Hibrida verko

Paul Gubbins: Heksakloro unu komo tri. Dramo en tri aktoj. 63 p. Fonto-kajero 30, Chapecó 2005.

Paul Gubbins plurfoje gajnis premiojn pri teatraĵo en la Belartaj Konkursoj. Per Heksakloro unu komo tri li akiris la unuan premion de 2004. Laŭ la antaŭparolo li verkis ĝin pro iama komento de Marjorie Boulton, laŭ kiu ne troviĝas tragedio en klasika senco inter la Esperantaj dramoj.

Efektive Heksakloro unu komo tri estas hibrida verko. Ĝi komenciĝas kiel relative normala teatraĵo en la naturalisma tradicio de la 20a jarcento, kun psikologia kaj socia enhavo kaj pli-malpli realisma dialogo. Kiel tia ĝi estas sufiĉe bona, kvankam la dialogoj kelkloke suferas pro troa informemo de la aŭtoro, pro kio la scenoj ne ĉiam impresas tute konvinke. La bazo de la intrigo tamen estas tre bona. Temas pri moderna kaj grava temo, en kiu rolas ekologio, klasaj diferencoj kaj aliaj sociaj demandoj. Ni trovas nin en laborista hejmo de iu nordangla vilaĝo. Tamen, meze de la verko, pli precize sur paĝo 37, ĉesas la hodiaŭa teatraĵo kaj ni trovas nin kvazaŭ en ia Sofokla tragedio, kun Edipo-simila protagonisto, kvankam lokita en nian tempon. Kompreneble troviĝas kaŭzo de tia ŝanĝiĝo, ia subita aŭ finfina ekkonscio pri la signifo de iamaj agoj. Malgraŭ tio mi trovas la drastan ŝanĝon tre stranga el ĉiuj vidpunktoj: logika, estetika, psikologia, dramaturgia. Se temus pri intenca efekto, se la aŭtoro vere celus absurdan aŭ satiran efikon, eblus almenaŭ konsideri la aferon. Sed nenio kredigas tion. Supozeble Gubbins mem ne konscias la strangecon de sia hibrida verko. Plej kredeble li decidis plenumi la imagitan "mendon" de Marjorie Boulton, kreante Esperantan tragedion en moderna medio, kaj tiu decido pri ĝenro kondukis lin al la jena solvo. Ŝajne mankis al li kompreno, ke la interna logiko de lia elektita historio postulis ion tute alian.

Oni jam ofte konstatis, ke la Esperanta drama arto ege postrestas rilate al la prozo kaj poezio. Gubbins ja havas kelkajn el la talentoj bezonataj por iom ŝtopi tiun breĉon. Bedaŭrinde tamen aliaj mankas. Eble plej grave mankas al li fido kaj respekto al la kreitaj intrigo kaj figuroj. La fakto, ke kreis ilin la aŭtoro, ne donas al tiu la rajton trakti ilin kontraŭ ilia naturo, kiel okazas en Heksakloro unu komo tri.

Sten Johansson

 

Reen al:

Heksakloro unu komo tri Paul Gubbins Ĉefpaĝo originala literaturo