Ligo al Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj el el Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

LA FLOROJ DE L' KREPUSKO

Recenzas Donald Broadribb

La Floroj de l' Krepusko, de Serĝo Elgo. Romano originale verkita en Esperanto. Prilly (Svislando): Kooperativo de Literatura Foiro, 1995. 168p., broŝurita.

Talenta aŭtoro, bone planita intrigo, interesa stilo – la ingrediencoj de verko kiun oni anticipus esti bonkvalita detektivo-/spiono-romano.

Kiam mi komencis legi la libron, min tre allogis la komencaj ĉapitroj, kaj mi anticipis tre bonan legaĵon. Sed ve! Post la unuaj kelkaj ĉapitroj la aŭtoro komencas prelegi al la legantoj pri sia favorata politikasociologia temo, kaj la legintereso rapide malaperas.

Propagandromanoj malofte sukcesas, kaj ĉi tiu deradike malsukcesas. Kial la aŭtoro ne verkis sociologian, aŭ politikan, eseon por publikiĝo en Literatura Foiro, aŭ eble Survoje, por ke ni povu legi libroforme verkon kiu sen tiaj longaj propagandaj tekstoj estus bone konstruita kaj tre leginda rakonto?

La politika-sociologia prediko mem, kiu daŭras nemaskite multajn paĝojn, temas pri la kaŭzoj de la fiasko de Marksismo kaj la demando ĉu la valoroj de modifita Marksismo povus reformuliĝi en la kadro de pli humanisma, socialista – demokratia reĝimo. La socia fono de la diskuto estas, kompreneble, la Orient-Eŭropa "ekskomunista bloko"; tamen, kvankam kelkaj detaloj estas specife Orient-Eŭropaj, la diskuto havas ĝeneralan aplikeblecon en la moderna mondo. La diskuto estas bone verkita, kaj la literatura fono – eventoj en la romanintrigo – estas trafa.

Ĉi tiun romanon ĝuos nur la spirite fortikaj. Kiel mi supre diris, estas domaĝe.

 


Serĝo Elgo

La Floroj de l' Krepusko