Malzorga sed interesa

Harold Brown: Eduko danĝera kaj aliaj teatraĵoj. 151 p. Ulekso, Högsby 1995.

Laŭ la antaŭparolo ĉi volumo de la brita artisto Harold Brown vivanta en Svedio konsistas el dek teatraĵoj. Efektive nur tri el ili estas dramoj kun pli ol unu rolanto; la ceteraj estas unupersonaj monologoj aŭ alispecaj tekstoj. Tamen ankaŭ monologo povas ja funkcii teatre, kaj du eroj el ĉi libro estis prezentataj sursceneje fare de Jerzy Fornal.

La karaktero de la dek eroj tre malsamas. Kelkaj verkoj, kiel la titola Eduko danĝera kaj la teksto Edipo, en historia aŭ mita situacio traktas bazajn demandojn pri la homa ekzistado. Aliaj proksimas al absurdo, jen serioze, kiel en La prelego, jen duonŝerce, kiel en Rigardu antaŭ ol salti. Ankoraŭ aliaj simple strangas, kiel la versa monologo La maristo aŭ la pensofluo Li enlitiĝas, li leviĝas.

En la monologo Eduko danĝera ni renkontas viktimon de la tielnomata popola justeco dum la franca revolucio. La traktataj demandoj kompreneble estas ideaj, politikaj kaj ĉiam aktualaj - kio estas demokratio, ĉu perforto por la bono estas motivebla kaj ĉu eblas forlasi klason sen perfidi ĝin. Jen gravaj temoj, sed la verko suferas de forma problemo: la sola rolanto parolas ĉefe al si mem, tamen li klarigas ĉion iom tro detale por kredinda solula monologo.

En Rigardu antaŭ ol salti temas pri homo, kiu ne tre konvinke provas forlasi la vivon, tamen la vivo rifuzas forlasi lin sed senĉese stumbligas lian strebadon. Ĝi estas lerte konstruita el teatra vidpunkto, sed eble iom tro malpeza.

La prelego estas monologo, komence iom malkoncentrita, kiu tamen en sia mezo subite transiĝas en koŝmaron. La ideo estas interesa, kvankam la aŭtoro eble ne trovis perfektan formon por ĝi.

La pesto estas psikologie lerta dialogo inter du rolantoj, traktanta diversajn homajn manierojn reagi al terura krizo. Ĝia tono estas trafe melankolia, la dialogo plejparte bona kaj la fino malfeliĉa sed sukcesa el arta vidpunkto. Eble mi nomus ĉi drameton la plej grava en la volumo.

La vagabondo estas monologo konata pro la scenigo de Fornal. En ĝi rolas ĉifonulo, iama gravulo. Tamen al mi ne facilas diri, kio estas ĝia vera temo.

La fluto estas drameto kun ses rolantoj, bedaŭrinde ne bone funkcianta kiel teatraĵo, kun nenatura dialogo kaj tro evidenta, kliŝa moralo.

La maristo estas versa monologo sufiĉe stranga kaj teda.

Edipo estas nomata "radio-monologo", sed ĝi pli similas prozan rakonton kiu traktas kelkajn ideojn pri la homaj vivo-kondiĉoj, lokitaj al la situacio de Edipo tuj antaŭ ol li ekscios pri sia vivotragedio. Pri teatraĵo do ne temas.

Tre interesa verko estas Hamleto, kun la iom konsterna subtitolo Radio-monologo/Mutfilma scenaro. Efektive temas pri sep scenoj aŭ bildoj, kie ni vidas Hamleton en diversaj situacioj, sen klarigoj, sen dialogoj. La leganto devas mem interpreti, kunligi kaj kompletigi la scenojn, kiuj estas tre imagivaj. Aparte fortan impreson faras priskribo de tri vitraloj en preĝejo, kie sendube la verko profitas el la bilda artisteco de la aŭtoro. Laŭ mia kompreno ĉi scenaro traktas ĉefe la rilaton inter vivo kaj arto, realo kaj imagoj, spertoj kaj revoj, tamen tre kredeble alia leganto trovos en ĝi ion alian.

La lasta monologo Li enlitiĝas, li leviĝas ŝajne ankaŭ temas pri vivokondiĉoj, sed ion pli substancan mi ne elgajnis el ĝi.

La ĉefaj bonaĵoj en la libro de Harold Brown estas ĝia emo trakti seriozajn ideojn kaj la teatra konstruo de kelkaj dramoj kaj monologoj. El la dialogoj kelkaj estas bonaj, aliaj ne tute naturaj.

La lingvaĵo baze estas flua kaj bona, tamen kun relative multaj makuloj en formo de nacilingva influo kaj eraraj aŭ strangaj vortoj kaj frazoj. Oni trovas kolosala (p. 32), ŝokolado (p. 47), alludi (= aludi, p. 75), plombo (= plumbo, p. 119, 120), ĝis al sub la hoko (p. 37), iom da la intereso (p. 42), kiun oni ne permesis naskiĝi (p. 67), oni ne rajtas postuli pli ol tio (p. 70), modela lernejanto (p. 75) kaj multajn aliajn malglataĵojn. Al tio aldoniĝas ekstreme granda nombro da fuŝoj pro malzorgo - ekde fuŝaj akuzativoj ĝis simplaj tajperaroj.

La Esperanta libroeldonado vere estas stranga mondo. Sendube Harold Brown dediĉis jarojn al la verkado de ĉi tekstoj. Poste li evidente investis konsiderindan sumon da mono en la presado kaj eldono. Kial do ne oferi kelkajn horojn al korektlegado? Kial ne peti kelkajn alilingvanojn tralegi kaj elsarki malzorgaĵojn? Ĉu ne la respekto al li mem kaj al la legantoj postulas tion?

Ĉiel ajn, mi ripetas, ke almenaŭ du-tri el la eroj de ĉi verko vere interesas kaj meritas legadon.

Sten Johansson

 

Reen al:

Eduko danĝera Harold Brown Ĉefpaĝo originala literaturo