Ĉu la movado tion eltenos?

ULRICH BECKER

Eli Urbanová. Hetajro dancas. Fonto, Chapecó-SC, Brazilo, 1995. 328 p. Kun prefacetoj de Reto Rossetti kaj Josef Rumler.

181 jan 1996

Uf! Nekredeble! Ĉu tio eblas en Esperanto? Ĉu la movado tion eltenos? Io tia ne ekzistas ĉe ni, kaj en kelkaj naciaj literaturoj tiaj libroj kapablas abrupte haltigi promesplenajn karierojn kaj kaŭzi politikajn krizojn.

Sed mi laŭvice klarigu.

Virino rakontas sian vivon. Sed ne iu ajn virino. Unue temas pri ĉeĥa poetino, famkonata inter lirikemaj esperantistoj, i.a. pro siaj poemaroj Nur tri kolorojn (1960), El subaj fomoj ( 1981 ) kaj Verso kaj Larmo (1986). Due temas pri aparte vivoavida virino kies sensoj kaj emocioj sopiras je aventuroj kaj aktivecoj, je amo kaj volupto, je plenumiĝo kaj ĝisfiniro. Tri temas pri tre sincera, ja subjektiva, sed ekstreme honesta kaj aperta virino, kiu nenion ellasas, nenion prisilentas, nenion "ŝparas", kiel ŝi mem dirus. Kvare ŝi havis kontakton kun multaj (kaj multaj konataj) esperantistoj el Ĉeĥoslovakio kaj el la mondo.

Kaj nun miksu ĉion ĉi - kaj ektimu, se vi renkontis ŝin.

Suka ĝi ja estas, tiu ĉi aŭtobiografia romano, kaj eĉ plursence. La ideo estas tiom simpla kiom miriga: rakonti la propran vivon, de la knabina ĝis la pensiulina aĝo, uzi por tio ekskluzive mallongajn epizodojn aŭ meditaĵojn, kio ne tro distancigas ŝin de ŝia ŝatata fako, la liriko, kaj eĉ preni el tiu ĉi plurajn elementojn, kiel refrenajn frazojn, stilistikajn propraĵojn, lingvan koncizecon. Ĉe la fino de ĉiu el la ok grandaj ĉapitroj troveblas ekzemploj el ŝia poezio, kies genezon ŝi montris en la antaŭaj subĉapitroj, aŭ kiu alie estas ligitaj kun la antaŭa teksto.

Eli Urbanová (nask. 1922) naĝas tra la diversaj tavoloj de siaj vivoakvoj kaj trenas kun si la leganton, al kiu baldaŭ mankas la spirado pro la rapideco kaj la nelaedebla vivo: Jen ŝi naĝas tute suben, al sia unua knabina amo, jen mezakven al sia renkontiĝo kun Esperanto, por tuj mergiĝi al la longa volupta kaj turmentiga edzineco. Ŝi plurfoje leviĝas ĝis preskaŭ la surfaco, kie estas aparte belkolora kaj hela akvo, por prezenti sian literaturan kreadon kaj montri kiel ĝi estas ligita al la epizodoj de ŝia vivo. Kaj reen, al la amoroj kaj la grandaj amoj kaj al la suferoj pro iliaj mortoj. Plu al la profesia vivo instruistina. Ek al la Esperantomovado, plurfoje: al la Esperanto-societo de Prago, al seminarioj, al internaciaj kongresoj. Fine ŝovi sian kapon el la akvo kaj vidi sin sola. Tamen reen al la kreado. Denove tute suben kaj eltiri el la grundo tutan galerion de bildoj: ŝiajn virojn, unu apud la alia, inter ili pluraj esperantistoj. Dancis ja hetajro. Kaj iom la leganto kunmovas siajn membrojn. Se nun, post tiuj akvoj, iu ne jam kapablas naĝi, almenaŭ diveni kiel oni moviĝu, nu, tiu prefere restu sur la seka grundo, ie rande!

Ĉu mi forgesis mencii la plej gravan? Jes, la homoj kiujn ni renkontis survoje portis nomŝildojn. Cetere la verajn.

Se ni iom hejmas en la movado, ni konas multajn. Kaj ŝi gustumis ilin. Kelkajn ŝi rapide reelkraĉis, aliajn ŝi voris, triajn ŝi longe lasis sur la langopinto, provis ilin de ĉiuj flankoj, de la dolĉaj kaj de la amaraj, antaŭ ol diri al si: jen nova amiko. Vi legos kaj legos, kaj diros: aĥ, ĉu ankaŭ tiun?! Do tiel estis?

Jes, ni konas ilin. Iom klaĉa la libro ja estas. Iom eĉ skandalema. Meze de ĝi ŝi timas ke ŝi devos ŝanĝi la loĝejon por kaŝiĝi post la apero de la libro. Aŭ revas - romanfine - pri esperantista juĝeja akuzo kontraŭ ŝi.

Kiam vi aĉetos tiun ĉi libron, vi tenos en la manoj unu el la plej kuraĝaj aŭtobiografioj (ne nur Esperanta), kiu estiĝis romano, ĉar la priskribita vivo estas romano - aŭ pli: la alta vivokanto de Eli Urbanová.

Ĵus amiko kiu persone konas ŝin (tamen ne aperas en la romano) diris al mi ke ŝi povas esti tre trudiĝema kaj neeltenebla. Mi ridis kaj respondis ke tion mi nepre kredas post la legado, sed ke mi ja scias kial.

Kaj ĵus mi legis dorsflanke de la libro, ke ŝia akademiana lingvo estas senriproĉa. Nu, kio ajn direndas pri ŝi, la lingvo estas suka kiel la vivo. Suka kaj brila, jes. Ŝi estas majstrino de la elipso kaj de la idiomaĵo. Ŝi turmentas tiujn propre lirikajn stilaĵojn ĝisekstreme. Kaj tiel defias la intelekton de la leganto. Tri-kvarfoje, laŭ mia gusto, trans la limo de la kompreneblo ("Kiel mi ĝojis ĉi tien.", p. 105; "Vojo nevojo por ne perdi minuton.", p. 194; "Ĉe Maruŝ mi ne havas sternite sur rozoj.", p. 204, kaj pluraj aliaj). Tamen: Kiom ŝi regas la lingvon! Kiel ŝi kapablas pentri per siaj bildoj! "Ne unufoje" (la sola miskompreniga slavismo en la libro) tre surprizaj lingvaj ideoj ("Posttagmeze estis en la vinejo eĉ ne kruro.", p. 194; "Nun fartu la korpo!", p. 195, kaj multaj aliaj).

Kaj kion pri la Praga Skolo al kiu ŝi apartenas kaj kiun ŝi ankaŭ tuŝas en la libro? Ŝi notis dekok glosojn ĉefine, fojfoje uzetis reduktaĵojn kiel "re kaj re" k.s., kiuj dolorigas niajn fundamentajn okulojn, sed ŝi tiras la vivecon de sia lingvaĵo ne al la troa uzado de Piĉaj inventaĵoj, sed restas ŝi mem, evoluigas proprajn lingvajn trajtojn kiuj fojfoje ja estas kapricaj, kaj tamen plejofte nur altigas nian ĝuadon: Ja dancis hetajro, tiu saĝulino, kun propra kapo disdonante frandaĵojn, lcun larmoj en la okuloj sopirante je teneraj manoj, je amaj flustroj kaj honesteco, por finfme vivi soleca kun siaj montoj el memoroj.

Kia evento!

Eli Urbanová naĝas tra la diversaj tavoloj de siaj vivoakvoj kaj trenas kun si la leganton, al kiu baldaŭ mankas la spirado pro la rapideco kaj la nekredebla vivo.

 

Reen al:

Hetajro dancas Eli Urbanová Listo de recenzoj en Fonto Ĉefpaĝo originala literaturo