NI HAVAS VERKISTINON

Tyburcjusz Tyblewski recenzas:

Spomenka Ŝtimec:

OMBROJ SUR INTERNA PEJZAĜO

Pizo, 1984. Edistudio, 141 p. 12,5 x 21 cm.

FONTO n-ro 55, aprilo 1985

Mi ne konas ĉiujn eldonaĵojn de Edistudio, sed tiu ĉi tuj ekplaĉas pro la aspekto (grafika prezento, formato, litertipoj, kiuj kursive substrekas intimecon de la enhavo). Kun tia estetika kontento mi eniris la unuajn paĝojn de la libro kaj ekĝuis kreskon de la stato ĝis (mi ne kaŝas) admiro kaj ravo. Mi volas konfesi al vi pri la aventuro, kiu ne ofte okazas pro libro. Devas esti grava verko, necesas efektiva talento de la verkinto, ke mi preferu legi anstataŭ labori aŭ ripozi. Tio okazis kun Spomenka Ŝtimec. Mi prenis la libron kun simpatio, ĉar mi konas la aŭtorinon; krome logis la aspekto (bona laboro de la eldonisto). Sed frazo post frazo mi pli oportunigis la kuŝlokon, por ne pretervidi la bildojn, kiujn ŝi tiel bele skizis.

La aŭtorino rakontas pri sia esperantista vivo, en kiun enplektiĝis amo kaj kunvivado kun alikulturano. En senpera sperto de la paro naskiĝas nuancaj situacioj, en kiuj la stereotipo de ŝi ne kongruas kun tiuj de li kaj inverse. Tio naskas sentojn. La sentoj regas en ilia vivo kaj ... karakteziras la romanon. Eble post VIVO VOKAS de Stellan Engholm tiu ĉi OMBRO SUR INTERNA PEJZAĜO estas por mi la unua, en kiu la vivo pulsas per natura kaj varma ritmo. Ĝi estas esperantista vivo, realiĝanta per la internacia lingvo hejme aplikata far la homoj, kiuj renkontiĝis dank' al ĝi, kaj kiuj homiĝas per ĝi.

Admirinda estas la observo-kapablo de la aŭtorino, kiu konstruis la buntan mozaikan bildon per reliefaj eroj - varmaj, precizaj, imagigaj, sentivigaj - permesantaj identiĝi kun ŝi aŭ li, sed ĉefe kun ŝi - la persono finformita. Li ŝajnas ekzisti nur pro ŝiaj reagoj, skizata jen forte, jen apenaŭ, kiel en la vivo mem. Spite al ĝojaj momentoj, al opaj ekscitoj, en la romano regas etoso de tristeco, de malserena meditado, kiu esprimas suferojn de la lasita virino.

Tial en la klaran, videblan pejzaĝon enŝteliĝas la ombro, minacanta al la koloroj, al la ĝuoj, kiuj estis, kiuj pasis kaj lasis la guston de amaro. Tiu viro trovis alian virinon. La fakto preskaŭ banala pro sia ofteco ricevis per klavoj de Spomenka Ŝtimec delikatan dimension de digna sufero, pro kiu tremas manoj, mankas spiro, mankas dormpovo kaj amasiĝas afekcioj - de la plej simplaj agordoj ĝis la amo. Ĉio-ĉi rakontita per belaj frazostrioj, al kiuj oni emus aldoni aŭ sian propran agordon aŭ (ne malofte) majestan melodion.

Mi mencias klavojn, ĉar tajpilo rolas en ŝia vivo vere grave. Kiu verkas, tiu scias kiom malfacile estas prezenti sian homan rilaton al objektoj. La aŭtorino faris tion majstre, prezentinte sian revon posedi tajpilon kaj ĝian realigon kun (neeviteblaj) seniluziiĝoj. "Valentina" (ĉu Olivetti?) vivas pro tio kaj preskaŭ personiĝas - ankaŭ por la leganto. Des pli vigliĝas la homoj mem, kiujn ŝi volas montri. Malmultaj, private, intime, en etaj scenoj de aktivado kaj en profundaj ekpulsoj de ekzistado.

Mi legis la libron de la komenco ĝis la fino, enlitiĝinte post laciga tago. 141 paĝoj de la romano meritas tiun faron por ekvidi kaj la pejzaĝon de virina personeco kaj la ombrojn, kiujn jetas sur ĝin la senta malkoincido. Ni havas verkistinon, kiu (se ne pli frue pro sia porkultura laboro) ekekzistis per sia nuna faro: Ĝi povas esti interesa filmscenaro por kapabla reĝisoro, sed ĉefe ĝi estas bildostrio por pensanta leganto. La originala E-literaturo riĉiĝis per grava verko. Ni atendu la kontinuon.

 

Reen al:

Ombro sur interna pejzaĝo Spomenka Štimec Listo de recenzoj en Fonto Ĉefpaĝo originala literaturo