. Duarange oni trovas – ne surprize – Hungarion kun sesdeko, kaj – eble malpli atendite – Italion kun kvindeko da premioj. Ankaŭ Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio kaj Nederlando estas inter la pintaj landoj.

Ĉu iu daŭre grava parto de la Esperanta literaturo aperis en la Belartaj Konkursoj?

Kiam Gaston Waringhien en 1953 recitis en la 38-a UK de Zagrebo la verkon, al kiu oni tiujare asignis la unuan premion de originala poezio, ĝi sendube vekis iom da atento pro sia malprudeco kaj spriteco. Eble iuj aŭskultantoj intue sentis, ke tiu verko, la komenco de La infana raso de poeto jam iom konata el la Skota skolo, William Auld, estos grava mejloŝtono en la Esperanta beletro.

Ĉu tiu estis escepta kazo?

Se oni tralegas la indekson de Esperanta Antologio, Poemoj 1887-1981 (dua eldono, UEA 1984), oni povas konstati, ke el la 63 poetoj naskiĝintaj post 1910, precize du trionoj, 42 personoj, aperas en la listo de premiitoj ĉe Belartaj Konkursoj. Inter la poemoj premiitaj, kiuj aperas en tiu antologio, eblus citi dekojn. Krom la menciita La infana raso oni trovas el la plumo de Auld la poemon Anna (2-a premio de 1951), de Poul Thorsen Frua mateno en Sarajevo (2-a de 1954), de Juan de Oyarzábal Fluadoj (1-a de 1956), de la hodiaŭ pli-malpli forgesita Albert Samyn, multfoja premiito, Intimo (1-a de 1959), de Jiří Kořínek Romanco F-maĵora de Beethoven (1a de 1960), de Sylla Chaves Homa Epopeo (1-a de 1962) kaj tiel plu ĝis Eli Urbanová, Tuko (2-a de 1966) kaj Wouter Pilger, Mia ĉio (1-a de 1967).

Kaj kio pri la prozo?

Kvankam la limigoj de la Belartaj Konkursoj ebligas konkuradon nur inter mallongaj noveloj, tamen oni retrovas plurajn premiitajn verkojn ankaŭ en postaj libroformaj eldonoj.

Eble la plej rimarkinda ekzemplo estas tiu de Endre Tóth. Tiu hungaro, hodiaŭ pli-malpli forgesita en la esperanta kulturo, estas karakterizebla kiel esperanta Kafka. En 1974 kaj 1976 li gajnis tri premiojn pri prozo (1-a, 2-a kaj 3-a) en la Belartaj Konkursoj. Ĉiuj tri premiitaj noveloj enestas en lia sola libroforma verko, la novelaro postmorte aperinta Lappar, la antikristo (HEA 1982), unu el malmultaj kreaĵoj vere originalaj kaj valoraj de la esperanta literaturo.

Alia eminenta ekzemplo estas la novelo Nepagipova lando de Spomenka Ŝtimec, 1-a premio de 1978, kiu poste aperis en ŝia novelaro Vojaĝo al disiĝo (HEA 1990), kaj kiu en prilaborita formo ankaŭ formas ĉapitron de ŝia fama romano Ombro sur interna pejzaĝo (Edistudio 1984). Sed oni trovas aliajn premiitajn novelojn ankaŭ en pluraj novelkolektoj. Se daŭrigi per Spomenka Ŝtimec, ankaŭ ŝiaj Pruntitaj veroj (3-a premio de 1986) kaj Aŭstralio (1-a de 1987) aperis en la supre menciita novelaro. En la kolekto Vivo kaj morto de Wiederboren (Sezonoj 1998) aperas novelo kun tiu titolo de Clelia Conterno-Guglielminetti (1-a premio de 1959) kaj Memoroj de hommanĝinto de William Auld (Laŭda Mencio de 1982). En la kolekto La maŝino kiu kriis (Pro Esperanto 1995) aperis novelo de Marjorie Boulton, La sekreto de la lernejestrino (2-a premio de 1962). Kaj en la Ibera kolekto Ekstremoj (IEM 1997) oni trovas eĉ kvin novelojn konatajn de la Belartaj Konkursoj, de Miguel Fernández Esencen persense (Honora Mencio de 1993), de Jorge Camacho Avataro (2-a de 1994), Gulivero en Ĉapelujo (3-a de 1994) kaj Neniam plu (3-a de 1995), kaj fine de Liven Dek Marta kaj Maria (2-a de 1995).

Laŭ la specimenoj hodiaŭ konsulteblaj estas malfacile juĝi, ĉu la nivelo de la verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj iel ŝanĝiĝis dum la kvindek pasintaj jaroj. Estas jam menciita la "valo" de la fruaj sepdekaj jaroj, sed – kiel dirite – estas dube, ĉu tiu konsistis el pli postulemaj juĝantoj aŭ el malpli valoraj kontribuaĵoj. Cetere oni povas nur konstati, ke la nivelo ŝajne ĉiam estadis varia. Ofte premiiĝas verkoj, kie diletantismo apenaŭ estas kaŝebla, sed de temp’ al tempo tra la kvin jardekoj oni trovas ankaŭ verkojn valorajn kaj vere originalajn. Kaj sendube oni devas elteni malfermadon de multaj malplenaj konkoj por trovi la rarajn perlojn. Nature, ne eblas scii, ĉu krome troviĝis valoraĵoj, kiujn la juĝantoj neglektis...

Ĉu la Belartaj Konkursoj havas malfortajn flankojn?

Sendube jes. Konate estas, ke la branĉo teatraĵo kvante kaj kvalite longe postrestas al la aliaj branĉoj. Estus strange, se ne estus tiel. Dramo estas tute aparta arto, kie diletantismo tuj vidiĝas. Kaj manke de Esperantaj teatroj, ĝi estas krome arto al kiu mankas uzantoj, "merkato".

Ankaŭ la proza branĉo eble iom suferas de malalta, aŭ ĉiuokaze malregula, kvalita nivelo. La limigo de longeco ĉe la konkursantaj verkoj eble povas iom ĝeni kelkajn verkantojn, sed sendube estas benata de la juĝkomisionanoj.

Eble estus bone, se oni povus logi pli da verkistoj jam establitaj al partopreno. Kompreneble oni riskus, ke tiuj konkerus ĉiujn premiojn, lasante nenion al novaj talentoj, tamen ne estas tre kredinde, ke tio vere okazus. Eble eĉ la mala embaraso pli kredindus: ke la pintuloj ne rimarkeble superus la amatorojn…

La ĉefa problemo de la Belartaj Konkursoj eble kaŝiĝas en ĝia formo de konkurso, al kiu la verkinto mem proponas verkojn ne publikigitajn. En neniu branĉo oni prijuĝas tion, kio estas eldonita. Troviĝas aliaj tiaj premioj, sed neniu tiel prestiĝa kiel la Belartaj Konkursoj de UEA. Tamen ŝajnas nekonsilinde ŝanĝi tiel bazan trajton de institucio kiu jam eniras sian duan duonon de jarcento. Prefere oni konservu kaj flegu la Belartajn Konkursojn proksimume en ties ĝisnuna formo, kaj esperu ke iom post iom paralele kreskos ĝenerale respektata premio de jam eldonitaj verkoj, kie precipe la romanoj povus havi sian meritan lokon.

Reen al la ĉefpaĝo