Reinhold Schmidt: Gustaf Vasa
SCHMIDT, Reinhold ; Gustaf Vasa ; 1910 ; 83 p.
Historia dramo. La unua dramo originale verkita en Esperanto.
"La stilo estas ĝenerale bona, kvankam ofte iom duba."
/Lingvo Internacia, 1910, p. 574
Legu recenzon el La Revuo 1910: Gustaf Vasa
Legu recenzon el Lingvo Internacia 1910: Gustaf Vasa
"La dramo estas vivplena rakonto de okazaĵoj dum la klopodoj de Gustaf Vasa por liberigi Svedujon el la jugo de Kristiano reĝo de Danujo. En la unua akto la heroo ĵus forkurinta el malliberejo, kie li estis gardita kiel garantiulo klopodas por kunigi siajn partianojn. Ĉe la fino de l' dramo inside atakita de la Danoj, li venkas ilin kaj sin preparas por militokupi Stokholmon.
La stilo de la verko estas ĝenerale peza ne tuj komprenebla tial ke la vortordo estas tuta ŝanĝita pro la postuloj de la rimo kaj tro imitas la germanan sintakson. Tial tiu verko ne estas konsilinda al novaj Esperantistoj."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964
Reen al: Reinhold Schmidt - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj