Nepre unika verko

GERRIT BERVELING

181 jan 1996

Por mi estis granda plezuro, legi la romanon Hetajro dancas de Eli Urbanová.

Kiam (jam en 1991) inter vicigo de "iam aperontaj libroj" de nia Fonto unuafoje mi legis ĝian titolon, mia tuja (tro hasta!) reago estis: jen eraro! Devas esti represo de Nur tri kolorojn kun ties belaj poemoj pri Hetajro... Sed, en la somero 1993 agrable surprizis min ganda sendaĵo: la tiujaran sciigon, ke mi fariĝis la nova redaktoro de Fonto, kaj ke sekve estonte oni sendu ĉiun materialon por Fonto al mi, Eli Urbanová (mis) interpretis tiel, ke la korektitan kompostaĵon de sia romano ŝi ne resendis al Brazilo, sed al mia adreso. Mi estis tiel scivola, ke la tuton mi tralegis antaŭ ol plusendi ĝin - ie tie mi aldonis etan sugeston, korektis ankoraŭ trovitan eraron ktp. Sed kompreneble ĉiam kun la klara averto, ke pri ĉio decidu ne mi sed la aŭtorino!

Legante, mi pli kaj pli entuziasmiĝis: kia malfermiteco! Kia kuraĝo tiel intimedetale rakonti sian vivon! Kia memorinda bildo pri la Ĉeĥoslovakia Esperantomovado! Kia historiografio tute persone travivita: gestapo, Heydrich, Lidice!...

Nomojn de amantoj mi renkontis: ho kuraĝo, kuraĝo, kvazaŭ litanie mi pensis; kaj tion elsub la plumo de virino el antaŭa generacio!

Ŝin mia edzino kaj mi vizitis ŝiahejme en januaro 1994: plaĉa kaj memorinda vizito: ni jam estis devigitaj ekmanĝi antaŭ ol ni vere konsciiĝis, ke ni estas en la domo... Se mi provas paralelige kompari ŝin kun samaĝulinoj, kiujn mi konas, mi ne trovas iun kompareblan.

Nomojn de esperantistoj mi renkontis al mi karajn, sed ankaŭ kelkajn jam forgesitajn: Baghy, Pumpr, Lukaŝ. Hromada, Kalocsay, Rossetti, Auld, kaj precipe elstare Ŝtefo Urban, kun kiu tiel longe ŝi ligiĝis tiel probleme...

Kiam poste mi mem ekverkis aŭtobiografie*, mi des pli konsciiĝis, kiel malfacile regebla estas tiu artospeco, tiu ĝenro: ĉar unuflanke, kompreneble, depost la pravaj riproĉoj al siatempaj famuloj kiaj Rousseau k.s., ke oni ne prezentu sin mem kvazaŭ seneraran heroon, unuflanke depost tiam la aŭtobiografie verkantaj aŭtoroj sin sentas devigitaj montri sin mem plurflanke, kun bono kaj malbono, kun forto kaj malforto, sed aliflanke - kiel mi mem sufiĉe dolorige spertis - la homa memoro, eĉ se helpata de surpaperaj memorigiloj, leteroj, tondaĵoj ktp, restas nur parte fidinda; kelkaj aferoj, ĉu intence ĉu ne, en la memoro alprenas iom post iom alian koloron (patinon!) ol origine ilin karakterizis. Kaj mi supozas, ke ankaŭ al Eli tio foje okazis.

Do tute antaŭvideblaj, atendeblaj estas reagoj, ke jen koncerne tiun punkton, aŭ ali-jen koncerne tiun ĉi detalon, ŝi ne tute pravas. Kaj povas esti - eĉ tre povas esti - ke historiisto, kies intenco kaj tasko estas verki science-fidinde, trovus ie tie riproĉeblaĵojn. Estus preskaŭ neeble, se tio ne okazus. Kolego Haupenthal jam montras ion similan; sed Ulrich Becker en sia recenzo montras, ke por la estontaj generacioj pleje gravas la verko kiel artverko, kiel tutaĵo. Ĉar artverko ĝi estas, ne kvazaŭ-sciencula traktaĵo pri ŝia vivo.

Artverko, kiu respegulas animstatojn; kiu montras homajn kvalitojn, firmajn kaj grandioze pozitivajn sed foje ankaŭ feblajn. Kies celo ne estas klaĉado, kvankam ĝi enestas; kies celo ne estas montrado de neologismoj-en-agado, kvankam ankaŭ da tiaj enestas; kies celo estas montri al aliaj homoj, kia povis fariĝi unu el inter ni: homo inter homoj. Nek anĝelo nek fripono - sed homo. Vivanta kaj - plej profunde - admirinda homo.

---------------------

*Noto: Miaj propraj libretoj montras, ke tiuj kiuj tion ankoraŭ ne scias, kiom diversegaj povas esti niaj homaj vivovojoj. Tute alispecaj temoj estas ĉeftemoj en mia vivo ol en la ŝia: al mi persone, ekzemple, mankis la temo religio. Ĉu ĝi ne gravis al Eli?

 

Reen al:

Hetajro dancas Eli Urbanová Listo de recenzoj en Fonto Ĉefpaĝo originala literaturo