Recenzo de
Don Harlow

La Monto

La Monto

de NEMERE István

Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1984. 166p.

________________________________________

Dum pluraj jaroj, la monto staris en regiono okupata de la malamiko. Poste dum kelkaj tagoj la fronto proksimiĝis al ĝia piedo, kaj granda batalo okazis apud nemalproksima vilaĝo. Tuj poste oni komisiis al kvar soldatoj, antaŭaj partizanoj nove rekrutitaj en la armeon, grimpi al la supro por kontroli pri kondiĉoj inter la preskaŭ nekonataj tieaj loĝantoj.

La kvar soldatoj neniam revenis, kaj kvar jarojn poste, longe post la militfino, oni sendis Majoron Reman por enketi pri la sorto de la perditaj soldatoj. Lia enketo inter la izolitaj vilaĝanoj, kaj la sorto de la soldatoj en ilia stranga societo, konsistigas la intrigon de ĉi tiu romano. La temo, aŭ temoj, kompreneble estas, kiel ordinare ĉe Nemere, pli vastaj: la komparo inter nia societo kaj tute primitiva, tamen unike sukcesa, societo; kaj la efiko de fremda influo je tiu lasta, precipe kun la ideo, ke "el perforto naskiĝas perforto".

Mi opinias, ke ĉi tiu estas pli frua romano de Nemere, eble verkita originale en la hungara kaj nur lastatempe esperantigita. Kvankam ne troviĝas indiko pri tio sur la titolpaĝo, la datoj "1979-1980" fine de la romano estas almenaŭ sugestaj. Cetere, la leganto baldaŭ rimarkas, ke la rakontmaniero estas pli facila -- pli "primitiva", se vi preferas, komencante komence kaj finante fine. La tuta historio rakontiĝas el la vidpunkto de Majoro Reman dum lia enketado inter la iomete malparolemaj vilaĝanoj.

La romanon mi trovis bone verkia, sed min iom ĝenis unu sufiĉe grava nekonsekvencaĵo. Nome, kial la vilaĝanoj tiom rifuzis klarigi al Reman la aferon pri la malapero de la soldatoj? Evidentiĝis, ke ili ne multe timas la leĝojn de la "subanoj" -- kaj ankaŭ montriĝis, ke ili sentas neniom da honto pri tiu afero. La sola pravigo por tio estas, ke se la vilaĝanoj frue klarigus, la romano estus nur 15-paĝa.

La prezento de la libro estas iom pli bela ol tiu de, ekzemple, Febroj; la kartona kovrilo estas pli fortika, kaj la bildo estas tre klare desegnita. Aliflanke, kelkaj paĝoj estas preskaŭ nelegeble palaj. Ankaŭ gregas la kutimaj preseraroj, kiuj amase difektis Febrojn. Aparte mislegiga estis tiu duobla eraro malsupre de paĝo 63: "La besto certe ekflavis la adoron de la ejoj..." (ekflaris la odoron?).

Sume: libro entute ne tiel bona kiel, ekzemple, La blinda birdo aŭ Febroj, tamen leginda kaj plezure legebla.

_______________________________________

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo