Neĝo kaŝas nur...

Recenzas Gerrit Berveling:

Sten Johansson: Neĝo kaŝas nur...; eld. Al-fab-et-o, Skövde, 2001; 80 p.

245, majo 2001

Post la somera kaj aŭtuna krimenketoj de policistoj Svedberg kaj Jankéus jen unu ilia vintra enketo: parte sub neĝo post neĝoŝtormo oni trovas kadavron: ŝajnas esti seksperforto kaj murdo. Sed ho ve! la neĝo kaŝas multe el la spuroj, sed feliĉe ne por ĉiam, ĉar librofine la solvon oni trovis. La libreto 'stas same flue verkita kiel la antaŭaj; bedaŭrinde pro la ĝisnuna sezonritmo oni povas antaŭvidi baldaŭan finon de l' serieto. Mi intence diras ’bedaŭrinde’, ĉar Sten ĉiufoje vekas tiel realecan etoson en siaj romanetoj, ke oni emas eklegi pli da... Sed mi devas konfesi, ke legante krimromanojn, aŭ spektante tiajn filmojn - precipe se estas seriaj liveraĵoj -, mi foje malagrable kaptiĝas de la dubo (kaj ĝuste tia dubo estas mortiga por ĝusta aprezo de la ĝenro, mi timas), ĉu vere en ’tiu’ urbeto okazas tiom da teruraj krimoj? aŭ ĉu vere ĉiufoje kiam certa aktor(in)o surscenejiĝas iuregione, ĉu vere tuj okazu tie iu murdo? Pensu pri Jessica Fletcher, Der Alte, Derrick, Maigret k.a.... Eble ĝuste por eviti tian reagon, Sten saĝe limigas sin al la kvar sezonoj, ĉu? Ĉiverke la procentaĵo da realo estas supozeble pli alta ol antaŭe eĉ: dumlonge ŝajnas ke la tuta enketo simple reduktiĝos je "sen sukceso..." Oni ja hovas plurajn eblajn spurojn, eĉ ĝis en fora (por Svedio) Ruslando, en Kaliningrado; sed ĉio ŝajnas sensenca. La 6a ĉapitro titoliĝas "Enketo fermita". Sed tiam la hazardo transprenas unu fadeneton, pere de enrompŝtelado... sed tion legu vi mem. Mi nek povas, nek emas malkaŝi... Ankaŭ lingve foje oni renkontas imitindaĵojn; kion pensi pri "malmurdi murdinton"? [p. 64] Detaleto ne tute klara, p. 14, estas la "domo kun 20 leterkestoj"; unuavide oni pensas pri studenta hejmo, sed poste ŝajne temas pri pluretaĝa loĝobloko. Sed tio tute ne rompas la legadon.

Ĝuu ĝin! Espereble baldaŭ printempos Svedie!

 

Reen al:

Sezonaj krimromanoj Sten Johansson Listo de recenzoj en Fonto Ĉefpaĝo originala literaturo