Tamen eks pri tremoj

Joxemari Sarasua recenzas

208 aprilo 1998

Post la kolektiva poemaro Ibere Libere, la hispana-portugala kvaropo ariĝinta sub la marko ibera skolo t.e. Jorge Camacho, Miguel Fernández, Liven Dek kaj Gonçalo Neves reaperas kun nova komuna verko. Ĉi-okaze temas pri novelaro aranĝita ĉirkaŭ ok temoj ial ekstremaj, nome: malfidelo, unua amora sperto, aidoso, amo trans morto, seksa memkontentiĝo, sinmortigo, toleremo kaj venĝo. Ĉiu aŭtoro teksas laŭ propra prismo kaj sentemo po unu rakonto ligita al ĉiu temo, krom Gonçalo Neves kiu verkis pri nur kvar temoj. Cetere trionon el la noveloj literatur-amantoj jam povis legi dise en pluraj gazetoj, inter kiuj ĉi Fonto. Jen do deir-punkto alloga kiun tamen embuskas riskoj, kiel ni poste vidos.

Ne senkiale la t.n. ibera skolo pintas en la panoramo de la esperanta beletro. Oni povas nur kundividi la juĝon de Fernando de Diego en ties antaŭparolo al la novelaro kaj konstati "kiel freŝe, nove, suple. esprimive kaj etos-kree brilas nia esperanto, kiam ĝi estas instrumento uzata kun talento, kompetento kaj sindediĉo". Ni devas do varme saluti ĉi novan riĉigon al nia literaturo... kvankam troa eluziĝo de ĉi formulo, ofte kaj senmerite aplikata al ajna elkovaĵo esperant-lingva, kvazaŭ senigis ĝin de ties ĝusta signifo. Ne en ĉi kazo. Tamen estas nature ke la tono kaj nivelo de la diversaj kontribuoj, same en ĉiu kolektiva verko, rimarkinde varias de unu aŭtoro al alia, kaj ankaŭ ene de ĉiu aŭtoro mem.

Miguel Fernández sin rivelas refoje kiel aparta kaj ĉiam surpriza lingvo-virtuozo, ne nur en la kampo poezia, sed ankaŭ kiel patosa rakontisto. Lia arta kalibro eksterdubas, kiel jam scias ĉiu literatur-ŝatanto. Pri kelkaj kordoj aŭtem la andaluzo sin prezentas pli originala ol pri aliaj. Inter liaj atutoj mi decide vicigas Du gardenioj, bildigo de am-triangulo kie amo, pasio kaj toleremo baraktas interplektite kaj kies temo ŝajnas pruntita al filmo de la hispana reĝisoro Pedro Almodóvar. Plaĉas ankaŭ Lia Londona uverturo, inico amora ritme de marimbo kaj pluveroj en la Londono de la sepdekaj jaroj. Obskuro kaj mizerikordo tamen troas ĉe Kolonelo Sanz, ekscesa priskribo de gejo turmentita en opresa atmosfero, kvazaŭ rezulto de ĉarpentista kunmeto de ŝablonoj, dum mankas en la renkonto sincera kor-inklino al la protagonisto. Same indiferenta lasis la subskribinton la bon-pensule progresema La fino de la utopio, bon-intenca atesto pri defalo de idealoj kadre de la reformisma periodo en Hispanio.

La juna akademiano Gonçalo Neves posedas tre rafinitan lingvo-senton, rande de preciozismo. Li iras propran vojon serĉe al efekta lingvaĵo kiu frapu la streĉitan leganton per vort- kaj frazo-sputoj, kiel mitralo. Konfesinde lia traesploro de la ivoj de esperanto ofte fruktas je malŝablonaj eltrovoj, tre estimindaj el vid-punkto estetika - ja grave per si mem: ne por nenio temas pri beletro! Sed la problemo situas iom alie. Krom redundoj kaj lingvaj piruetoj oni rajtas atendi ankaŭ ion plian, kor-skuan aŭ kor-karesan, sed male la leganton hantas la impreso ke post la vort-ludoj kaj pastiĉoj de la portugalo sin kaŝas vakuo kaj malmulte da originalo. La dirlididiaj sparkoj ne sufiĉas por kateni la intereson, kaj bedaŭrinde la leganto ne povas eviti ian senton de agaciĝo.

Liven Dek verkas efike kaj sincere: pli ol sufiĉe! Lia flue klasika esperanto kontrastas kun la baroko de la antaŭa duopo, sed tute ne misrange. Se al naturaj dirindoj sumiĝas ofico, da kio Liven Dek akumulis pogrande, la rezulto ne povas desaponti: la ŝoke elnodiĝanta Marta kaj Maria kaj la kor-tuŝa La letero, ekzemple, apartenas al tiu kategorio de rakontoj kiuj fiksas sin en la memoro kaj nefacile forviŝiĝas. Se pedantumi, eble unu rimarkigo: ajna mez-lernejano bone scias ke abunda uzado de parol-turnoj, idiotismoj kaj proverboj ŝiboletas la homojn poke kulturitajn. Ja tiuj fariĝas kvazaŭ ŝlosiloj aŭ mezur-unuoj por la kompreno kaj ekspliko de la ĉirkaŭa realo, sam-tempe anstataŭante originalan pensadon. Nu, estas vere ke frazeologio, kun sia mondo de metaforoj kaj bildoj, konstituas la dinamikan kernon de lingvo, fronte al la statikaj gramatiko kaj leksiko, kaj la parton plej malfacile mastreblan al nedenaskulo. Jen kial komune akceptitaj parol-turnoj aŭ kliŝoj plenumas rolon lingvo-identigan inter la parolantoj, krom spici la vort-fluon. Sed la afero estas iom alia kiam temas pri beletro. Ĉi-kampe oni estu prefere avara pri ili, almenaŭ se oni ne volas krei apartan efekton aŭ oni ne havas pure didaktikan celon - celo aliflanke ege oportuna ĉe ni: pri la deficito kaj fakta ignorado de la esperanta frazeologio ne necesas insisti. Resume: eble iom tro da lakto acida por infana stomako, tuŝi onin kiel akvo anseron, muta kiel fiŝo, engluto de la maldolĉa pilolo ktp mi trovis ĉe Liven Dek. Krome en ĉi kazoj, vole-nevole, kvazaŭ travideblas la metiista mano de la aŭtoro - tre danĝera afero! Sed povas esti ke mi eraras, aŭ simple ke mi estas tro har-fendema.

Deziro, de la dokta sed juna madridano Jorge Camacho, estas unu el la plej teneraj rakontoj en la tuta kolekto, kaj valora per si mem. La speciala komuniiĝo de patro kun sia ĵus perdita filo, kiun li iel retrovas kaj rekonas, tuŝas plej internan kordon pro sia senafekto: jen belega, vitalisma medito pri soleco kaj ambezono. Ankaŭ la ali-tonan Pudenda leko - fola kaj ĝuinda ĝis la apoteoza fino! - scios apreci kaj danki la sentema leganto, same kiel ekzemple Neniam plu... Camacho posedas personan voĉon kun multaj direndoj, krom sobra prozo dediegeca... Oni ja rajtas atendi de li eĉ brilan romanon (fenomeno neofta en esperanto).

Tamen unu novelo lia, malgraŭ promes-plena elir-punkto, malplaĉis al la subskribinto: temas pri Rúbens, malverŝajna intrigo pri Papo infektita je aidoso. Spektintoj de la konata filmo de Martin Scorsese La lasta tento de Kristo espereble komprenos mian obĵeton: la tubero ĉi-filme ne kuŝas sur la pli-malpli ardaj scenoj de la profeto kun virinoj, tute ne, sed sur la fakto ke la di-homo montriĝas tiel homa, dubema kaj sena de alt-fluga spiriteco, ke li apenaŭ kredeblas kiel mesio. Io simila okazas al la protagonisto Rúbens, la kamaĉa Papo. Mi ne trovis eĉ unu solan aludon al lia religia kredo nek al ties interna travivo laŭlonge de la dek ok paĝoj, malgraŭ ke tiaj sentoj - eĉ se hipokritaj - estas karakterizaj ne nur de Papo sed de ajna religiulo. Rúbens aperas kiel vent-kapulo kies sola motivo por papiĝo ŝajnas esti la deziro "simili al la komiksaj superherooj". Cetere, kion pensi pri Papo kiu kaŝe ludetas komputilon en sia privata kapelo anstataŭ pie preĝi? La aŭtoro de la ankoraŭ ne plene ekzegezita La Majstro kaj Martinelli uzis ĉi tie tro da gal-elverŝo, sed maltro da inteligento - malkiel en tiu lasta, kie li grand-kvante dozis tiom da unu kiom da alio. Eĉ pli da acida kritiko bonvenus, kondiĉe ke ĝi estus kredebla. Ekzemple, eksplicita klarigo pri la aidosiĝo de Rúbens eble helpus penetri lin kaj ties motivojn, sed povas esti ke pli sagaca leganto ĉerpos ĉi informon el la teksto... Ĉi ero tamen neniel ombrumu la altŝtupan kontribuon de talenta verkisto al ĉi kolekto.

Oni ricevas la impreson ke la kvar kunaŭtoroj elektis temaron kaj titolon ŝajne ekstremajn kvazaŭ por provoki aŭ ŝoki la leganton. Jen start-punkto ekscita, sed samtempe risko-kuntrena. Se tia estas la serĉata celo, ŝajnas ke Ekstremoj iomete trompas la atendojn ĉar ĝeneral-linie ĝi apenaŭ kapablas perturbi pli ol bigotojn aŭ seks-ardajn gimnazianojn. Sed pri tio ĉi kulpas ja la kvaropo, kiu metis antaŭ sin eble tro ambician defion. Temas entute pri taŭga tono kaj adekvateco: se uzi denove kinan similaĵon, oni memoru pri la filmo Moby Dick, de John Huston. Ties protagonisto Gregory Peck - kun sia karakteriza mieno propra al fratino de la bon-farado - apenaŭ timigas la avinetojn en la rolo de kapitano Ahab, homo korodita de hato kaj enkarniganto de la venĝo laŭ la originala romano de Herman Melville.

Cetere, ĉiuj vortoj de ĉi verko aperas en diversaj vortaroj kaj glosaroj. Krome pigraj legantoj disponas libro-fine plur-paĝan apendicon kie kelk-dek vortoj estas zorge aranĝitaj laŭ bela ordo alfabeta - minuskle kaj gras-litere - kaj sam-tempe eksplikitaj per klaraj plus koncizaj difinoj - ankaŭ minuskle sed ĉi-kaze presitaj per normala liter-tipo -, foje eĉ akompanataj de la respektivaj naci-lingvaj ekvivalentoj. Ĉio do estas en perfekta ordo, kaj neniu rajtas plendi. Kiel diris la Majstro, ordo estas beno en ĉiu entrepreno.

 

Reen al:

Ekstremoj Miguel Fernández Jorge Camacho Liven Dek Gonçalo Neves
Listo de recenzoj en Fonto Ĉefpaĝo originala literaturo