Ligo al Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj el el Esperanto sub la Suda Kruco

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Neokazinta amo

recenzas via redaktoro
[Donald Broadribb]

Lena Karpunina: Neokazinta amo. Antverpeno: Flandra Esperanto- Ligo, 2007. 149p., broŝ. Takso: ????

Ĉi tiu novelaro konsistas plejparte el rakontoj premiitaj en la belartaj konkursoj de UEA dum la lasta deko da jaroj. Ĉar mi estas unu el la tri juĝistoj por la proza branĉo de tiuj konkursoj, mi renkontis en la novelaro plurajn malnovajn amikojn, kiuj nun same kiel antaŭ la jaroj plene meritas siajn premiojn.

Ĝenerale, la rakontoj esprimiĝas per la "mi-formo", t.e., la aŭtoro mem pretendas esti la ĉefrolanto en la rakonto. Tio donas tre vivan karakteron al la verkoj, kaj ankaŭ lasas al la aŭtoro la liberon bazi siajn rakontojn parte sur realaj spertoj, kiel ankaŭ sur imagitaj.

La rakontoj havas relative simplan intrigon, kio neniel signifas ke ili estas senvaloraj literaturaĵoj. Tute male, pluraj el ili estas preskaŭ majstroverkoj, kaj tre indas esti sur la librobreto de literaturamanto.

Lena Karpunina naskiĝis kaj pasigis la plejparton de sia vivo en Taĝikio, lando en la iama Soveta Unio, kaj tial la fono de la noveloj estas iomete nekutima por ni en Aŭstralio. Sed la temoj de la ĉiutaga vivo ne tre varias inter landoj — ni ĉiuj estas homoj, kaj frontas tre similajn situaciojn. Parto de la freŝo de rakonto bazita sur la reala vivo ŝuldiĝas al la kapablo trovi en ĝi emociajn reagojn plej ofte kaŝatajn.

La unua novelo, "Neokazinta amo" estas tia. En Esperantokongreso, juna polo vojaĝema, Gjegoj, renkontas nian aŭtoron, kaj ŝi donas al li sian adreson kaj ĝentilan inviton ŝin iam viziti en Taĝikio. Kompreneble, ŝi ne supozas ke li efektive vizitos ŝin — ja nur pro ĝentileco ŝi donis la adreson, kvankam kontraŭ la konsilo de amikino ŝia. Sed surprize, unu tagon Gjegoj ja vizitas, kaj ŝi ĉi- ĉeronas lin en sia urbo. Reciproke li invitas ŝin veni al Pollando por konatiĝi kun lia loĝurbo. Ŝi ne tre amas turismadi, sed…

Turistado povas esti iom troa, precipe kiam la ĉiĉerono insistas montri ĉion en la urbo, kaj neglektas la fakton ke la gasto laciĝas. Du junaj amikoj de Gjegoj afable helpas. Kaj io tre neanticipita okazas. Kio? Nu, pri tio temas la titolo de la rakonto, kaj mi ne intencas riveli al vi la misteron, ĉar ĝi estas tro ĉarma por esti senmaskigita. Mi proponas ke vi mem legu la novelon por sciiĝi. Ĉu mi vekis vian apetiton?

 

 


Lena Karpunina

Neokazinta amo