Ligo al Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj el el Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Pri Metropoliteno

diskutas Ronald Cecil Gates

Vladimir Varankin: Metropoliteno. [1933]. 3a eldono: Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. 143p.

En Amsterdamo en la jaro 1933 estis eldonita Metropoliteno 1), unu el la dekkelkaj romanoj plej frue verkitaj en Esperanto, kaj aserteble klasikaĵo.

1). "Metropoliteno" = subtera fervojo. - DB

La aŭtoro, Vladimir Varankin, ruso naskita en 1902, elstaris inter aktivuloj pri Esperanto en tiama Sovetunio.

Eklerninte la lingvon en la lasta jaro de siaj gimnaziaj studoj en Niĵnij Novgorod, li fondis en tiu urbo rondeton de junaj esperantistoj. Tiel en 1920 komenciĝis dek sep jaroj da sidediĉo 2) al Esperanto pere de verkado, tradukado, organizado, kaj propagandado.

2). = sindediĉo. - DB

Li akiris postenon ĉe kavaleria lernejo kiel politika kunlaboranto kaj bibliotekisto. Transloĝiĝinte al Moskvo en 1927, li studis en universitata fakultato pri sociaj sciencoj, kaj poste iĝis direktoro de alta lernejo pri fremdaj lingvoj. Ekde 1935 li samtempe instruis historion en alia moskva instituto. Dume li multe verkis (eĉ aperigante romanon en la rusa), kaj aktivis en la tutrusia komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio, iĝante fine ĝia ĝenerala sekretario. Li iĝis ankaŭ membro de la Lingva Komitato de Akademio de Esperanto.

Tamen Esperanto ne estis imuna kontraŭ la stalina buĉado ante 3) "popolmalamikojn". Ĝi estis proklamita "lingvo de cionistoj, kosmopolitoj kaj faŝistoj", pro kio kaj la literaturo kaj la esperantistoj mem suferis kampanjon celantan ilian neniigon. Varankin-on oni arestis en februaro 1938, kondamnis kiel aktivan membron de spiona kaj terorista organizaĵo, kaj tuj mortpafis.

3). =je. - DB

Devis pasi preskaŭ du jardekoj, antaŭ ol la militista kolegio de la supera kortumo, kontrolinte lian kazon, trovis ke li estis kondamnita senbaze, nuligis la verdikton kaj restarigis lin en la Komunista Partio.

Metropoliteno longas pli ol okdekmil vortojn. La originala eldono estis relative malmultkvanta kaj la libro estis malelegante prezentita. Kvardek kvin jarojn poste, en 1977, aperis en Kopenhago dua kaj multe pli luksa eldono. Kaj fine, en la jaro 1992, la romano publikiĝis en Rusujo mem, ĉe la eldonejo Sezonoj.

Ekzempleron de tiu tria eldono mi akiris en 1999, dum la berlina Universala Kongreso, kaj post sufiĉe longa prokrasto mi legis ĝin.

La volumo estas plaĉe bindita, sed la kompostado kaj presado estas nur mezkvalitaj. Tamen kio multe pli gravas, tio estas, ke la libro enhavas seppaĝan enkondukon, verkitan de Nikolaj Sepanov, pri la romano kaj ĝia aŭtoro; sespaĝan postparolon ate de 4) la redaktinto, Aleksander Korĵenkov, pri la lingvaĵo de Varankin kaj pri la korektoj faritaj dum la redaktado; kaj kvin paĝojn da klarigoj pri diversaj nomoj kaj esprimoj, kiujn en la teksto la redaktinto kursivigis. Al la enkonduko mi ŝuldas preskaŭ ĉion, kion mi scias pri la historio kaj de la romano kaj de Varankin mem.

4. = verkitan de. - DB

La strukturo de la romano estas iom komplika, ĉar la verko laŭiras du plimalpli paralelajn intrigojn. Juna rusa inĝeniero, vizitante Berlinon en la jaroj 1928 kaj 1929 por studi la konstruon de metropola subtera fervojo, skribas taglibron; kaj tiu unuapersona rakonto konsistigas la skeleton, aŭ eble pli ĝuste la ŝelon, de la verko.

Tamen en la taglibro la sennoma skribanto rakontas pri sia verkado de romano, kiu temas pri vizito al Berlino de juna sovetia inĝeniero, nomita Vitalij, por studi la konstruon de "metropoliteno". Kaj la plimulto de la libro konsistas el la evoluanta teksto de tiu romano, traplektita per ofte longaj enskribaĵoj el del la taglibro kaj fine (amenaŭ ĉe la unua ekvido) okupanta sola, sen interrompo, la duan parton de la verko, nome la lastajn okdek unu paĝojn el sume ducent tridek sep.

1) elde=el. DB

Kaj en la taglibro kaj en la interna romano, troviĝas forta biografia elemento, ne kiom koncernas inĝenieraĵojn, sed ja kiom koncernas la personan historion de Varankin, kaj liajn edzinon kaj filineton, kaj liajn spertojn dum eventoplenaj jaroj en Sovetrespubliko.

Laŭ la postparolo de la redaktinto, krom la korektado de preseraroj troviĝantaj en la unua eldono kaj de eraroj evidente rezultintaj el aŭtora preteratento, oni opiniis dezirinde fari lingvajn korektojn en ne malpli ol dek naŭ kategorioj: vorto misliterumita (ekzemple defekto) aŭ neekzistanta (grimi anstataŭ ŝminki); semantike malĝusta vortelekto (aŭtomaŝino anstataŭ aŭtomobilo); malĝusta vortkunmetado (kvinjaro); uzo de transitiva verbo kiel netransitiva (ĉagrenigi); la malo (enmiksiĝi ion); uzo de indikativo anstataŭ kondicionalo (kvazaŭ nenio

okazis); uzo de indikativo anstataŭ volativo (ĉu vi deziras, mi metos la tekruĉon); eraro pri nombro (tridek unu procento); superflua artikolo (al la nia taĉmento); manko de artikolo (enigis en dorson); malĝusta aŭ superflua uzo de ĝi (kiu ĝin kriis kaj ĝi estas bone); uzo de nek anstataŭ ne...eĉ (li faras nek unu movon); uzo de ni kun anstataŭ mi kun, kiam temas pri du personoj (ni kun la patrino); malbona elekto de prepozicio (afero hun loĝejo); preterlaso de ke (mi komprenis, vi parolis pri... ); mislokado de ankaŭ (mi ankaŭ petas pardonon); erara uzo de adverba finaĵo (ĝi estas interese); nekonsekvenca ortografio de rusaj nomoj (Nikolaeviĉ); kaj erara transskribo de nerusaj nomoj (Gindenburg).

Malgraŭ la longeco de tiu listo, la redaktinto asertas, ke "sufiĉe multaj pekoj kontraŭ la gramatiko estis lasitaj senŝanĝe [tiele] ankaŭ en la nuna eldono por ne damaĝi la stilon kaj enhavon de la romano" (ĉe paĝo 252). Do, kion oni povas diri pri tiuj stilo kaj enhavo?

Nu, la paralela evoluigo de du similaj intrigoj, unu ene de la alia, estigas en la menso de la leganto iom da konfuzo; kaj oni eĉ demandas al si, ĉu de tia konfuzo ne suferis iomete Varankin mem. En la baza taglibro, ĉe la fino de la unua parto de la romano, la ĉefrolulo skribas:

Ĉi tie kunfluiĝas la pasinto kun la estanto. Sed la romano ne estas finita. Ĉu mi fariĝis Vitalij Zorin, aŭ inverse? Tio kaj alia! Nenio ŝanĝiĝas pro tio. Nur atentu: La romanon mi estas daŭrigonta en nomo de tria persono. Alie la legonto nenion komprenos.

Kaj efektive en la sekvanta dua parto la du rakontoj – tiu prezentita per la taglibro kaj tiu evoluigita en la interna romano – kunfandiĝas. Germanino Alice, kiu en la taglibro reciproke enamiĝis kun la sennoma aŭtoro, aperas nun kun la sama rilato al Vitalij; kaj rolas en la dua parto, en la romano pri Vitalij, ankaŭ aliaj gegermanoj, kiuj antaŭe aperis nur en la taglibro.

Tiu konfuzo tamen ne malpliigas la efikecon de la traktado ante 1) gravajn temojn el tiamaj Sovetunio kaj Germanujo, kaj ante 1) interpersonajn rilatojn. Detale kaj kun verŝajneco prezentiĝas klaskonflikto kaj stratbatalado en Berlino; longdaŭraj diskutoj en kunsidoj en Moskvo; kaj la siserva 2) konduto de tieaj burokratoj. Subtile prezentiĝas la rilatoj de Vitalij (kaj de la skribanto de la taglibro) kun siaj edzino kaj filineto en Rusujo kaj kun sia amatino en Germanujo.

1) = pri. DB

2) = sinserva. DB

La verko ja estis pionira: la romano en Esperanto ankoraŭ junecis; kaj estas forte dubinde, ĉu Varankin ĝuis aliron al la ĵus aperinta Plena vortaro. Estas interese, ke li adoptis la francisman absolutan infinitivon, kiel ekzemple en "Se rigardi ĝin deekstere, ĝi aspektis fiera..." (ĉe paĝo 175).

Pro la laŭŝajna multego de tekstaj ŝanĝoj faritaj de la redaktoro, oni hezitas taksi la lingvan stilon de Varankin. Tamen probable restas sufiĉe de la originalo por subteni verdikton pri lingva konservismo. Kaj certe la verko montras kaj viglecon kaj superordinaran priskriban povon. Se la legado postulas penadon, tio ne estas sen rekompenco.

[Ĉi tiu recenzo estis parto de ekzameno por la

Klereca, de R.C. Gates. Ĝi estas reprodukita neŝanĝite.-DB]

 


Vladimir Varankin

Metropoliteno