DIINO HERTHA

GERRIT BERVELING

DIINO HERTHA - de Kálmán Kalocsay. Eldonis Fonto, 1992. 72 paĝoj. 14x21 cm. Kovrilo 2-kolora, plastumita. Prezo: 12 gld.

Fonto n-ro 141, septembro 1992

Nova verko de unu el niaj plej famaj literaturistoj: tio nepre ja logas publikon. Kaj prave. La stilo - la lingvaĵo - la vortfiguroj: ĉio ĉi grandiozaj.

Sed: la subtitolo 'erotika novelaro' ne mistifiku vin! Tute ne temas pri kvazaŭa ĝemelo de "La Dekdu Noktoj de Satano" !

Tie temis pri spicita lingvaĵo kaj scenoj rande de porno, por pluraj ne vere bone digesteblaj - sed tie ĉi temas pri kvin noveloj el kiuj certe la unuaj du neniumaniere meritas la titolon "erotika" kaj la ceteraj tri nur metafore.

La unua novelo "Mia penso" estas romantika scenigo de certa momento cl ia vivo de l’ juna Zamenhof, antaŭ la apero de Esperanto. Tute ne surpriza, relative antaŭdivenebla, sed belstila - ĝi tre taŭgas, kaj por io tia ĝi ja estis verkita, por Zamenhof-vespero en via klubo. Laŭtlegu ĝin tiutage kaj nepre sukceson vi rikoltos.

La dua estas ironia, iom parodia novelo, en kiu famulo, malantaŭ kiu eblas supozi faman esperantiston, deziras edziĝi je sia mortolito por ke lia lasta amatino fariĝu lia kara vidvino. Sed bedaŭrinde li resaniĝas kaj... la ceteron vi mem legu. Kalocsay ne estus Kalocsay, se li ne sukcesus elsorĉi artfajraĵon!

La ceteraj tri noveloj al mi persone plaĉis iom malpli. Ili estas rilataj al amaj temoj, sed por mi iom tro sukerece. Tamen, la titola rakonto "Diino Hertha" estas iom escepta: ĉe refoja lego ĝi tamen sciis sorĉi mian imagon.

Entute: estas tre bonvene kaj bone, ke Fonto aperigis tiujn ĉi rakontojn de Kalocsay. Mi supozas ke devas ankoraŭ ekzisti sufiĉe multaj da tiaĵoj; kial ne aperigi la tuton? Kiam temas pri la pintoj de nia stilo, eĉ la malpli ĉefaj verkaĵoj ja nepre restas legindaj.

Minimume oni povas lerni el ili, kio vere estas adolta stilo en la internacia lingvo.

 

Reen al:

Diino Hertha Kálmán Kalocsay Listo de recenzoj en Fonto Ĉefpaĝo originala literaturo