"Neŝmirebla artodafeo"
[pri "Pasteĉo" de Sten Johansson]

Kolekton de pastiĉoj pri esperantlingvaj aŭtoroj prefere recenzu neniu el la parodiitoj mem, des malpli se ties poemaroj aperis ĉe la sama eldonejo Bero. Tamen, kion fari?, ja en la esperanto-mondeto ni estas kvar ranoj en marĉo (el kiuj unu nomas sin konsulo), kaj foje necesas kunludi plurajn rolojn. Ne legu do ĉi tekston kiel recenzon, sed kiel nuran opinion aŭ, se tiel diri, pretercenzon.

Kun same karikaturaj ilustraĵoj de Niko Voloŝin, ĉi tiu neŝmirebla libreto (vidu sube) de Sten Johansson konsistas el imitoj de la stilo de la verkoj "plejparte tre rekomendindaj" de 26 pli-malpli nuntempaj verkistoj, "al kiuj ĉi libro estu modesta omaĝo" (akceptite; dankon).

Krom la finaj tekstoj ŝajne de Hau-pent-hal kaj Corsetti, ĉiu parodio estas kvazaŭ laŭvica ĉapitro de unu sola romaneto kun du paralelaj intrigoj: unu pri disa geparo kiu sin postsekvas tra Eŭropo, alia pri serĉata pentraĵo (kvankam iuj eroj, kiel tiu laŭ la maniero de Karpunina, legeblas aŭtonome). Tamen la ĉioma aŭ tegmenta rakonto ne kunteniĝas, i.a. pro la abruptaj ŝanĝoj de stilo, de rakontaj voĉoj kaj vidpunktoj, aŭ pro la enormaj saltoj kaj truoj en la historio. Simile al la "Stilekzercoj" de Queneau redonitaj de Ertl, mi preferintus diversajn versiojn de unu sama epizodo.

Foje ne eblas al mi kompari, aŭ ĉar mi ne legis la pastiĉatajn verkojn, aŭ ĉar mi ne plu memoras sufiĉe precize ilian stilon. La pecon pri Ståhlberg mi trovas eble supera al la originalo mem, malkiel tiun pri Piĉ; tiujn laŭ Valano aŭ Nemere, iom plataj kaj seninteresaj; pri Austin kaj Kuroda, respective prave kruela kaj laŭmerite senkompate kruelega; en la parodio de Neves mi legas tre sukan kaj sukcesan stilekzercon, kvankam mi ne rekonas en ĝi la stilon de mia portugala amiko; amuzas ankaŭ tiuj laŭ García, Steele (sed ĉu lia stilo?) kaj Jordan, en kies mezepokeca fabelo elstaras (inter kronoj, sceptroj, tamburoj kaj trumpetoj) probable la plej bona frazo en la tuta libreto: "Bedaŭrinde ĉiuj regnanoj jam delonge alkutimiĝis nenion kredi el tio, kion heroldo komunikas" (ĝi memorigis min pri la brila esprimo de Ertl en "La postdomo" pri "amas-malamas-komunikiloj"). Fakte ankaŭ tiun pri mi mem mi trovas tre amuza kaj trafa (kaj cetere ĝi enhavas la nescieble ĉu neologisman aŭ preskoboldan sed nepre bonvenan "artodafeo").

Parenteze, abundas sekso kaj seksumo en ĉi libreto: ĉu same en nia beletro?

Kaj por kio ĝi utilu? Ekzemple, por stilkompara kurseto, akompane de fragmentoj de la verkoj originalaj; kiel inspirujo aŭ katalogo de eventualaj stiloj por progresantaj verkemuloj; aŭ kiel peskejo* de neologismoj kaj aliaj vortoj kaj esprimoj: mekeble** Sten bonege konas kaj posedas la literaturan lingvon (bele, se li dediĉus siajn tempon, talenton kaj energion al io pli ambicia, ekzemple al plena neilustrita romano...).

Fine, kial "Pasteĉo"? Nenian ideon mi havas. Sed ni profitu la okazon por diri ke, dum la parte sinonima sed fakte plursignifa franca vorto "pâté" ricevis vaste tra la mondo la internacian signifon "vianda ŝmiraĵo (aŭ ŝmirebla viandaĵo)", nia "pasteĉo" plu restas parenca al la itala, greka ktp "pasticcio". Alivorte, Almeida, Diego, Minnaja k.a. eraras tradukante en siaj vortaroj la francan "pâté" per nura "pasteĉo". Indus ekuzi la gastronomian neologismon "pateo" (vianda, tinusa ktp), pli oportunan ol "ŝmiraĵo" en certaj situacioj: "la panon mi preferas ŝmiri per butero ol per pateo".

* peski = kapti (el la akvo: fiŝojn, cetacojn, mariskojn*** ktp)

** mekeble = memkompreneble

*** marisko = molusko aŭ krustaco, ĉefe el gastronomia vidpunkto

Jorge Camacho (Hispanujo-Tajvano)

 

Reen al:

Pasteĉo Sten Johansson Listo de recenzoj en Fonto