Ekstremoj
Recenzas Donald Broadribb
Ekstremoj, de Miguel Fernández, Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Liven Dek. Eldonis Internacia Esperanto-Muzeo, Vieno, 1997. 207 p., broŝurita.
Kolekto de noveloj: Miguel Fernández, Jorge Camacho kaj Liven Dek ĉiuj kontribuis novelojn pri amo trans morto, sinmortigo, toleremo, venĝo, malfidelo, unua amora sperto, aidoso [AIDS], kaj seksa memkontentiĝo; Gonçalo Neves kontribuis novelojn pri amo trans morto, sinmortigo, toleremo kaj venĝo. La amplekso de la noveloj varias de du ĝis dek unu paĝoj.
Se vi amas plurfoje en ĉiu paĝo kontroli vortojn en vortaro, vi nepre amos ĉi tiun libron, kvankam ne ĉiun vorton vi trovos en via vortaro (eĉ ne PIV) nek en la ampleksa Glosaro fine de la libro. Tio vere preskaŭ mortige ĝenas la legadon, ĉar kvankam multaj el la "neologismoj" estas evidentsignifaj, pluraj eĉ kernaj por la signifo estas nediveneblaj. Verŝajne profunda scio pri la vorttrezoro, precipe la stratularvortoj, de la Hispana kaj Portugala lingvoj helpus ŝajnas al mi ke la verkintoj ĉerpis multe el tiu fonto.
Ke la verkintoj havas talenton, estas klare. Domaĝe, ili estas kvazaŭ iniciatantoj de serioza literaturo amnovela en Esperanto, tial ili havas nenian jam establitan mezurilon al kiu kompari la altecon de la kvalito de siaj verkoj. Konsekvence, la artnivelo de la noveloj multe varias.
La enhavo de pluraj (multaj?) el la noveloj ŝokis multajn recenzantojn, kiujn tamen ne ĝenas la noveloj de Chaucer, kiuj estas multe pli malprudaj liaj Rakontoj de Canterbury verkiĝis antaŭ 600 jaroj, kiel tio iel akceptindigas temojn kaj priskribojn, dum nuntempeco malindigas similaĵojn? Nu, ĉu Fernández, Camacho, Neves, aŭ Dek estas egale talenta kiel Chaucer samaĝe? (Chaucer estis jam 43-jara kiam li ekverkis la Rakontojn de Canterbury; niaj aŭtoroj estas nur 30 ĝis 37-jaraj.) Nu mi ne aŭdacas aserti tion; nek nei ĝin. Eble... eble...
Kaj la abundaj neologismoj? Nu, Shakespeare inventis pluroble pli da vortoj ol nia kvaropo, en siaj verkoj. Do, ĉiu al sia propra gusto.
Nia literaturo elkerne bezonas maturiĝi, kaj ĉi tiuj "junaj Turkoj" brave kontribuas siajn brikojn al la konstruado.