Reen al la ĉefpaĝo

 

Belartaj Konkursoj de UEA 1950--

En ĉi tiuj TTT-paĝoj estas prezentataj ĉiuj ĝisnunaj premiitoj kaj premiitaj verkoj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Por ĉiu jaro aperas la branĉoj, kiuj tiujare apartenis al la konkurso, la atribuitaj premioj, verko, aŭtoro kaj loĝlando de la aŭtoro. Krome aperas plej ofte indikoj pri nombro de konkursintaj verkoj, aŭtoroj kaj el kiom da landoj tiuj venis. Fontoj estas la raportoj en revuo Esperanto ĉiujare de 1950 ĝis 1989, en Fonto de 1990 ĝis 2006, en Beletra Almanako de 2007 ĝis 2013 kaj la gazetaraj komunikoj de UEA ekde 2014.

Kiel loĝlandoj mi strebis ĉiam noti la sendependan ŝtaton, kiu ekzistis en la koncerna jaro. En la raportoj ofte aperas aparte Anglio kaj Skotlando, sed mi tion ŝanĝis al Britio. La sama aŭtoro povas aperi sub pluraj landoj, pro migrado aŭ politikaj ŝanĝoj.

Ekde 2012 aperas en la retejo ankaŭ la tekstoj de multaj premiitaj verkoj. Ĉe aliaj, kiuj estas legeblaj diversloke en la reto, troviĝas ligo al la koncerna loko.

Komentoj pri eraroj aŭ alio bonvenas al la konstruinto de la paĝaro, Sten Johansson.

Dum la 33-a Universala Kongreso en Malmö en la jaro 1948, la dua postmilita, la Komitato de UEA principe decidis okazigi literaturan konkurson kadre de la Universalaj Kongresoj. La unua tia efektiviĝis en la 35-a UK en Parizo, en la jaro 1950, kaj enhavis du branĉojn: Originalan poezion kaj tradukitan poezion. Jam ekde la sekva jaro ankaŭ prozo kaj teatraĵo estis inkluzivitaj, kaj ekde 1952 la aranĝo estas konata kiel la Belartaj Konkursoj.

La Belartaj Konkursoj bezonis malmultajn jarojn por iĝi stabila kaj ŝatata tradicio, kaj jam ekde la mezo de la 50-aj jaroj ili okupas gravan lokon en la kongresaj programoj. Ili tamen ludas rolon ankaŭ ekster la kadro de la Universalaj Kongresoj kiel la plej konata literatura konkurso en Esperanto.

La branĉoj iom variis kun la paso de jaroj. Dum la unuaj 25 jaroj tradukaĵoj -- precipe de poezio -- estis grava parto, sed ekde 1976 la Belartaj Konkursoj koncernas sin nur pri originalaĵoj. Sola escepto estas la branĉo Infanlibro de la jaro, kie oni premias infanlibron eldonitan en la antaŭa jaro, negrave ĉu originalan aŭ tradukitan. Anstataŭ la tradukaĵoj aldoniĝis iom post iom aliaj branĉoj: Eseo (ekde 1976), Fotografio (1976-95), Porinfana literaturo (ekde 1979), Kanto (1984-2011) kaj Vidbendo/Filmo (1992-2011). Fojfoje aperis ankaŭ aliaj okazaj branĉoj. La du branĉoj kun plej ampleksa partopreno tamen estas Poezio kaj Prozo.

Dum pli ol 65 jaroj da Belartaj Konkursoj partoprenis proksimume 5 900 verkoj. Okcento da premioj estis atribuitaj al pli ol tricent kvindek personoj el proksimume 50 landoj.

Se oni listas la premiojn laŭ la loĝlando de la premiito, unu lando elstaras kiel senkonkura Mekko de la Esperanta literaturo. Tiu lando estas Britio, kun preskaŭ cent tridek premioj. Precipe en la unua jardeko tiu pozicio estis elstara, sed ankaŭ en postaj jardekoj Anglaj kaj Skotaj Esperantistoj furoras en la premiolistoj. Duarange oni trovas -- ne surprize -- Hungarion kun pli ol okdek, kaj -- eble malpli atendite -- Italion, kun pli ol sepdek premioj. Ankaŭ Svedio, Ĉeĥoslovakio, Nederlando, Jugoslavio kaj Francio estas inter la pintaj landoj.

Sten Johansson
2010-03-02
Aktualigita 2016-11-05

Reen al la ĉefpaĝo