Ligo al Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj el el Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Diverskolore

recenzas via redaktoro
[Donald Broadribb]

TREVOR STEELE: Diverskolore. Kaliningrado: Sezonoj, 2005.112p. broŝurita.

Trevor Steele estas verŝajne la plej aktiva kaj talenta verkisto en Esperanto nuntempe, kaj rangas inter la plej talentaj aŭtoroj en la historio de nia lingvo.

La modesta aspekto de ĉi tiu libro ne trompu vin. En ĝi estas aro da eseoj – kaj rakontoj – trafaj, tre aktualaj, esprimantaj senmaskan komentarion pri nuntempaj eventoj pensigaj, ne ĉiam nepre prikonsentendaj, sed honestaj kaj konvinke prezentitaj.

Kelkaj artikoloj jam aperis en diversaj gazetoj, kelkiuj en ESK mem, aliaj aperis aliloke, aŭ estas por la legantaro tute novaj.

La unua parto titoliĝas "Koloroj de Hindio", kaj tre honeste, kaj malkaŝe, montras al ni tiun landon kia ĝi aktuale estas. La bildo estas multefaceta.

"Koloroj de aliaj landoj" estas la dua parto. En ĝi estas eseoj pri aŭstraliaj aborigenoj (unue aperigitaj en ESK en 1995), Litovio, Honkongo, Brazilo, nenomita balta lando (amuza epizodo sed ankaŭ serioza).

Parto tri "Recenze/reage" enhavas kelkajn tre gravajn eseojn, el kiuj mi subtreku "Business as usual" kaj la tuj sekvan "Estimata s-ro Kertesz", kiuj estas grave aktualaj – kaj avertaj. Kvankam eble vi ne konsentos kun ĉiuj liaj vidpunktoj (tamen, mi mem, jes ja), ili estas profunde konsiderendaj. Same, sed aliteme, "Iluzioj kaj spontaneco".

"Koloroj de la infanaĝo", la kvara parto, vekos kelkajn memorojn en, verŝajne, preskaŭ ĉiuj legantoj.

Fine, parto kvin, "Noveloj", regalas nin per ne nur spritaj sed rimarkinde talentoplenaj fikciaĵoj.

Do, entute, bukedo da tre diversnaturaj verketoj (ofte nur du-tri-paĝaj), el kiuj kelkaj fariĝos sendube historiaj kuriozaĵoj, kaj aliaj restos eterne ĉe la pinto de nia literaturo.

Ĉu mi tro entuziasmas? Pri tio vi mem juĝu. Sed por fari tion, vi devos unue legi la libron!

Diverskolore aĉeteblas ĉe Trevor Steele, 52 Exmouth Road, Glanville SA 5015. La prezo estas $20 + afranko. 0

 

 


Trevor Steele

Diverskolore