Recenzo de
Don Harlow

Insulo de revoj

de Manjo AUSTIN

recenzis Don Harlow

________________________________________

AUSTIN, Manjo: Insulo de revoj. Pisa: Edistudio, 1989. 95p. ISBN 88-7036-038-X. En unu ĉambro de nia hejmo troviĝas tuta stako de libroj kun la marko "Harlequin". Ĉiun jaron mi dum unu tago eksuferas sopiradon por tiuj libroj kaj legas ses aŭ ok el ili en la daŭro de kelkaj horoj. Post tio, mi estas sata por ankoraŭ unu jaro.

Insulo de revoj iom similas al Harlequin-libro ... sed ne tute, kiel mi klarigos poste. En 95 paĝoj ni sekvas la t.n. aventurojn de Teresa, angla dommastrino kiu, provizore forlasinte sian familion por ferii sole, flugas al amikino en Italio. Tie ŝi konatiĝas kun la juna kaj alloga Renato, inĝeniero kiu ĵus revenis al sia hejmurbo por ferio, kun kiu ŝi pasigas multajn paĝojn sur la plaĝo, kaj poste sur la lito (mi preskaŭ skribis: sub la litkovriloj, sed temas pri somero en Italio ...). Post entuziasma kaj pasia amafero, Renato reiras al sia laboro kaj Teresa reflugas al Anglio, kie ŝi, kun la edzo kaj ĝefiloj, vivos feliĉe kaj por ĉiam.

La ĉefa diferenco inter ĉi tiu libro kaj miaj arlekenaĵoj estas, ke en la arlekenaĵoj troviĝas ia luktado inter la heroino kaj ŝiaj ĉirkaŭaĵoj. Ĝenerale la heroo estas, se aminda, almenaŭ neŝatebla. Ofte li havas fratinon (onklinon, patrinon, eksedzinon), kiu sufiĉe frue profetas por si la estontan geedziĝon, kaj batalas por malhelpi tion. En Insulo de revoj, la heroo estas ankaŭ ŝatinda (aŭ li estus ŝatinda, se li efektive havus distingeblan personecon), kaj ĉiuj parencoj, precipe la inaj, entuziasme kunpuŝas la du. La sola lukto estas tiu inter la heroino kaj ŝiaj anglaj moroj; kaj tiun lukton ŝi reduktas al la sama nivelo kiel la decido, kiun naĝkostumon porti por tiu mateno.

Se paroli pozitive: la lingvaĵo estas facila, kaj la libro estas dividita inter 15 mallongaj ĉapitroj. Mi povas rekomendi ĝin al progresantaj studentoj, kiuj deziras legi ion sufiĉe facilan kaj leĝeran, kiu ne jukos la inteligentecon.

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo