Sed nur fragmento

DON HARLOW
EL LA REVUO
esperanto/usa

n-ro 5, 1992 - p. 14

Sed nur fragmento

Fonto n-ro 161, majo 1994

Inter la epoko de Koperniko kaj tiu de Einstein, la universo estis nete meĥana; oni supozis, ke, provizite de ĉiuj koncernaj donitaĵoj, oni povus antaŭdiri la tutan estontan disvolviĝon de ĉio. Post Einstein aperis la kvantfizikistoj, i.a. Planck kaj Heisenberg kaj Schrödinger kaj Hawking, kiuj per la Principo de Necerteco lezis tiun meĥanecon. Kaj nuntempe grandparte regas la disciplino de Ĥaoso. En iu vera senco, nia kompreno de la universo revenas al siaj radikoj: la mistikismo.

Ĉi tiu romano spegulas la saman evoluadon, sed pere de la vivo de unusola homo: Barono Nikolaj Ivanoviĉ Maklin. En tiuj 448 paĝoj, kaj nur kelkaj jaroj, Maklin progresas de naiveco ĝis politika engagiĝo, de seksa neŭtreco ĝis amo, de sciencismo ĝis mistikismo, de frida objektiveco ĝis humaneco ... de sensignifeco ĝis la fina plenumiĝo: la morto.

Kiel juna studento, mistuŝita de la politikaj timoj de la cara registaro en Peterburgo kaj forte influita de unu sola meĥanista verko, La senenigma universo, Maklin migris al Heidelberg, kie li trovis sin en la grupo de disĉiploj ĉirkaŭ la fortpersoneca kaj meĥanisma sciencisto Kehl. Poste, dediĉante sian vivon al aldono de eroj al la "grandioza mozaiko" de la Kehl-a scienco, Maklin pluvojaĝis al "Verda Insulo" (NovGvineo) por tie antropologi, nur poste ekkonsciante, ke la rusa registaro, en la persono de lia mecenato Ĉefduko Dmitrij, volas uzi lin kiel trojan ĉevalon por aneksi la insulon. Ĝuste je lia alveno sur "Verda Insulo" komenciĝas la romano, kiu sekvas lin tra jaro sur la insulo, ekposteniĝo kiel estro de scienca stacio apud Brisbano en Kvinslando, kaj fine denove sur la Verda Insulo, kie li devas trovi ian metodon por protekti la tieajn homojn, kiujn li antaŭe lernis ami kaj - li supozas - kompreni, kontraŭ la imperiismo de la bismarka Germanio kaj la rabemo de la aŭstraliaj homkaperistoj.

Maklin ankaŭ lernas, ne pri virinoj, sed pri siaj propraj reagoj al ili, unue - kaj fine - en la persono de la bela verdinsulanino Ponigala, sed pli grave per enamiĝo kun Belinda Horne, la amatino de unu el liaj plej karaj amikoj, la juna angla instruisto kaj Kehl-ano Tom Layton. Liaj rilatoj kun la verdinsulanoj, kaj liaj postaj konstatoj pri la situacio de la aŭstraliaj indiĝenoj, kondukas lin de senpartia objektiveco ĝis iu humaneca konduto, kiel bone montras la afero de Dinosaurus Kalgulamanensis. Kaj plej grave, lian sintenon al la universo influas diversaj eventoj tute eksteraj al la Kehl-a mondvido, de la terura "nokto de Kodi" tra la meĥanece neklarigeblaj kapabloj de Belinda (kies kompreno pri la naturo de la universo estas konsterne simila al tiu de la recenzanto) ĝis la eksterordinaraj eventoj sub la tendego de la duone analfabeta usona pastro Elmer Zebediah Butler (ĉu "Elmer Gantry"?).

La romano estas multe pli bunta kaj eventoplena ol mi povas ĉi tie skizi ĝin. Mi taksas ĝin unu el la plej bonaj romanoj ĝis nun aperintaj en Esperanto.

"Ne nur pro eksterordinara amplekso kaj teknike plaĉa prezento, sed plie pro originaleco en la tem-elekto la verko de Steele apogeas en la abunda eldon-fluo dum la jubilea jaro. Ĝi estas rimarkinda produkto de profunda reserĉado - kaj nur fragmento de eblaĵoj. Unu el, por tiel diri. Nekredeble riĉa fonto."

(el la recenzo de Poul Thorsen, en Fonto 100, p. 28, aprilo 1989)

 

Reen al:

Sed nur fragmento Trevor Steele Listo de recenzoj en Fonto Ĉefpaĝo originala literaturo