Recenzo de
Don Harlow

Dum vi estis kun ni

Dum vi estis kun ni

de NEMERE István

Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1988, 165p.

________________________________________

Zoltan estas juna, laborema kaj ambicia hungara prokuroro, kiu, ricevinte du anonimajn leterojn el la urbo Somkut rilate al la lastatempa morto de iu K. Balazs, decidas esplori la aferon dum sia baldaŭa ferio -- de pli facile, ĉar li mem venis el Somkut, kaj lia patrino ankoraŭ loĝas tie. Kompreneble, li ne multe fidas al anonimaj denuncoj; sed ĉiokaze evidentiĝas, ke la filino ludis ian rolon en la morto de la patrino. Sed tiam leviĝas grava demando por la prokuroro: ĉu oni, helpinte morti iun kancermortonton suferantan terurajn dolorojn laŭ ties peto, kulpas pri murdo? Aŭ ĉu en tiaj cirkonstancoj eŭtenazio, "la bona morto", estas pravigebla? Laŭ Zoltan, murdo restas murdo, malgraŭ la cirkonstancoj; sed ankaŭ venas argumentoj de la alia flanko, eĉ de Katolika pastro.

Dum sia sestaga enketo, Zoltan ankaŭ devas fronti duan, pli personan problemon: kie li faru sian karieron? Ambiciulo celas la agadon en Budapeŝto; sed en Somkut ekzistas multaj problemoj, kiuj bezonas traktadon fare de kapabla prokuroro.

Ekzistas unu-du gravaj teknikaj problemoj pri la libro. Ĉefa inter ili estas la subita, ne antaŭe preparita, historio pri la mortinta Andreĉjo, la juna frato de Zoltan; tio estis iasenca maŝindio, kiu aperis lastmomente por konfuzi Zoltanon. Estus pli bone se la verkinto estus doninta pli frue ian indikon pri la iama ekzisto de tiu bedaŭrindulo. Ankaŭ la ofte montrata kaj aludata duonprofesia pentrado de la patrino ne ludas gravan rolon en la rakonto, kvankam ĝi ŝajne eluzas kelkajn paĝojn.

Aliflanke, la libro estas ĝenerale bone elpensita kaj bonstila, kion oni kutime atendas de Nemere. La temo estas aktuala kaj sufiĉe grava. La lingvaĵo estas flua, kaj efektive estas malfacile demeti la libron por ekdormi.

_______________________________________

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo