Recenzo de
Don Harlow

Marionetoj

Marionetoj

de / by Carmel MALLIA

recenzas / reviewed by Don Harlow

________________________________________

MALLIA, Carmel: Marionetoj. Berkeley: Eldonejo Bero, 1999. 62p.

________________________________________

Temas pri kolekto de poemoj verkitaj de unu el la korifeoj de la Esperanto-movado en Malto, eble pli bone konata kiel la tradukinto kaj eldoninto de la Antologio de maltaj poetoj.

Ne multon mi volas diri pri la poemoj, kiuj parte ilustras personajn spertojn, parte historiajn personojn, parte ĝeneralan saĝecon. Ili troviĝas en du rubrikoj "Rapsodie", kie ni trovas pli ĝeneralajn poemojn, kaj "Akrostike", kie Mallia provas verki poemojn, en kiuj la komenclitero de ĉiu verso kune literumas la temon de la poemo. Ekzemple:

Zigzagas la nacioj
ĉe l' amsopir-koŝmar'
Afekta solvstrebante
lime de lingvobar'.
Majstro lumanta l' vojon
al progresive ben'
Evangelio nova
por mondo sen katen'.
Nobla donacdonanto
per lia Esperant',
Hontinde la homaro
per nea arogant'
Opozicie vundas
la ĝojon de l' kompren'.
Fendu la Lingvo l' mensojn
helpante en liber'.

LaŬ mi, tiu formo estas certe tro limiga (ankaŬ Albert GOODHEIR ŝatis ludi je ĝi), se ne pro la trudata lingvaĵo, almenaŬ pro la elekto de temoj. Tio estas aparte vera por homo kiel Mallia, kiu, almenaŬ laŬ mia persona opinio, bonege regas la lingvon (se mi ne miskalkulis, li sukcesis verki ĉiun poemon sen unusola uzo de la banala verbo esti -- krom en la kunmetaĵo ĉeesti) sed ne egale majstras la poezikrean arton.

AnkaŬ legindas interesa, kaj ne ĉiam adora, unupaĝa enkonduko de Goncalo NEVES. Neves iom dubas pri la kvalito de tiuj poemoj, kiuj rilatas specife al Esperanto (ili troviĝas sporade en ambaŬ rubrikoj), sed mi trovis tiujn nek aparte subbonaj nek aparte bonaj.

_______________________________________

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo