Recenzo de
Don Harlow

MI AMAS

Interesa novelaro, relative facile legebla.

UEYAMA Masao: Mi amas. Kioto: L’ Omnibuso, 1977. 99p. Broŝurita. Kovrilo kaj ilustraĵoj de SAITO Eizo.

Efektive temas pri 16 noveloj, epizodoj el la vivo de riparisto de horloĝoj en Japanio, sinjoro kiu ankaŭ estis unu el la ĉefaj korifeoj de la japana Esperanta literatura movado en la jaroj 1960aj kaj 1970aj.

“Knaba hejtisto” traktas la aventurojn de knabo laboranta en publika banejo japana. En “Knaba propagandisto” ni lernas, kiel disinformi pri novsemajna kinofilmo en antaŭmilita japana vilaĝo. “Knaba instruisto” estas pagata por instrui riĉan samlernejanon. En “Pumpumŝipo” juna aspiranta maristo “ĝuas” sian unuan laboran vojaĝon. En “Atendi” oni devas atendi pagon, libron, rendevuo kun amatino, morton. “Fuma kiso” traktas la antaŭaĵojn de geedziĝo. La titolnovelo “Mi amas” estas konversacio pri amo inter maljunuloj. “Konversacio” traktas la arton konversacii en japana familio. “Donaco de lombardisto” povas esti sapo aŭ eventuale fotoj de certa speco. “Ĉu mi kokrita?” instruas kiel malaperigi de la pordo insistan ŝuldaton. “Thrill” estas donaco okaze de la 60-jariĝo. “Senvestiĝa danco” priskribas viziton al japana incitnudiĝejo (ne malsimila al tiuj en Usono, aparte se temas pri la konduto de la spektantaro). “La delica tranokto” okazas en fervoja stacidomo, dum legado de certa ĵus eltrovita Esperanta poemaro. “Por esti eterne juna” levas la demandon: ĉu atenti la koron aŭ la korpon? “Terpomo” estas leginda de ĉiu ano de (kaj uzanto de) la reto Pasporta Servo. Kaj “En vintro tamen ĝuplene” klarigas, kiel estiĝis ĉi tiu libro.

Troviĝas eraroj en la vortoj (ne la gramatiko), sed ili estas maloftaj. Ĉefe temas pri ellaso de unu litero, verŝajne pro tajperaro; atentinda eraro tia estas trovebla sur p. 31, kie la litero ‘n’ defalis el la vorto pinĉileto. La proverba konfuzo de la japanoj pri ‘r’ kaj ‘l’ troviĝas en nur unu loko, la vorto malprezura sur p. 51. La PIVa vorto ŝoĵio (p. 61, glosaro) iel fariĝas ŝozio sur p. 18. Interesa estas la uzo de horaro anstataŭ horloĝo sur p. 74.

Interesa novelaro, relative facile legebla.

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo