Recenzo de
Don Harlow

Nomoj

Nomoj

de Johann Hammond ROSBACH

________________________________________

ROSBACH, Johan Hammond: Nomoj. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1999. Broŝ. 74p.

________________________________________

Jam de la komenco de la ĵus finiĝinta duonjarcento, Rosbach estas konata kiel kapabla verkisto de noveloj en Esperanto (kaj eĉ de unu romano). Espereble, la nuna libro ne estas lia lasta, ĉar ĝi estus maltaŭga monumento por fini estimindan karieron.

Temas pri 18 noveloj, vinjetoj, kaj simplaj anekdotoj, pliparte 2-3-paĝaj, el kiuj ĉiu diskutas ion en la vivo de unu persono kaj titole portas nomon, kiun oni atribuas al tiu persono. Kelkaj estas interesaj -- jam la unua ("Lionardo") merite kaptas la atenton, kaj konvene finiĝas per bela ŝerco; la leganton simile trafas kelkaj aliaj mallongaĵoj, kiuj ŝajnas havi ian celon "Gwynplaine", "Animalo", "Kobold, "Mowambo" kaj (ĝis iu grado) "Profesoro Kalsono", ekzemple. Aliajn difektas diversaj problemoj; ekzemple, la fino de "Cecilia" (la kvara) lasis min tute nekontentigita. Du relative longaj pecoj, "Callipygue" kaj "Anemone", estas fakte partoj de unusola rakonto, disrompebla nur pro tio, ke ĉefrolas du malsamaj personoj (patro respektive filino).

Eble eĉ pli grava problemo devenis de la redaktanto, eventuale de la eldonisto. Du el la rakontoj estas evidente nekompletaj. "Bobo", la dua novelo, finiĝas meze de konversado. "Kamma", preskaŭ la fina novelo, eĉ finiĝas meze de frazo. Mi unue supozis, ke malaperas kvarpaĝaĵo dum la vinktado, sed laŭ la paĝnumeroj, tiu evidente ne estas la problemo. Oni povus esperi, ke FEL iam proponos novan, ĝustigitan eldonon; sed mi dubas, ĉu la enhavo ĉiuokaze meritas tion.

Mi aldonu, ke lingve la libro estas tute kontentiga; Rosbach estas tute kompetenta pri Esperanto. La kvar paĝoj de piednotoj fine de la libro iom ĝenas -- temas cetere pri kulturaj, ne lingvaj, aferoj. La novelo "Anemone" sola generis 24 notojn, el kiuj la plimultaj estis sennecesaj.

_______________________________________

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo