Recenzo de
Don Harlow

EOLA HARPO

GIŜPLING, Mikaelo: Eola harpo. Moskvo: Eŭropa jura universitato Justo, 1999. 106p.

Leginte la unuan kaj trian librojn de Giŝpling, mi scivolis, kiel havigi al mi la duan, kiu aperis ne ĉe la eldonejo de la Flandra Esperanto-Ligo sed ĉe iu malmulte konata neesperantista instanco en Moskvo. Nu, la problemon afable solvis por mi s-ro Giŝpling mem, kiu — leginte miajn antaŭajn recenzojn — sendis al mi ekzempleron de la koncerna libro. Dankon, samideano!

La poemojn la verkinto evidente kunmetis en tempo, kiam li devis fari gravan decidon — kie pasigi la ceteran vivon. Evidente, plaĉegas al li la hejmlando Rusio, kun siaj

Neforgeseblaj mildaj sunaj tagoj,
Aromaj pinoj, blua ĉen’ de lagoj…

(“Senzorge iam”, paĝoj 6-7)

aŭ eĉ sia

…densa siberia praarbar’…

(“Siberia kanto”, p. 3)

Sed ne ĉiam plaĉas la homa medio:

Do alvenu, Nova Jaro
Kun senpova registaro,
Kun rabia parlamento
Kaj ebria prezidento!

(“Elektonte”, p. 84; la fina verso evidente aludas Prezidenton Jelcin)

Oni povas sopiri pli kvietan, hejmecan lokon, kie

La tagiĝo venas ŝtele, per piedoj molaj, kataj,
Kaj heroldas birda kanto ĉe l’ fenestro la alvenon…
Blankaj domoj, blankaj muroj rozkolore delikataj
Riveliĝas el krepusko renkontante la matenon.

(“Jerusalemo”, p. 21)

Fakte, Giŝpling dediĉas parton de la libro al la juda/biblia kulturo; vidu la poemojn “Kaino”, “Noa”, “Raĥel”, “Kredo”, “Eliro”, “Rut” kaj “Ijobo”, paĝoj 56 ĝis 68; kaj spurojn oni trovas eĉ en aliaj, neparencaj poemoj:

Ĉu Sorto destinas, ke dum kvar jardekoj
Ni vagu malgaje en lando dezerta?
Ĉu pord’ al feliĉo ne estos aperta
Ĝis ni liberiĝos de kulpoj kaj pekoj?

(“Elkore. Majo 94”, paĝoj 71-79; pri okazaĵoj en Rusio)

Sed super Rusio kaj Izraelo, Giŝpling ne hezitas indiki kelkajn eternajn, malkomfortajn kaj superkulturajn, veraĵojn … kiel kutime:

Kaj daŭras la eraroj kun ripetoj
Ekde Adam’ ĝis nia temp’ heroa…
Ni ĉiam restas nur analfabetoj —
Kaj nin rigardas kun malĝoj’ Klioa.

(“Lecionoj de historio”, p. 85; Klioa estas la muzo de la Historio, kiel certe scios ĉiu anglalingva sciencfikciemulo, kiu legis En la lando de la blinduloj de Michael Flynn)

Fine, oni povas nur diri, ke — kiel ĉiam — ĉi tiu poemaro de Giŝpling meritas legadon, kaj ioman atenton.

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo