Ligo al Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj el el Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

ENLUMIĜO

Recenzas Donald Broadribb

Enlumiĝo, de Albert Goodheir. Ilustrita de Gillian Goodheir. Kardo: Glasgow, 1987. 44p. broŝurita. Prezo £2.80. Mendebla per nia Libroservo, je proksimume $10.00.

"Naturfilozofia poemaro" – tiel tekstus la klasifiko se ĝin farus literaturisto. Sed ne lasu tion timigi vin. Temas pri belegaj poemoj, kies karakteron eble plej bone reprezentas ĉi tiu ĉerpaĵo:

Senhalte la vivanta universo
elverŝas sin torente,
en monda epopeo ĉiu verso
atestas elokvente.

Dum mi kunstaras kun la kontinuo
atente kaj silente,
dum mutas mio, la interna bruo,
eĉ nur momente.

William Auld karakterizas Goodheiron kiel sentdisĉiplon de Spinoza, kaj prave. La poemojn oni devas legi malrapide, medite, por ke la sento ne nur enpenetru sed ankaŭ plenigu onin. Verdire, ĉi tiu libro estos unu el la tre malmultaj kiuj hejmloĝos sur miaj librobretoj.

(Kaj flustre: iel Albert Goodheir verkis aŭtentikan poezion sen uzi la "poeziajn neologismojn" famegajn en nia literaturo. Ĉu ebleta indiko ke temas pri ja vere aŭtentika poeto?)

 

 


Albert Goodheir

Enlumiĝo