Eduko danĝeras

Harold Brown: Eduko danĝera kaj aliaj teatraĵoj. Eldonejo Ulekso, Högsby 1995. 151 p., 100 SEK.

"Eduko danĝera" estas ok teatraĵoj de Harold Brown kun du liaj tradukoj: dramigo de "La maristo" de S.T. Coleridge kaj traduko de "La fluto" de Agnes Bøgh-Høghsted. Estas krome kelkaj kantoj por teatraĵoj. La teatraĵoj estas jam prezentitaj kelkloke en Eŭropo. La aŭtoro ricevis, kune kun Kerstin Rohdin, du premiojn de UEA por "Infanlibro de la jaro" pro tradukitaj libroj de Astrid Lindgren.

Petro en Rigardu antaŭ ol salti kritikas stultan burokratismon de departementoj, obstinecon kaj nekomprenon de homoj. Petro ankaŭ plendas pri la egoismo de homoj. Ĉu Petro volas helpi Arturon mortigi sin mem? Komika situacio kutime venas el serioza problemo. Vagabondo filozofiumas ĉarme. Li vekas kaj stimulas aktivecon de nia pensado. Kiu volas morti kiel hundo?

"Mortigu ĉiujn, kiuj scias legi kaj skribi"

La sceno de Eduko danĝera montras kaptitan personon, kiu spegulas unu flankon de la franca revolucio, en malliberejo. La titolo kaŝas satiron kaj kritikon. "Li scias legi kaj skribi... Mortigu ĉiun, kiu scias legi kaj skribi. ... jes, nun oni traktas la literaturon serioze ... oni mortigas pro ĝi ..." Li estas nur sekretario de grafo, kiu jam estis forigita de la popolo, kaj oni mortigos lin iom poste. Lia monologo avertas kaj memorigas min, ke inter la revolucio 1789-1799 kaj la nuntempa skandalo, la afero Rushdie, ne tiom diferencas. Kio estas revolucio kaj evoluo de homoj?

En La prelego preleganto klopodas trovi sencon de homa ekzisto: "... en suna dimanĉa mateno oni povas forigi el la mondo alian vivantan estaĵon, personon kun propra historio, propraj pensoj, sentoj, ideoj ... kiu estas same grava kiel vi mem ... kaj la naturo, kaj la homaro reagas al tiu malapero per nenio, pli ol momenta tremo de kelkaj ondoj..."

"Niaj vivoj fariĝos trankvilaj kaj mildaj kiel kareso"

Sed en Li enlitiĝas, li leviĝas fine li trovas iom da konsilo: "... kiam alvenos ĝusta momento, mi ripozos; mi aŭdos la voĉojn de anĝeloj; mi vidos, ke la ĉielo estas garnita per diamantoj; ni vidos, ke ĉiuj malbonoj en la mondo, kaj ĉiuj niaj suferoj droniĝos en la kompato, kiu kovros la teron, kaj niaj vivoj fariĝos same trankvilaj kaj mildaj kiel kareso." Lia ŝerco, kiu povus sufoki religiajn homojn, tamen amuzigus legantojn. Ankaŭ lia okcidenta vivmaniero ridigos orientajn virojn, kiuj neniam povus imagi sin helpantaj sian edzinon en kuirejo.

En La pesto "li" priskribas panikon de homoj en pestoregata regiono: "... Eble en la fino oni linĉos homojn pro tio, ke tiu portas ruĝan hararon aŭ bluan ĉemizon!" "Ŝi" priskribas la lastajn momentojn de diversaj homoj: dignajn kaj malestimindajn mortintojn. "La rezulto de ambaŭ estas samaj ... La diferenco estas la stilo." Kritikon, suferon, tragedion kaj morton la aŭtoro povis speguli trankvile, digne kaj bele.

Mutfilma scenaro Hamleto estas interesa, ĉar ĝi donas melankolian impreson al mi, kiu vivas en temporapide ŝanĝiĝanta epoko en ĉio.

Ankaŭ Edipo estas tia, ke la leganto mem povus esti Edipo, kaj cerbumas, mem kreas propran Edipon leginte la teatraĵon.

Malgraŭ kelkaj preseraroj oni facile povas kompreni. La alia estas, ke la akuzativo postulas cerbumon ĉe legantoj. La tekstoj uzeblas por esperanto-kursanoj. Traleginte la libron mi sentis helan kaj tutecan optimismon de la aŭtoro. Sed eble aliaj trovos la malon.

Boomee Kim-Lindblom

 

Reen al:

Eduko danĝera Harold Brown Ĉefpaĝo originala literaturo